Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio akceptis la projekton „Ciferecigo de la gazetoj Konkordo kaj La Suda Stelo”, kiun por la konkurso lanĉita jarkomence kandidatigis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. Por kovri la antaŭviditan koston de 10.250 kunaoj, la Ministerio aprobis la sumon de 5.000 kunaoj, dum la ceteron aprobis Esperantic Studies Foundation (ESF) el Usono. La ciferecigon de entute ĉirkaŭ 4200 paĝoj de la gazetoj „Konkordo” (1924-1928) kaj „La Suda Stelo” (1932-1973) faros specialigita firmao „Point” s.l.r. el Varaždin, kun kiu DEC en julio subskribis respektivan kontrakton. La limdato por fini la projekton estas la 15-a de decembro (Zamenhofa tago) 2022. Ĉiuj ciferecigitaj materialoj estos libere uzeblaj de esperantista kaj neesperantista publikoj en PDF- kaj OCR-formatoj.
Monato: Julio 2022
Vladimir Dujnić viziti DEC-on
En neoficiala vizito al Dokumenta Esperanto-Centro la 13-an kaj 14-an de julio 2022 estis Vladimir Dujnić el Hrvatska Kostajnica, unu el la vicprezidantoj de Kroata Esperanto-Ligo el Zagrebo. En la dumvizitaj interparoloj Vladimir Dujnić informiĝis pri la labormaniero de Dokumenta Esperanto-Centro kaj pri diversaj realigataj projektoj. Oni interparolis ankaŭ pri partopreno de Dokumenta Esperanto-Centro en la esploroj pri Antonija Jozičić, instruistino kiu estis pioniro de Esperanto en Hrvatska Kostajnica kaj pri porokazaj programoj dediĉotaj al ŝia laboro kaj organizotaj dum la kuranta jaro.
Esperanto en gimnazia gazeto
La prezidanto de Dokumenta Esperanto-Centro estas samtempe gimnazia profesoro kaj la ĉefa redaktoro de la gimnazia gazeto „Zamisli!” (Imagu!). Temas pri gazeto por literaturo kaj kulturo de nunaj kaj eksaj lernantoj kaj instruistoj de la Gimnazio d-ro Ivan Kranjčev en Đurđevac, kiu aperas unufoje dum ĉiu lerneja jaro. En la numero 2, aperinta en 2022, eĉ ses paĝoj estas dediĉitaj al Esperanto. Sub la titolo „Tradukoj el la internacia lingvo Esperanto” aperis mallonga enkonduko kaj tri rakontoj de la bulgara Esperanto-verkisto Julian Modest. La rakontojn el Esperanto tradukis Zdravko Seleš. „Du biletoj por teatro” kaj „Rapida negoco” estas publikigitaj en la norma kroata lingvo, dum la rakonto „Rapida negoco” aperis ankaŭ kiel unu el malmultaj tradukoj el Esperanto en la kajkavan dialekton de Đurđevac. Menciindas, ke inter la redakcianoj troviĝas ankoraŭ unu esperantistino kaj membro de DEC − Mihaela Cik, literatur-historiisto kaj komparisto. La dua numero de la gazeto elŝuteblas ĉe: http://gimnazija-ikranjceva-djurdjevac.skole.hr/upload/gimnazija-ikranjceva-djurdjevac/images/static3/1196/File/zamisli_2022.pdf