La 5-an de novembro 2022, Josip Pleadin prelegis pri la temo „Resume pri la Erasmus+ projekto Reta edukado nun” por membroj de Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) en Zagrebo, en ĝia ejo en Radnički dol 1.
La projekcion vi povas vidi ĉi tie!
La 5-an de novembro 2022, Josip Pleadin prelegis pri la temo „Resume pri la Erasmus+ projekto Reta edukado nun” por membroj de Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) en Zagrebo, en ĝia ejo en Radnički dol 1.
La projekcion vi povas vidi ĉi tie!
Tri reprezentantoj de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac (Marija Jerković, Roberto Maglica kaj Josip Pleadin) restadis en la lasta kunveno de partneraj organizaĵoj de la Erasmus+ projekto „Reta edukado nun” komence de oktobro 2022 en Skotlando. Dum la kunveno estis pritraktitaj konkludoj pri la projekto, kiu komenciĝis fine de 2020 kaj okazadis en tre malfavoraj kondiĉoj de la koronvirusa pandemio. Post la kunvenoj en Đurđevac meze de 2021, Bjalistoko (Pollando) en decembro 2021, Tuluzo (Francio) en marto 2022 kaj Piani di Luzza (Italio) en aprilo 2022, okazis la fina kunveno en Glasgovo (Skotlando) inter la 30-a de septembro kaj 4-a de oktobro 2022, kiu samtempe estis la lasta en Britio post ĝia eliro el Eŭropa Unio. La projekton „Reta edukado nun” aprobis la pola Agentejo por movebleco kaj programoj de Eŭropa Unio. La kunordiganto de la projekto estis Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj partneris Esperanto-kultur-centro el Tuluzo, Bunta Esperanto-Asocio el Bolonjo, Kosmo-strategio el Edinburgo kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. Dum kvin partneraj kunvenoj estis pritraktitaj temoj pri arkivado, ciferecigo de presitaj materialoj, aŭtoraj rajtoj, hibridaj prelegoj, subtekstigo de filmoj, komuna eŭropa referenckadro por lingvoj kaj diversaj teknikaj postuloj por realigo de reta kaj distanca edukado.
2022 Erasmus+ projekt Toulouse - fotis Josip Pleadin (10.-14. 03. 2022.)
Inter la 8-a kaj 13-a de decembro 2021, tri reprezentantoj de Dokumenta Esperanto-Centro restadis en la dua partnera kunveno de la Erasmus+ projekto „Reta edukado nun” en Bjalistoko en Pollando. La gastiganto de la kunveno estis Bjalistoka Esperanto-societo, kaj dum la kunveno, krom la antaŭviditaj diskutoj pri la projektaj temoj rilataj al la aŭtoraj rajtoj, okazis pluraj konsultiĝoj pri la projekto mem kaj pri la restaj tri kunvenoj, okazontaj en Tuluzo, Bolonjo kaj Edinburgo.
La partoprenantoj vizitis ankaŭ la programojn de la 22-aj Zamehofaj tagoj, dum kiuj estis festita la 30-a fondodatreveno de Esperanto-societo en Bjalistoko, kaj estis organizitaj vizitoj al famaj lokoj el la historio de Esperanto en la urbo mem kaj al la urbeto Supraśl. Kun partopreno de la urbestro kaj aliaj altaj funkciuloj de la urbo, estis florkronita la monumento de L. L. Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto.
Erasmus+ projekto "Reta edukado nun" (Online Education Now) komenciĝis la 1-an de decembro 2020, kaj daŭros ĝis la 31-a de majo 2022. La projekton gvidas Bjalistoka Esperanto-Societo (Pollando), kaj partneras Bunta Esperanto-Asocio el Bolonjo (Italio), Esperanto-Kultur-Centro el Tuluzo (Francio), Kosmo-strategio el Edinburgo (Britio) kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac (Kroatio), en kies organizado en Đurđevac, inter la 12-a kaj 16-a de aŭgusto, okazis la unua ĉeesta projekta kunveno.
La kunveno okazis en la Ĉasista domo "Peski" kaj partoprenis ĝin dudeko da personoj el Britio, Pollando, Francio, Germanio, Hispanio, Nederando, Hungario, Italio kaj Kroatio, inter kiuj ankaŭ membroj de Bjelovara esperantista societo kiel gastoj. La partoprenantoj diskutis pri diversaj aspektoj de ciferecigo de bibliotekoj kaj arkivoj kaj pri la nuntempaj teknologiaj solvoj, kun aparta pritrakto de Esperantaj arkivoj en la mondo. La sidejon de la gastiganto, Dokumenta Esperanto-Centro, la nacia Esperanto-arkivo en Kroatio, la partoprenantoj vizitis dimanĉe, la 15-an de aŭgusto, kiam ili konatiĝis kun la statuso de la "tradicio de Esperanto en Kroatio" kiel nemateria kultura havaĵo kaj kun la labormaniero de ĉi tiu institucio.
En la labora parto de la kunveno okazis prelegoj de Sara Spanò pri funkciado de Erasmus+ projektoj, de Ana Manero pri la hispana Biblioteko Juan Régulo Pérez, de Francesco Maurelli pri la projekto mem, de Josip Pleadin pri grafikaj teknologioj, eldonado kaj arkivado, de Pascal Dubourg Glatigny pri la stato kaj defioj de Esperantaj arkivoj en la mondo, dum per zoom-kontakto la partoprenantoj sekvis la prelegon de Przemysław Wierzbowski el Pollando pri pretigo de ciferecaj eldonoj.
Ekster la labora parto, la partoprenantoj vizitis la bienon Barnagor de Božica Jelušić, koncerton de la muzikgrupo Psihomodo Pop sur la urba ĉefplaco, Malnovan urbon, la Muzeon de Urbo Đurđevac kaj la nove malfermitan Vizitcentron de Sablejo de Đurđevac.
En la fina kunsido, okazinta dum la posttagmezaj horoj la 15-an de aŭgusto, estis akceptitaj konkludoj pri la kunveno kaj anoncite, ke la sekva ĉeesta kunveno de la reprezentantoj de la partneraj organizaĵoj okazos meze de decembro ĉi-jare en Bjalistoko en Pollando. Marte 2022 la partoprenantojn gastigos Tuluzo en Francio, kaj maje 2022 Bolonjo en Italio, dum por la planita kunveno en Edinburgo en Skotlando ankoraŭ ne estas difinita dato.
La partoprenantoj de la kunveno organizite forvojaĝis el Đurđevac lunde, la 16-an de aŭgusto.
La organizantoj kaj partoprenintoj de la kunveno dankas al la teamo de la Ĉasista domo "Peski" kaj al la kompanio Hrvatske šume (Kroataj arbaroj) pro la escepte korekta kaj kvalita servado.
Inter la 12-a kaj 16-a de aŭgusto 2021, Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac gastigos reprezentantojn de la partneraj organizaĵoj el Britio, Francio, Italio kaj Pollando, kiuj kune kun la DEC-anoj partoprenas en la Erasmus+ projekto “Reta edukado nun” (Online Education Now).