Januare 2022 la Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio lanĉis la konkurson por programoj de protekto kaj prizorgo de nemateriaj kulturaj havaĵoj en 2022. DEC kandidatiĝis per la projekto Ciferecigo de la gazetoj „Konkordo” kaj „La Suda Stelo”, per kiu oni volas ciferecigi pli ol 4000 paĝojn de du el la tri plej gravaj Esperanto-gazetoj aperintaj en la teritorio de Kroatio. Ĉar Kroata Esperantisto kiel la unua tia gazeto jam estas ciferecigita en la Aŭstria nacia biblioteko, kaj DEC posedas la solan ĝis nun konatan kompleton de la gazeto Konordo kaj la solan konatan kompleton de La Suda Stelo kiu enhavas ankaŭ la konfiskitan numeron 64 el la jaro 1938, temas pri unika ŝanco ke la menciitaj gazetoj estu ciferecigitaj ĝuste ĉe DEC. Fidante la pretecon de la Ministerio pri kulturo kaj medioj por subteni ĉi tiun projekton, estis esplorita la ebleco ciferecigi
la gazetojn en la profesia firmao uzanta la ĝenerale akceptitajn normojn de ciferecigo. Se la Ministerio pri kulturo kaj medioj tamen malakceptos la proponitan projekton, estos serĉataj aliaj
eblecoj por financi ĝin.
