Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

La 12-a kongreso de kroataj esperantistoj okazis en Prvić Luka

20240623_091050 (Medium)

La unua el la kvin kongresoj de kroataj esperantistoj, por organizado de kiuj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac en 2023 ricevis koncesion de Kroata Esperanto-Ligo, okazis en Prvić Luka sur la insulo Prvić apud Šibenik inter la 21-a kaj 28-a de junio 2024. Laŭ ĉiuj karakterizaĵoj, ĉi tiu aranĝo estis malsama ol la antaŭaj kongresoj. La unuan fojon ĝi okazis en Dalmatio. Anstataŭ la kutimajn tri, ĝi daŭris sep tagojn kaj havis pli leĝeran karakteron. 


La kongreso okazis en la hostelo de la Ripozejo Požega kiu, kompare kun la antaŭaj aranĝoj, estis iom pli modesta rilate la ofertitajn servojn, sed ĝi kontentigis plejparton de niaj bezonoj. Pro tio oni jam pridiskutas la eblecon organizi Esperanto-aranĝojn samloke ankaŭ dum la sekvaj jaroj.


Plejparto el la 85 aliĝintoj atingis la insulon per organizita busa kaj ŝipa transporto, kio por granda parto da ili ja estis unu el la ĉefaj instigoj por veni. Per publika transporto alveno sur la insulon estas malfacila kaj longdaŭra, kaj pro tio plejparto da kongresanoj decidis veni organizite. Kvankam la kongresanaro je unu triono estis malpli nombra ol kutime, konsiderante ĉiujn malfaciligajn cirkonstancojn, la organizantoj de la kongreso ne povas esti malkontentaj pri la kongresaj rezultoj. Aparte ĝojigas pli multnombra alveno de eksterlandanoj, el kiuj plej nombraj estis hungaroj (14). Tian nombron oni atribuas al la kunlaboro kun Hungaria Esperanto-Asocio surbaze de antaŭ longa tempo subskribita Interkonsento pri kunlaboro kaj al reklamado de la kongreso dum la festado de Zamenhofa tago pasintan decembron en Budapeŝto. El aliaj landoj partprenis Aŭstrio (1), Burundio (1), Pollando (1), Slovenio (1), Kanado (1), Litovio (1), Italio (1) kaj Britio (2).


En la oficiala kongresa programo Kroata Esperanto-Ligo okazigis sian jarkunvenon la 24-an de junio, kaj dum la kongreso estis organizita ankaŭ intensa Esperanto-kurso, ĉefe por la grupo da lernantoj el la 16-a (lingva) gimnazio el Zagrebo.


Dimanĉe, la 23-an de junio, sur la malferma teraso de la Ripozejo okazis bone vizitita koncerto de Esperanta muziko de Neven Mrzlečki, kaj tagon poste pri la temo „Kiel funkcias senpilotaj aviadiloj” prelegis Robert Milijaš.


En la dua duono de la kongresa programo estis prezentitaj du novaj literaturaj eldonaĵoj de DEC: la romano „Alina” de la bulgara verkisto Julian Modest kaj proza-poezia kolekto „Nokta vojaĝo” de la ukraina aŭtorino Tatjana Auderskaja el Odeso. La librojn prezentis Zdravko Seleš kaj Josip Pleadin kun partopreno de la verkisto Julian Modest.


Per informa projekcio estis prezentita biografio de esperantistino Antonija Jozičić el Hrvatska Kostajnica kaj la ĵus eldonita monografio pri tiu temo. Estis anoncitaj kongresoj por sekvaj jaroj kaj prezentita Erasmus+ projekto „Eŭropaj horizontoj pro kreski”. Tamen, eble la plej grava atingaĵo de la kongreso estas la lanĉo de la longe atendita Registro de esperantistoj en Kroatio.


Dum la kongreso okazis eĉ kvar ekskursoj, tri surmare kaj unu surtere, ĉiu por po trideko da kongresanoj. Sabate, la 22-an de junio, la kongresanoj vizitis la Nacian Parkon Krka, unu tagon poste (la 23-an de junio) la Nacian parkon Kornati, kaj la 25-an de junio (marde) la insulojn de la ŝibenika arkipelago (Kaprije, Žirje kaj Zlarin). Aŭtobusa ekskurso al Primošten estis realigita la 28-an de junio, kaj ĉiujn ekskursojn gvidis profesia Esperanto-ĉiĉerono Neven Kovačić. El la ceteraj programeroj menciindas vizito al la Memorcentro de Faust Vrančić, kiu okazis la 26-an de junio.


Estis eldonita kongresa libro, kaj la kongresanoj havis la okazon jam aliĝi al la 13-a kongreso, okazonta inter la 16-a kaj 18-a de majo 2025 en Slavonski Brod. 


La prikongresajn fotojn vi povas vidi ĉi-tie.


La kongresa arkivo troviĝas ĉi-tie.

Riĉa programo en Hrvatska Kostajnica

Per tuttaga programo, kiun Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, kunlabore kun Kroata Esperanto-Ligo el Zagrebo, organizis la 16-an de junio 2024, kroataj esperantistoj partoprenis la aranĝon „Festo de sankta Antonio en Hrvatska Kostajnica”. La programo estis dediĉita al Antonija Jozičić, popola instruistino kaj elstara kroata esperantistino el la komenco de la 20-a jarcento. Komence en la preĝejo de sankta Antonio de Padovo okazis meso, dum kiu la paroĥestro Stjepan Jambrošić al la kolektiĝintaj kredantoj konigis la personecon kaj laboron de Antonija Jozičić. Post la meso estis malkovrita dulingva (kroata-Esperanta) memortabulo honore al Antonija, staranta sur la domo de iama Popollernejo en kiu ŝi laboris dum kelkaj jardekoj. Starigon de la memortabulo iniciatis DEC, kaj la financojn donis kaj laborojn pri ĝia starigo organizis la Urbo Hrvatska Kostajnica. 


La starigon de la memortabulo ĉeestis konsiderinda nombro da civitanoj kaj gastoj, inter kiuj troviĝis la urbestro de Hrvatska Kostajnica Dalibor Bišćan, direktorino de Turisma asocio de la regiono Banovina-Pounje Dijana Eraković-Žilić, direktorino de la Elementa lernejo Davorin Trstenjak Medina Omerović-Pužar, prezidantino de la filio de Matica hrvatska en Hrvatska Kostajnica Marija Krupić, gardantino de la heredaĵo de la familio Jozičić Milica Lukić, paroĥestro Stjepan Jambrošić kiu konsekris la tabulon kaj multaj aliaj. La honoron malkovri la tabulon ricevis la urbestro Dalibor Bišćan kaj Milkica Lukić. 


 La ĉeestintoj poste vizitis la Memorĉambron de Antonija Jozičić, al kiu enkondukis ilin Medina Omerović-Pužar. Sciindas, ke la posedanto de la objektoj troviĝantaj en la Memorĉambro estas Elementa lernejo Davorin Trstenjak, kaj la financojn por ilia aĉeto en 2019 disponigis Departemento Sisak-Moslavina. En la Elementa lernejo Davrin Trstenjak ekde 2016 aktivas Lerneja kooperativo portanta la nomon de Antonija Jozičić. 


Florkronadon de la tombo de Antonija Jozičić en la tombejo de sankta Roko ĉeestis esperantistoj el diversaj urboj de Kroatio. Poste estis organizita komuna tagmanĝo en la Restoracio Djed, post kiu parto de esperantistoj, gviditaj de Vladimir Dujnić, vizitis la fortikaĵon en Hrvatska Kostajnica. 


 En la posttagmeza programo, okazinta en la ĉefsalono de la Hotelo Central, estis prezentita kroatlingva monografio „Učiteljica Antonija Jozičić, 1869.-1945.” (Instruistino Antonija Jozičić, 1869-1945) verkita de Josip Pleadin, kiun eldonis Dokumenta Esperanto-Centro post pli ol dujara historia esplorado pri tiu temo. Kuneldoninto de tiu verko estis Kroata Esperanto-Ligo. La libroprezenton krom la aŭtoro partoprenis profesoro Zdravko Seleš kaj la zagreba instuistino Nataša Dorosulić, kaj kiel literatura fono por la prezento estis uzita la rakonto „Bukedo por fraŭlino Antoija” de Spomenka Štimec, kiun per komputila projekcio kaj historiaj faktoj kompletigis la aŭtoro Josip Pleadin. La muzikan programon prizorgis la orkestro de Kroata metiista kaj laborista kultur-arta societo „Golub” el Bjelovar sub direktado de Goran Kruno Kukolj. Kiel kantistoj prezentiĝis Helena Tabar kaj Sani Lukić. Krom partopreni en la prezento de la monografio, la orkestro de „Golub” okazigis ankaŭ unuhoran koncerton por la ĉeestintoj. 


(fotis Nikola Cetina)

Zamenhofaj Esperanto-Objektoj en Lopud

En la pasintjare publikigita „Pasporto tra la Zamenhofaj Esperanto-Objektoj en Kroatio”, kiun eldonis Bjelovara Esperantista Societo, oni mencias, ke sur Lopud, insulo en la elafita arkipelago apud Dubrovnik, ekzista du ZEOj. La ekzisto de Vilao Vesna kiel unu el tiuj estas dokumentita, kaj pri la ekzisto de la tombo de Milunka Ramljak ne ekzistis firmaj pruvoj, krom informo en la libreto „La paperoj de d-ro Ante Ramljak” el la jaro 1973. Josip Pleadin en majo 2024 direktiĝis al tiu insulo, klopodante kredinde kontroli la informojn pri ambaŭ objektoj.


Surloke li konstatis ke ambaŭ objektoj vere ekzistas, efektive en sufiĉe neglektita kaj difektita stato, kaj en la interparoloj kun la loĝantoj kaj heredintoj de la familio Ramljak, al kiu ambaŭ objektoj apartenis, li ekciis ankoraŭ iomete pli pri ilia historio.


La Vilao Vesna estis kosntruita por la beograda advokato Ivo Barić, kaj la nova informo estas, ke li estis la unua edzo de Milunka Đoković, kiu post lia morto reedziniĝis al advokato Ante Ramljak kaj ekde tiam portis lian familian nomon. El tiuj faktoj oni ekscias, ke Ante Ramljak, cetere konata kiel advokato de malriĉuloj kaj politikaj kontraŭuloj de la iama (malnov)jugoslavia reĝimo kaj homo kiun ne interesis materiaj aferoj, la Vilaon Vesna ne aĉetis, sed ricevis ĝin pro la edziĝo al Milunka Đoković. Kiel pasia esperantisto, sur la barilo ĉirkaŭanta la vilon, li konstruis grandan Esperantan sloganon el betonaj kaj ŝtonaj literoj, videblaj el la marvasto. Tiu teksto estas priskribita en la „Pasporto tra la ZEOj en Kroatio”, sed hodiaŭ ĝi estas en tre malbona stato kaj ekzistas danĝero, ke per eventuala vendo de la vilao, povus okazi ĝia kompleta forigo.


Milunka Ramljak estis nekuraceble malsana kaj en iu momento ŝi faris suicidon per pendumado. Ŝia edzo Ante Ramljak deziris enterigi ŝin en la loka tombejo en Šunj, sed nek la ekleziuloj nek lokaj loĝantoj favoris tion, ĉar unuflanke temis pri sinmortigito kaj aliflanke pri kredanto de ortodoksa religio, do Milunka Ramljak devis esti entombigita ekster la tombeja barilo. Ante Ramljak vere sur la ĉefa tabulo de la tombo ĉizis Esperantan tekston (ne tri tekstojn, kiel oni opiniis antaŭe, ĉar la aliaj du estas kroatlingvaj), kiu nuntempe estas en tre malbona stato, kaj ankaŭ la tombo mem aspektas neglektita, ĉar pri ĝi neniu zorgas akurate de post la 1970-aj jaroj. Tamen, la sorto deziris ke la tombejo en Šunj devis plivastiĝi pro la lokaj bezonoj, kaj la tombo de Milunka Ramljak poste ektrovis sin en la tombejo mem, kaj ĉirkaŭe estis konstruitaj novaj monumentoj. De la heredintoj de la familio Ramljak ni ricevis buŝan konsenton pri eventuala riparado de la monumento de Milunka Ramljak.

Rara eldono el Ĉinio atingis Kroation kaj estis tuj ciferecigita

F-2743 2024 Yu Jianchao kun china eldono de Konfeso-Ispovijest

Post longtempa serĉado, Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac povas fieri pro la posedo de la sola ekzemplero en Kroatio de la ĉinlingva eldono de la romano „Konfeso” de Milka Pogačić.


Ankoraŭ en 1913 Antonija Jozičić el Hrvatska Kostajnica tiun romanon tradukis al Esperanto. Ne estas konate kiel ĉi tiu libro atingis Ĉinion, sed en 1931 el Esperanto ĉinigis ĝin konata tradukisto kaj literaturisto Wang Luyan (1901-1944) kaj publikigis ĝin en Ŝanhajo ĉe la eldonejo The Oriental Book Company kiel la unuan beletran tradukon el la kroata lingvo en la ĉinan.


Oni sciis antaŭe, ke unu ekzemplero de ĉi tiu libro ekzistas en la protektita kolekto de la Nacia biblioteko en Pekino, sed la libro estis tiom rara, ke estis granda demando ĉu iam ajn ni vidos ĝin en Kroatio. Hazarde, la ĉina esperantistino Yu Jianchao, cetere multjara kunlaboranto de DEC, dum aprilo mesaĝis pri nekredebla novaĵo: ŝi aĉetis la libron post longa serĉado en iu provinca brokantejo! Ĉi tiun raran libron ŝi malavare donacis al la đurđevaca arkivo, alportinte ĝin al Strasburgo, kie transprenis ĝin la zagreba esperantisto Zlatko Hinšt. Transpreno de ĉi tiu malofta eldonaĵo, en Zagrebo okazis la 15-an de majo, kaj jam du semajnojn poste, la libro estis ciferecigita kune kun la Esperanta eldono ĉe la firmao Point s.r.l. en Varaždin. La ekzemeplero posedata de DEC estas en sufiĉe malbona stato, kaj oni pripensas ĝian profesian restaŭradon.


S-ino Yu Jianchao kaj du aliaj reprezentantinoj de Ĉina Esperanto-Ligo el Pekino, planas viziton al la arkivo en Đurđevac dum septembro ĉi-jare.

Esploroj en Novi Sad kaj Petrovaradin

20240404_152750 (Medium)

     Pro la verkado de la monografio pri Antonija Jozičić, la sekretario de DEC Josip Pleadin restadis inter la 4-a kaj 6-a de aprilo 2024 en Novi Sad kaj Petrovaradin, eplorante la fondusojn de la Historia arkivo de urbo Novi Sad kaj vizitinte Elementan lernejon „Jovan Dučić” en Petrovaradin. Dum lia restado en Novi Sad helpis al li la esperantisto Vasa Vučurević, kiu montris al li la lokon kie iam troviĝis la societejo de iama Esperanto-societo Novi Sad. Estis gviditaj interparoloj pri la materialoj de la Societo kaj pri la stato de la Esperanta heredaĵo de forpasinta novisada esperantisto Boriša Milićević, kiu donis grandan kontribuon al la esplorado pri la unuaj kroataj esperantistoj kaj pri bibliografiado de tradukoj el la kroata literaturo. 

20240404_162932 (Medium)

Ricevitaj materialoj de Melita Dörr el Svedio

Per klopodoj de Maya Gilmby, Dokumenta Esperanto-Centro ricevis du pakaĵojn kun Eperantaj materialoj de ŝia patrino, zagreba esperantistino Melita Dörr, eksedzino de Dragutin Smolić, kiu dum jardekoj aktivis en la sveda Esperanto-movado. La pakaĵoj, senditaj el Kumla, atingis Dokumentan Esperanto-Centron la 15-an de aprilo, kaj en ili troviĝis libroj, gazetoj, leteroj kaj fotoj, kiuj post prilaboro estos deponitaj en DEC.

Jarkunveno de Dokumenta Esperanto-Centro

     Regula jarkunveno de Dokumenta Esperanto-Centro okazis la 2-an de marto 2024. En la jarkunveno estas prezentitaj laborraporto kaj financa raporto por 2023. Protokolo de la jarkunveno trovigas ĉi-tie.

Zora Heide vizitis Dokumentan Esperanto-Centron

zora-heide

Sinjorino Zora Heide, veterana kroata esperantistino, kune kun siaj familianoj, la 28-an de aprilo 2024 vizitis Dokumentan Esperanto-Centron en Đurđevac por vidi kie kaj en kiaj kondiĉoj estas konservata ŝi Esperanta heredaĵo, kiun dum kelkaj pasintaj jaroj, kune kun siaj aŭtoraj rajtoj, ŝi donacis al la arkivo de kroataj esperantistoj. Al sinjorino Zora estis montrita ŝia dosiero D-0862, kaj konigitaj la preparoj por eldoni libron de ŝiaj kolektitaj verkoj, pri kiu oni laboras renkonte al ŝia 100-a naskiĝdatreveno, kiu okazos en novembro 2024. La tuta familio tre pozitive esprimiĝis pri tio kion ili vidis, kaj en la mallonga vizito ili konatiĝis ankaŭ kun vidindaĵoj de Đurđevac. Dum la vizito, al DEC estis transdonitaj ankoraŭ kelkaj skatoloj da materialoj de sinjorino Heide.

Jarkunveno de Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto

Sian regulan jarkunvenon, Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto el Zagrebo organizis la 28-an de oktobro 2023 en la sidejo de Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac. Krom la kutimaj laborraportoj pri la pasinta jaro, ĉi tiu okazo estis uzita ankaŭ por prezenti Erasmus+ projekton „Eŭropaj horizontoj por kreski”, kiel antaŭvidite per plano de disvastigado.

Branko Repac (1936.-2023.)

Skenirana slika

 En la aĝo de 87 jaroj, la 14-an de oktobro 2023 en Zagrebo forpasis Branko Repac, unu el multjaraj kroataj esperantistoj, plurobla donacinto de Dokumenta Esperanto-Centro kaj unu el ĝiaj plej grava subtenantoj kaj porparolantoj, kies nomo, kune kun la nomo de lia esperantista edzino Marija, estas ĉizira sur la memortabulo sur la domo de DEC. Li naskiĝis la 1-an de oktobro 1936 en Kosinj, en la regiono de Lika, vilaĝo kiu baldaŭ malaperos el la tersurfaco, ĉar ĝi estos subakvigita pro la konstruado de lago por la bezonoj de granda hidroelektrejo. Li finis ekonomian mezlernejon kaj laboris kiel oficisto. Li estis aŭtodidakta esperantisto ekde 1983. kaj membro de Esperanto-societo „Bude Borjan” en Zagrebo, en kiu plurfoje li okazigis prelegojn pri diversaj temoj. Kiel malbonvidanta persono li kunlaboris ankau kun blindula Espernto-societo en Zagrebo. Li ofte vizitadis diversajn Esperantajn aranĝojn, Universalajn Kongresojn, kongresojn de blindaj esperantistoj kaj naciajn Esperanto-kongresojn. Li estis ŝatanto de vojaĝoj, literaturo kaj legado. Dum la tempo kiam lia vidkapablo tion permesis al li, li legis paperajn librojn, sed kiam tio ne plu eblis, li aŭskultadis sonlibrojn, parkerigadis Esperantan poezion kaj ofte deklamis ĝin por konservi bonan lingvoscion de Esperanto. Tio ebligis al li resti tute lucida kunparolanto kaj bonega konanto de Esperanto ĝis la vivofino, kun kiu oni povis diskuti pri diversaj temoj.


 Li donacadis financojn por diversaj Esperantaj projektoj, inkluzive de la aĉetaon de la sidejo de Kroata Esperanto-Ligo en Vodnikova strato 9 en Zagrebo kaj de la konstruigo de Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac. Aparte li engaĝiĝis dum la aĉetado de arkivaj ŝrankoj por DEC, el kiuj du portas la nomojn de li kaj lia edzino Marija.


 Ankoraŭ dum la vivo, li plufroje doncis al DEC siajn Esperanto-materialojn kaj dokumentojn, aparte siajn abundajn korepondaĵojn kaj fotojn.

 La lastajn vivojarojn li pasigis tute blinda kaj izolita en sia loĝejo en Ukrajinska strato 9. Li estas enterigita en la tombejo Mirogoj en Zagrebo en la tombo n-ro 108, kampo 137A. 


 Eternan pacon al li kaj dankon por ĉio farita por Esperanto!

eoEO