Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO
La 4-a kunveno de Erasmus+ projekto en Piani di Luzza
Dum Pasko, inter la 15-a kaj 18-a de aprilo 2022, kvar reprezentantoj de DEC (Roberto Maglica, Josip Pleadin, Ivanka kaj Zdravko Seleš) partoprenis la Internacian Junularan Festivalon en la vilaĝo Piani di Luzza en Dolomitoj (Italio), enkadre de kiu okazis ankaŭ la kvara kunveno de la Erasmus+ projekto Reta edukado nun. La temo de la kunveno estis Hibrida edukado. Enkondukajn prelegojn okazigis la 16-an de aprilo Francesco Maurelli pri la propraj spertoj rilate hibridan edukadon, Anjo pri Hibrida edukado en la ISC-universitato en Sussex kaj Olekandra Kovyazina, kiu parolis pri teknikaj kaj praktikaj detaloj de hibrida edukado, preparinte tiamniere la partoprenantojn por grupa laboro. La partoprenantoj dividiĝis en kvar laborgrupojn, kiuj teame prilaboris la temojn pri: Instruado de lingvoj, Faciligo de diskutoj, Trejnado kaj Interaga prelego. Ĉiu grupo devis prepari hibridan prelegon por partoprenantoj en la klasĉambro kaj virtuale pere de Zoom. La prezentaĵoj estis praktike montritaj la 17-an de aprilo. Samtage por la interesiĝantoj estis organizita ankaŭ promocia prelego pri Erasmus+ projektoj kaj konsultiĝo de la partneraj organizaĵoj pri financaj kaj teknikaj temoj, speciale pri la kvin kunveno okazonta de la 30-a de septembro ĝis la 4-a de oktobro en Edinburgo (Skotlando). La reprezentantoj de DEC eluzis la okazon ankaŭ por partopreni en la programo Trinko- manĝa nokto, okazinta la 16-an de aprilo, dum kiu ili prezentis la riĉan oferton de manĝaĵoj kajt trinkaĵoj el Kroatio.

2022 Erasmus+ Piani di Luzza - fotis Ivanka Seleš (15.-18. 04. 2022.):



2022 Erasmus+ projekt Toulouse - fotis Josip Pleadin (10.-14. 03. 2022.)






Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

eoEO