Kondiĉoj por uzado
1. La arkivajn materialojn de DEC povas uzi ĉiu persono aŭ institucio el Kroatio kaj eksterlando.
2. Ĉiu uzanto en la komenco pagas jaran membro-kompenson de 100,00 kunaoj aŭ 15,00 eŭroj.
3. Uzadon de la materialoj de DEC oni petas retletere aŭ per plenigita formularo.
4. La materialoj estas uzeblaj nur en la sidejo de DEC (Đurđevac, Bana Jelačića 138A).
5. Pruntado de la materialoj el la arkiva kolekto estas permesata nur en specialaj kazoj, pri kio decidas la Administra komitato de DEC,
6. Ekster la sidejo de DEC oni povas uzi nur la materialojn el la prunta kolekto, en kiu troviĝas duoblaĵoj aŭ kopiitaj ekzempleroj.
7. Por pruntepreno de materialoj el la prunta kolekto, uzanto pagas garantiaĵon, kiun oni repagas al li post redono de la pruntita materialo.
8. Uzanto povas aĉeti duoblaĵojn de libroj kaj periodaĵoj, kiujn DEC posedas.
9. Pagante la kostojn, uzanto povas postuli, ke difinitan materialon je lia nomo esploru la arkivisto de DEC.
10. DEC retenas la rajton rifuzi peton por esplori kaj publike uzi la materialojn, kiuj estas koniderataj konfidencaj aŭ por kiuj ekzitas decido aŭ interkonsento pri limigo de ties uzado.
11. Uzanto en skribaj, presitaj kaj elektronikaj tekstoj, ekestintaj per uzado de la materialoj de DEC, devas mencii la fonton, kaj al DEC sendi ekzempleron de la originala eldono, ĝian kopion aŭ ligilon al la publikigita teksto.
12. Al plurtagaj esplorantoj en la sidejo de DEC, DEC povas organizi tranoktadon.
13. Se uzanto malobeas la kondiĉojn por uzado, al li estos malebligita plua uzado de la materialoj.
14. Pri kazoj por uzado de materialoj nepriskribitaj en ĉi tiuj kondiĉoj, decidas la Administra komitato de DEC.