Jam unu jardekon en Dokumenta Esperanto-Centro daŭras detala esplorado pri la konata Esperanto-poeto Nikola Ĥoĥlov (1891-1953), kiu siajn plej bonajn verkojn skribis vivinte en Zagrebo inter 1921 kaj 1928. La esplorado malkovris multajn ĝis nun nekonatajn detalojn, kiuj konsistigos la riĉan monografion. Ĉar ĝis nun neniu sukcesis starigi pli seriozan kunlaboron kun liaj posteuloj, la monografio enhavonta ankaŭ ĉiujn liajn originalajn verkojn en Esperanto, povos aperi nur en 2023, kiam finiĝos la jure preskribita periodo de 70 jaroj post la aŭtora morto, dum kiu oni devas obei aŭtorajn rajtojn.