Maya kaj Dijana Gilmby, filino kaj nepino de la kroata esperantisto Dragutin Smolić, kiu
estis aktiva esperantisto en Esperanto-Centro en Paderborn (Germanio), la 4-an de junio 2022 vizitis DEC-on. Post la morto de sia patro Dragutin, Maya plenumis grandegan laboron por savi lian
Esperantan heredaĵon, kiun ŝi sisteme sendadis en pakaĵoj al la adreso de DEC. Nur dum februaro kaj marto ŝi sendis 20 pakaĵojn, kiuj enhavis plejparte fotojn, negativojn, diapozitivojn, celuloidajn
filmojn kaj VHS-kasedojn kaj sonregistraĵojn, kiuj etas tre gravaj por la Esperanto-movado, ĉar il dokumentas la agadon de esperantistoj en diversaj landoj dum pli ol duonjarcento. La tuta
materialo venis al DEC pro la lasta deziro de Dragutin Smolić, kaj Maya Gilmby volis vidi la lokon kie la heredaĵo de ŝia patro estos gardata. Post la vizito ŝi esprimis grandan kontenton, kvankam grandega laboro por ordigi kaj katalogi la ricevitan materialon nur sekvos.
Monato: Junio 2022
Esploro pri esperantistino Antonija Jozičić en Hrvatska Kostajnica
Invitita de Vladimir Dujnić, esperantisto el Hrvatska Kostajnica (nun unu el la
vicprezidantoj de Kroata Esperanto-Ligo), tiun urbon apud la bosnia landlimo inter la 13-a kaj 15-a
de majo viziti la sekretario de DEC Josip Pleadin. La kaŭzo de lia vizito estis pliprofundigo de la
esploroj pri Antonija Jozičić, esperantistino el la komenco de la 20-a jarcento. Dum la restado en
Hrvatska Kostajnica Josip Pleadin interparolis kun la heredintino de Antonija Jozičić, sinjorino
Milkica Lukić, kiu prezentis al li dokumentojn, fotojn kaj materian heredaĵon de Antonija. Estis
vizitita ankaŭ la memorĉambro en la konstruaĵo de Popollernejo kie Antonija laboris kaj ŝia tombo
en la urba tombejo. Estis kolektitaj multaj fotoj kaj sonregistraĵon kaj kopiitaj ĉiuj pli gravaj dokumento pri Jozičić-familio. En multaj interparoloj estis skizita ankaŭ la temo pri konservado de la memoro pri ĉi tiu escepta persono, kiu inspiris Vladimiron Dujnić por imagi diversajn kulturajn
kaj turismajn projektojn.
Franca esperantisto vizitis DEC-on
La juna franca esperantisto Gabin Forcier el Nantes dum sia vojaĝo tra Eŭropo vizitis DEC- on inter la 5-a kaj 8-a de majo 2022. Dum sia restado li konatiĝis kun la agado de DEC kiel esperantista kaj arkiva institucio kaj vizitis Koprivnica, Đurđevac kaj la apudajn vilaĝojn, inkluzive ankaŭ la memortabulon al esperantisto Ilija Puhalo en Bregi. Sian vojaĝon li daŭrigis tra Serbio.
La 4-a kunveno de Erasmus+ projekto en Piani di Luzza
Dum Pasko, inter la 15-a kaj 18-a de aprilo 2022, kvar reprezentantoj de DEC (Roberto
Maglica, Josip Pleadin, Ivanka kaj Zdravko Seleš) partoprenis la Internacian Junularan Festivalon en la vilaĝo Piani di Luzza en Dolomitoj (Italio), enkadre de kiu okazis ankaŭ la kvara kunveno de
la Erasmus+ projekto Reta edukado nun. La temo de la kunveno estis Hibrida edukado.
Enkondukajn prelegojn okazigis la 16-an de aprilo Francesco Maurelli pri la propraj spertoj rilate hibridan edukadon, Anjo pri Hibrida edukado en la ISC-universitato en Sussex kaj Olekandra Kovyazina, kiu parolis pri teknikaj kaj praktikaj detaloj de hibrida edukado, preparinte tiamniere la
partoprenantojn por grupa laboro. La partoprenantoj dividiĝis en kvar laborgrupojn, kiuj teame prilaboris la temojn pri: Instruado de lingvoj, Faciligo de diskutoj, Trejnado kaj Interaga prelego.
Ĉiu grupo devis prepari hibridan prelegon por partoprenantoj en la klasĉambro kaj virtuale pere de Zoom. La prezentaĵoj estis praktike montritaj la 17-an de aprilo. Samtage por la interesiĝantoj estis
organizita ankaŭ promocia prelego pri Erasmus+ projektoj kaj konsultiĝo de la partneraj organizaĵoj pri financaj kaj teknikaj temoj, speciale pri la kvin kunveno okazonta de la 30-a de septembro ĝis la
4-a de oktobro en Edinburgo (Skotlando).
La reprezentantoj de DEC eluzis la okazon ankaŭ por partopreni en la programo Trinko- manĝa nokto, okazinta la 16-an de aprilo, dum kiu ili prezentis la riĉan oferton de manĝaĵoj kajt trinkaĵoj el Kroatio.
2022 Erasmus+ Piani di Luzza - fotis Ivanka Seleš (15.-18. 04. 2022.):
2022 Erasmus+ projekt Toulouse - fotis Josip Pleadin (10.-14. 03. 2022.)
Renovigo de la memortabulo pri la gazeto Kroata eseprantisto en Zagrebo
Preparante Pasporton tra la Zamenhofaj Esperanto-Objektoj, estis konstatite, ke la
memortabulo pri la gazeto Kroata sperantisto, kiun en 1989 starigis Zagreba Esperanto-Ligo en Zagrebo ĉe la Placo de reĝo Tomislav 21, troviĝas en tre malbona stato. Pro tio DEC la 2-an de novembro 2021 skribe kontaktis la Urban instituton por protekto de monumentoj de kulturo kaj
naturo, klopodante trovi eblecojn por ĝia renovigo. La Urba instituto por protekto de monumentoj de kulturo kaj naturo respondis la 5-an de novembro kaj samtage al DEC telefonis la faka
konsilistino Ana Vranić Rob. La Instituto peris la postulon de DEC pri renovigo de la memortabulo la 12-an de novembro al la Urba oficejo por spaca prizorgo, konstruado de la Urbo, konstrulaboroj,
komunalaj aferoj kaj trafiko, kiu estas respondeca pri la laboroj de monumento-renovigoj. Post longa atendado, sinjorino Ana Vranić Rob la 21-an de marto 2022 telefone informis DEC-on, ke la memortabulo estas notita en la programo de renovigo, kaj ke ĝi estos restaŭrita dum estontaj monatoj per financoj de Urbo Zagrebo.
La 3-a kunveno de Erasmus+ projekto en Tuluzo
Inter la 10-a kaj 14-a de marto 2022, tri reprezentantoj de DEC (Roberto Maglica, Josip Pleadin kaj Zdravko Seleš) restadis en la tria kunveno de la Erasmus+ projekto Reta edukado nun,kiun gastigis Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio) enkadre de sia renkontiĝo SemEO (Semajno de Esperanto). Dum la 11-a de marto okazis enkonduka interaga prelego pri Ciferecaj
kompetentoj de Christophe Chazarein, kaj en la posttagmezaj horoj oni grupe laboris sub la gvido de Szabolcs Szilva. El inter multegaj ideoj por la praktika laboro estis elektitaj temoj Konsiloj por efika fukciado de retaj kunvenoj, Liberaj programaroj, La mondo de ciferecaj bildoj kaj Retaj
komunikaj platformoj. La temoj estis pritraktitaj grupe, prezentitaj per Zoom la 12-an de marto kaj publikigitaj en Jutubo. La retrokuplado pri la rezultoj de la kunveno okazis la 13-an de marto.
La 100-jara datreveno de Esperanto en Split
Kiel gasto de Esperanto-societo „Split”, la 3-an kaj 4-an de marto 2022 en Split restadis la sekretario de DEC Josip Pleadin. Tiuokaze en la Urba biblioteko Marko Marulić la 3-an de marto okazis prezento de la dulingva libro Magia ludo, aŭtorita de Darija Budiša kaj ilustrita de Luce Cetinić kaj de la dulingva poemaro Poezia triptiko, verkita de Luce Cetinić, Lidija Leskur kaj
Jadranka Tarle Bojović, kiujn DEC eldonis en 2021 por Esperanto-societo „Split”. Okazis ankaŭ prelego de Josip Pleadin titolita Cent jaroj de Esperanto en Split kaj Dalmatio. Post la programo,sinjorino Gorana Vesanović donacis al DEC grandan nombron da leteroj kaj fotoj de sia patro, la
konata splita esperantisto Ante Vesanović (1911-1994). Tagon poste, la 4-an de marto, Josip Pleadin renkontiĝis kun Ivo Osibov por kopii kaj priskribi kvindekon da fotoj pri la historio de Esperanto en Split, gardotajn en la arkivo de DEC kaj uzotajn por la planata monografio pri la 100-jara jubileo de esperantistoj en Split, kiun oni planas eldoni ĝis la fino de 2022.
Tranoktejo por vizitantoj de DEC
Por prepari pli bonajn kondiĉojn por la uzantoj de DEC, kiuj devas fari pli longajn esplorojn,
dum februaro 2022 estis kreitaj eblecoj por plurtaga restado en modesta tranoktejo. La tranoktejon povas uzi ankaŭ vojaĝantaj esperantistoj, kaj pri la uzo-kondiĉoj kontaktu nin ĉe dec.kroatio@gmail.com
Kompletigo de la listo de tradukoj el la kroata literaturo en Esperanto
En la retejo de la Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio troviĝas
Datumbazo de tradukoj de la kroata literaturo, en kiu estas registritaj nur 11 tradukoj en Esperanto. Kvankam la menciita datumbazo ne intencas prezenti kompletan staton de la tradukado al diversaj
lingvoj, ankoraŭ en januaro 2022 DEC atentigis la Ministerion, ke en Esperanto ekzistas multe pli granda nombro da tradukoj, kaj ĝi liveris kompletigon por kelkaj verkoj, plejparte el la teritorio de
aktivado de DEC, kun la propono, ke DEC pretas sisteme kompletigadi la liston. La respondo de la Ministerio venis relative rapide kun la promeso, ke la statistikon oni kompletigos per la ricevita informoj, sed duonjaron post tio la datumbazo plu montras la informojn nur pri 11 tradukoj en
Esperanto.
Projekto pri ciferecigo de gazetoj
Januare 2022 la Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio lanĉis la konkurson por programoj de protekto kaj prizorgo de nemateriaj kulturaj havaĵoj en 2022. DEC kandidatiĝis per la projekto Ciferecigo de la gazetoj „Konkordo” kaj „La Suda Stelo”, per kiu oni volas ciferecigi pli ol 4000 paĝojn de du el la tri plej gravaj Esperanto-gazetoj aperintaj en la teritorio de Kroatio. Ĉar Kroata Esperantisto kiel la unua tia gazeto jam estas ciferecigita en la Aŭstria nacia biblioteko, kaj DEC posedas la solan ĝis nun konatan kompleton de la gazeto Konordo kaj la solan konatan kompleton de La Suda Stelo kiu enhavas ankaŭ la konfiskitan numeron 64 el la jaro 1938, temas pri unika ŝanco ke la menciitaj gazetoj estu ciferecigitaj ĝuste ĉe DEC. Fidante la pretecon de la Ministerio pri kulturo kaj medioj por subteni ĉi tiun projekton, estis esplorita la ebleco ciferecigi
la gazetojn en la profesia firmao uzanta la ĝenerale akceptitajn normojn de ciferecigo. Se la Ministerio pri kulturo kaj medioj tamen malakceptos la proponitan projekton, estos serĉataj aliaj
eblecoj por financi ĝin.