Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO
Kompletigo de la listo de tradukoj el la kroata literaturo en Esperanto
En la retejo de la Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio troviĝas Datumbazo de tradukoj de la kroata literaturo, en kiu estas registritaj nur 11 tradukoj en Esperanto. Kvankam la menciita datumbazo ne intencas prezenti kompletan staton de la tradukado al diversaj lingvoj, ankoraŭ en januaro 2022 DEC atentigis la Ministerion, ke en Esperanto ekzistas multe pli granda nombro da tradukoj, kaj ĝi liveris kompletigon por kelkaj verkoj, plejparte el la teritorio de aktivado de DEC, kun la propono, ke DEC pretas sisteme kompletigadi la liston. La respondo de la Ministerio venis relative rapide kun la promeso, ke la statistikon oni kompletigos per la ricevita informoj, sed duonjaron post tio la datumbazo plu montras la informojn nur pri 11 tradukoj en Esperanto.
Ministarstvo kulture i medija

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

eoEO