Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

La Esperantaj „Pratempaj rakontoj” el Đurđevac prezentitaj en Ogulin

Je naskiĝdatreveno de la plej elstara kroata verkistino Ivana Brlić-Mažuranić, la 18-an de aprilo 2023 en la „Fabeldomo de Ivana” (Ivanina kuća bajke) en Ogulin estis prezentita la plej nova traduko de ŝiaj „Pratempaj rakontoj”. Temas pri Esperantlingva traduko, eldonita de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, kaj pri la libro kiun preskaŭ komplete realigis kreantoj el Đurđevac. Fakte, post kiam ankoraŭ en 1989 por la Esperanta literatura kaj kultura gazeto „Koko”, kiun eldonadis la tiama Esperanto-klubo „Koko” el Đurđevac, Zdravko Seleš tradukis la rakonton „La arbaro de Stribor”, por ĉi tiu eldono li tradukis du pliajn fabelojn, dum kvar aliajn tradukis la gvidanto de la traduk- kaj eldonprojekto Josip Pleadin, kiu dum siaj esploradoj de la Esperanta historio trovis ankaŭ la malnovan tradukon de la rakonto „Jagor” de la geedzoj Ante kaj Milica Gropuzzo. 


La libro enhavas ankaŭ postparolon de Božica Jelušić, same prenitan el la gazeto „Koko”, por kiu tiutempe ilustraĵojn faris Zdravko Šabarić, kaj ĉi tiun eldonon ilustris lernantoj de Elementa lernejo Đurđevac, sub gvidado de Sanja Flajs Vidaković kaj Zoran Vidaković, dum la ilustraĵojn fotis Danijel Domišljanović.


En Ogulin al la promocio de ĉi tiu valora eldonaĵo venis plena buso da esperantistoj kaj iliaj kunlaborantoj el Đurđevac, Bjelovar, Nova Rača kaj Zagrebo, kaj krome reprezentantoj de Esperanto-societo Rijeka, kiu, kune kun Urbo Ogulin, kunfinancis la libron. Post la enkondukaj salutoj de la direktorino de „Fabeldomo de Ivana” s-ino Tihana Turković kaj de la urbestro de Ogulin Dalibor Domitrović, la libroprezentan programon gvidis Josip Pleadin, kiu al la ĉeestintoj konigis la historion pri la ekesto de ĉi tiu projekto kaj ĝiaj kunlaborantoj, Božica Jelušić, kiu parolis pri Ivana Brlić-Mažuranić el nova perspektivo, lasante la renkontiĝon kun la teksto en la libro por speciala travivaĵo kaj Zdravko Seleš, kiu tralegis sian poemon „Našoj baki Ivani” (Al nia avino Ivana), publikigitan en 1991 en la dulingva poemaro „Noćnik/Noktulo” kaj la Esperantan kaj kroatan versiojn de ĉpitro el „La arbaro de Stribor”. „La arbaro de Stribor” estis ankaŭ la fina momento de la programo, kiun sur la scenejon alportis grupo de junaj aktoroj de Bjelovara teatro, kiu antaŭ nelonge premiere surscenigis ĝin en Bjelovar. 


Dum la libroprezento estis menciita ankaŭ la Esperanta traduko de ”Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić”, kiu verŝajne plej bone montris la valoron de Esperanto kiel pontolingvo por la kroata kulturo. Nome, la tradicio de Esperanto en Kroatio en 2019 estis proklamita nemateria kultura havaĵo, kaj „Hlapić” pere de Esperanto estis tradukita en la japanan, ĉinan, persan, vjetnaman kaj korean. Ĉar ankaŭ „Pratempaj rakontoj” en Esperanto forvojaĝos en la mondon, ni esperas ke la beleco de la fabeloj de nia avino Ivana revenos al Đurđevac kaj Ogulin en iu ekzotika traduko.


(Zdravko Seleš)

4-Ogulin

Volontulino el Francio en Đurđevac

Ekde la komenco de aprilo, en Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en Đurđevac laboras la 22-jara Yentl-Rose Hemelrijk, nederlanda volontulino konstante loĝanta en Tuluzo (Francio). Esperanton ŝi komencis lerni en 2022 en la Esperanto-Kultur-Centro (EKC) en Tuluzo kaj aliĝis por volontulado enkadre de la franca volontula servo „Service Civique”. Post sesmonata staĝo en Francio, ŝi akceptis kvinmonatan volontuladon en Kroatio. En sia nova laborloko ŝi ĉefe laboroas pri katalogado de libroj kaj arkivaj materialoj kaj skanado de fotoj. Ŝi estos ankaŭ membro de la organiza teamo de la 11-a kongreso de kroataj esperantistoj, kiu en Đurđevac okazos inter la 30-a de junio kaj 2-a de julio, organizata de DEC. Sian liberan tempon ŝi uzas por konatiĝo kun Kroatio kaj lernado de la kroata lingvo. Ŝi parolas la nederlandan, francan, hispanan, anglan kaj Esperanton. Aparte ŝi interesiĝas pri desegnado kaj plastikaj artoj, vizitas ekspoziciojn kaj prepariĝas por ilustrado de novaj Esperantaj libroj eldonotaj de DEC. En Đurđevac ŝi restados ĝis la fino de aŭgusto 2023, kaj por la jaro 2024 DEC kandidatiĝis por akcepti du novajn volontulojn el Tuluzo kaj Strasburgo. Ĉiu volontulo dum sia staĝo plenumos ĉirkaŭ 500 laborhorojn, per kio grave pligrandiĝas efikeco de la agado de DEC.

3-Yentl-2

Enviinda eldona agado

Krom arkiva agado, Dokumenta Esperanto-Centro dum pluraj jaroj estas unu el aktivaj eldonistoj. Dum la unuaj tri monatoj de ĉi tiu jaro, ĝi realigis enviindajn eldonajn rezultojn, publikiginte kvar novajn titolojn, el kiuj du en Esperanto, kaj du en la kroata lingvo.


Dum januaro aperis libro de Stanislav Sobota „Krivci i pravci ili Priče iz Kalinovca” (Kulpuloj kaj pravuloj aŭ Rakontoj el Kalinovac), kiu priskribas la pasintecon de vilaĝo Kalinovac. Per siaj desegnaĵoj, la libron riĉigis Branko Antun Bačić, kaj la ilustraĵon por la titolpaĝo pretigis Keti Golubić.


Dum februaro aperis la libro „Svjetlana − Rakonto pri nekutima infanaĝo” de aŭtorino Luca Cetinić el Split, tradukita en Esperanton de Josip Pleadin. Kuneldonanto de la libro estis Esperanto-societo Split, la tradukon financis Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto el Zagrebo, kaj la eldonon mem Departemento Split-Dalmatio.


Dum marto aperis la Esperanta eldono de „Priče iz davnine” (Pratempaj rakontoj) de Ivana Brlić-Mažuranić, kiun tradukis Zdravko Seleš, Josip Pleadin kaj Ante kaj Milica Gropuzzo. Postparolon verkis Božica Jelušić, kaj la libron ilustris lernantoj de Elementa lernejo Đurđevac sub mentorado de Sanja Flajs Vidaković kaj Zoran Vidaković. Iliajn ilustraĵojn fotis Danijel Domišljanović. Kuneldonisto de la libro estis Esperanto-societo Rijeka, kaj la sponsoroj Urbo Ogulin kaj Esperanto-societo Rijeka. La libro estis promociita la 18-an de aprilo 2023 en Ogulin, en la Fabeldomo de Ivana.


Laste aperis la libro de Slavko Gračan „Kalnovečki vremeplov” (La tempomaŝino de Kalinovac), mallonga monografio pri la vilaĝo Kalinovac en la kroata lingvo. La libron sponsoris Komunumo Kalinovac, Agrikultura komunaĵo Kalinovac, Veterinara stacio Đurđevac kaj Tomislav Gračan. La titolpaĝon ilustris pentristo Zlatko Kirinec, kaj ĉiujn kvar librojn teknike kaj grafike aranĝis Josip Pleadin.

2-Libroj

Niaj vizitantoj

Đurđica kaj Berislav Jagustin el Pleternica, filino kaj nepo de esperantisto Petar Levar (1907-1987) el Kalinovac, la 9-an de februaro vizitis Dokumentan Esperanto-Centron kaj tiuokaze donacis al DEC personajn dokumentojn kaj fotojn de Petar Levar.

1-Jagustin
eoEO