Okaze de la ĉi-jara Zamenhofa tago, Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) kaj Kroata Esperanto-Ligo (KEL) denove ĝuis la fruktojn de la Interkonsento pri partnera kunlaboro, subskribita en 2011. Organizitaj de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, dudeko da kroataj esperantistoj la 16-an kaj 17-an de decembro restadis en Budapeŝto. La 16-an oni uzis por turisma vizitado de Budapeŝto sub lerta gvidado de profesia zagreba ĉiĉerono Neven Kovačić, kaj la centra programero la 17-an de decembro estis komuna festado de Zamenhofa tago, organizita de HEA en la kulturcentro Tegoldomo (Cserepesház) en Vezér strato en la budapeŝta distriko Zugló.
La festo komenciĝis per komuna kantado de la Esperanta himno, piane akompanita de Perla Mielo, prezidantino de HEA. En la enkonduka parolado Perla Mielo parolis pri Zamenhof kaj bonvenigis la kroatajn gastojn, post kio Miklós Simonyi recitis la poemon „La vojo” de Zamenhof.
Pri „La rolo de DEC en la kroatia Esperanto-movado” parolis Josip Pleadin, kiu emfazis ĝian riĉan kaj multflankan agadon.
Speciale por ĉi tiu okazo DEC eldonis porinfanan verkon „La Timulo” de konata moderna hungara verkisto Pál Békés (1956-2010). La verkon tradukis rumania hungarino Lenke Szász kaj ilustris juna nederlanda esperantistino Yentl-Rose Hemelrijk. Pri la libro en Budapeŝto parolis konata bulgara Esperanto-verkisto Georgi Mihalkov, kaj ĉapitron el la libro legis profesoro Zdravko Seleš.
Muzika programo konsistis el Preludo C-maĵora el la Bonagordita piano de J. S. Bach, ludita de Miklós Simonyi kaj „Ave Maria” de F. Schubert, kiun pianludis Perla Mielo kaj kantis Bogárka Fehérvári el la muziklernejo de la proksima urbo Érd.
Pri konata hungara Esperanto-pioniro Aleksandro Giesswein prelegis István Szabolcs, kaj sian salutmesaĝon al la festantoj sendis Stefan MacGill. Pri siaj libroj skize parolis Georgi Mihalkov, kaj mallonge estis prezentita la libro „La malbela knabino”, eldonita de la grupo Verda Stelo en Nyíregyháza, kiu dum la Universala Kongreso de Esperanto en Torino estis proklamita Infanlibro de la jaro.
La libroservo estis tre riĉa dank’ al DEC, kiu ofertis siajn eldonaĵojn kun Zamenhoftaga rabato.
Komuna tagmanĝo estis organizita en la Hotelo „Amadeus”, kaj poste okazis florkronado de la Zamenhofa monumento en la Esperanto-parko apud Erzsébet-ponto.
Grandan interesiĝon de hungaraj esperantistoj altiris ankaŭ la disdonataj reklamiloj pri la 12-a kongreso de kroataj esperantistoj, kiun DEC organizos inter la 21-a kaj 28-a de junio 2024 en Prvić Luka.
Fotoj: Ivanka Seleš