Preparante Pasporton tra la Zamenhofaj Esperanto-Objektoj, estis konstatite, ke la
memortabulo pri la gazeto Kroata sperantisto, kiun en 1989 starigis Zagreba Esperanto-Ligo en Zagrebo ĉe la Placo de reĝo Tomislav 21, troviĝas en tre malbona stato. Pro tio DEC la 2-an de novembro 2021 skribe kontaktis la Urban instituton por protekto de monumentoj de kulturo kaj
naturo, klopodante trovi eblecojn por ĝia renovigo. La Urba instituto por protekto de monumentoj de kulturo kaj naturo respondis la 5-an de novembro kaj samtage al DEC telefonis la faka
konsilistino Ana Vranić Rob. La Instituto peris la postulon de DEC pri renovigo de la memortabulo la 12-an de novembro al la Urba oficejo por spaca prizorgo, konstruado de la Urbo, konstrulaboroj,
komunalaj aferoj kaj trafiko, kiu estas respondeca pri la laboroj de monumento-renovigoj. Post longa atendado, sinjorino Ana Vranić Rob la 21-an de marto 2022 telefone informis DEC-on, ke la memortabulo estas notita en la programo de renovigo, kaj ke ĝi estos restaŭrita dum estontaj monatoj per financoj de Urbo Zagrebo.
