Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

Ekspozicio de alfabetlibroj en Zagrebo

Antaŭ kelkaj tagoj en la Elementa lernejo Pavlek Miškina en Zagrebo estas starigita ekspozicio titolita „Mia unua alfabetlibro”, kiu prezentas ĉirkaŭ 140 lernolibrojn el 44 landoj por lernado de prokimume 70 lingvoj. La alfabetlibrojn por la ekspozicio pruntis Dokumetna Esperanto-Centro post iniciato de instruistino Nataša Dorosulić, kiu starigis la ekspozicion helpe de siaj lernantoj. La ekspozicio estas starigita okaze de la internacia Tago de la patrina lingvo kaj estos vizitebla ĝis la 21-a de februaro.

Zdravko Seleš distingita en Pollando

Antaŭ kelkaj tagoj Zdravko Seleš, prezidanto de Dokumenta Esperanto-Centro, ricevis el Pollando ankoraŭ unu distingon por sia literatura laboro, kiu al li estas atribuita por la originala Esperanta rakonto „Feliĉo de Esperanta fanatikulo”. La aŭtoro sendis sian rakonton al la 12-a literatura konkurso titolita „Esperanto ligas homojn. Kio estas feliĉo por mi?”, kiun okaze de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj (de la 9-a ĝis la 11-a de decembro 2022) kaj sub la aŭspicio de la urbestro de Bjalistoko kune organizis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki. La rakonto estas publikigita en la almanako „Bjalistokaj kajeroj” n-ro 12 inter 23 elektitaj rakontoj senditaj al la konkurso. 

 

Gratulon!

 

Kongreso de kroataj esperantistoj okazos en Đurđevac

La Estraro de Kroata Esperanto-Ligo dum sia kunsido, okazinta la 4-an de decembro 2022 decidis, ke la 11-a kongreo de kroataj esperantistoj okazu en Đurđevac dum 2023, akceptinte ĉiujn proponojn menciitajn en la kandidatiĝo de Dokumenta Esperanto-Centro por organizanto de la kongreso.


Dokumenta Esperanto-Centro siaflanke decidis, ke la kongreso okazos inter la 30-a de junio kaj 2-a de julio 2023.

ODLUKA-KONGRES

Renovigita memortabulo en Zagrebo

Je la iniciato de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el novembro 2021 kaj kunlabore kun la Urba instituto por protekto de kulturaj kaj naturaj monumentoj de Zagrebo, la zagreba Urba oficejo por spacordigo, konstruado de la urbo, arkitekturo, komunalaj laboroj kaj trafiko renovigis la memortabulon pri „Kroata Esperantisto”, la unua Esperanto-gazeto en Kroatio, kiu staras ĉe Placo de reĝo Tomislav 21 en Zagrebo. La tabulon el bronzo faris konata kroata skulptisto Vinko Fabris, kaj ĝi estis starigita de Zagreba Esperanto-Ligo en aprilo 1990.Jam de pluraj jaroj ĝi estis en malbona, rusta stato, kaj esperantistoj serĉis manieron renovigi ĝin. Ĉar ĝi troviĝas en la historia urboparto kiu estas protektita kiel tutaĵo, la iniciato de DEC estis akceptita kaj la tabulo renovigita. La restaŭradon financis Urbo Zagrebo, kaj la renovigan laboron faris Muldejo Ujević. La memortabulo estas remetita sur sian lokon okaze de Zamenhofa tago, la 15-an de decembro 2022.

 

Kroata esperantisto

 

Finita grava projekto de ciferecigo

Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), la nacia Esperanto-arkivo en Kroatio, meze de novembro 2022 finis tre gravan projekton de ciferecigo de la gazetoj „Konkordo” (1924-1928), „Balkana Konkordo” (1931) kaj „La Suda Stelo” (1932-1973) kun ĉirkaŭ 4200 paĝoj da enhavo. Per tio DEC komencis realigi ciferecigon de raraj eldonaĵoj el sia kolekto, cele al ilia konservdo kaj publika diskonigo, kion kiel prioritatan celon oni menciis jam en la statuto de DEC en 2010.


En januaro 2022, DEC proponis la projekton de ciferecigo al la konkurso de la kroata Ministerio pri kulturo kaj medioj. DEC argumentis ke temas pri la plej gravaj Esperanto-periodaĵoj aperintaj en la teritorio de Kroatio. Ĉar jam antaŭe la Aŭstria Nacia Biblioteko ciferecigis la unuan kroatan Esperanto-gazeton „Kroata Esperantisto”, daŭrigi ciferecigon de aliaj gazetoj estis natura sekvo por konservado de valoraj materialoj. En DEC troviĝas la plej kompletaj jarkolektoj de tiuj gazetoj, inkluzive de la cenzuritaj, konfiskitaj kaj tre raraj numeroj, mankantaj en aliaj kolektoj. La Ministerio aprobis la projekton enkadre de la protektado de la „tradicio de Esperanto” kiel nemateria kultura heredaĵo de Kroatio n-ro Z-7298, kiu estis proklamita en 2019.


La Ministerio aprobis por la projekto duonon de la bezonata sumo, kaj la alian duonon bonvoleme aprobis Esperantic Studies Foundation (ESF) el Usono. Respektiva kontrakto kun la Ministerio estis subskribita la 23-an de junio 2022. La jarkolektoj de la menciitaj gazetoj estis transdonitaj komence de aŭgusto 2022 al la firmao Point s.l.r. en Varaždin, kiu profesie okupiĝas pri ciferecigo. La projekton nome de DEC gvidis Josip Pleadin, kaj nome de Point s.l.r. Danko Tkalec. Pri la plenumita laboro sian pozitivan pritakson al la Ministerio sendis ankaŭ la Konservista fako el Bjelovar, la respondeca regiona institucio pri konservado kaj protektado de kulturaj valoraĵoj.


Per realigo de la projekto oni ebligis konsultadon de ciferecaj materialoj distance, sen neceso venadi al realaj arkivoj. Aliflanke, tiamaniere oni protektas la originalajn paperajn gazetojn, kiuj pro ofta uzado bezonis urĝan prizorgon kaj konservadon. Avantaĝo de la finita projekto estas ankaŭ, ke la ciferecigitaj gazetoj estas disponigitaj en la formatoj PDF (kio montras ilian realan aspekton) kaj OCR, (kio ebligas traserĉadon de la teksto). Tio multflanke faciligas la laboron de esploristoj.


Ekde mezo de novembro 2022 la ciferecigitaj kolektoj estas publike uzeblaj ĉe:
https://library.foi.hr/zbirka/dechr


Ni menciu ankaŭ, ke la gazeton „Kroata Esperantisto” detale pristudis la membro de DEC prof. d-ro Velimir Piškorec en sia kroatlingva studo „Naĝu, naĝu ŝipo mia ‒ prvi hrvatski esperantski časopis Kroata Esperantisto (1909-1911)”, aperinta en la libro „Jezik i medij ‒ jedan jezik: više svjetova”, 2006, paĝoj 563-574. La revuon „La Suda Stelo” analize pritraktis Josip Pleadin en sia Esperantlingva teksto „Kritika analizo de la revuo La Suda Stelo”, aperinta en la libro „Instrui Dokumenti Organizi: fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Claude Gacond”, 2011, paĝoj 317-328.


Menciindas ankaŭ, ke la gazeton „Konkordo” ne posedas eĉ la Nacia kaj universitata biblioteko en Zagrebo, kiel ĉefa konservejo de presitaj materialoj el la tuta lando.

 

 

Transprenitaj materialoj de Zora Heide

La 19-an de novembro 2022, Josip Pleadin transprenis lastan parton de la materialoj de la elstara 98-jara Esperanto-verkistino kaj tradukistino Zora Heide, vizitinte ŝin en la Hejmo por maljunuloj en Zagrebo. Temas pri sep skatoloj da materialoj, el kiuj la plej gravaj estas ŝiaj nepublikigitaj originalaĵoj, tradukoj de pluraj literaturaĵoj el la kroata, fotoj kaj notoj por kompletigo de ŝia bibliografio.

F-0412 Zora Heide

Prelego pri Erasmus+ projekto en Zagrebo

La 5-an de novembro 2022, Josip Pleadin prelegis pri la temo „Resume pri la Erasmus+ projekto Reta edukado nun” por membroj de Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) en Zagrebo, en ĝia ejo en Radnički dol 1.

 

La projekcion vi povas vidi ĉi tie!

Esplorado pri Esperanto en la gazetaro de Split

Enkadre de esploroj pri la 100-a datreveno de Esperanto en Split, jam du jarojn Dokumenta Esperanto-Centro realigas sisteman traserĉadon de periodaĵoj aperintaj en Split kaj Dalmatio. La rezultoj de tiu esplorado, kiun inter 2020 kaj 2022 realigis Josip Pleadin, estas resumitaj en du (kroatlingvaj) volumetoj: „Esperanto en la gazetoj Novo doba kaj Jadranski dnevnik, 1920-1939” kaj „Esperanto en la gazeto Slobodna Dalmacija, 1945-2009”. Temas pri ĉirkaŭ 220 paĝoj da teksto, en kiu komplete aŭ parte estas retajpitaj artikoloj el la menciitaj gazetoj, kiuj pritraktas la temon de Esperanto.

 

 

Prelego pri Esperanto en Kroatio dum la 6-a Internacia Simpozio en Pollando

Per sia prelego pri la temo „La tradicio de Esperanto en Kroatio kiel nemateria kultura havaĵo”, Josip Pleadin la 26-an de julio 2022 partoprenis la 6-an Internacian Simpozion pri la temo „135 jaroj de Esperanto: homoj, lingvo, kulturo kaj okazintaĵoj”, kiun organizis Eŭropa Centro de Kultura Edukado (Europejskie Centrum Eukacji Międzykulturowej) el Vroclaco en Pollando. La simpozion gastigis Karkonoŝa akademio de aplikitaj sciencoj (Karkonoska Akademia Nauk Stosowanych) el Jelenia Góra, kaj ĝi okazis hibride. La tekston de la prelego vi povas elŝuti ĉi tie, kaj la filmitan prelegon bonvolu spekti en la ĵus malfermita jutuba kanalo de DEC: https://www.youtube.com/watch?v=HepBDOqMG9k.

En Esperanto publikigita fantasta rakonto „Mor” de Đuro Sudeta

Inter la manuskriptoj, kiujn la elstara kroata esperantistino Zora Heide, kune kun la propraj aŭtoraj rajtoj donacis al Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac, troviĝis ankaŭ ŝia Esperanta traduko de la fantasta rakonto „Mor” de Đuro Sudeta. Dokumenta Esperanto-Centro permesis al Bjelovara esperantista societo publikigi la manuskripton anticipante la 120-an datreveno de la naskiĝo de Đuro Sudeta, la verkisto devenanta el la bjelovara regiono, kiun oni prifestos sekvontjare. La libro estis publike prezentita en la programo de la 10-a renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al si urbo” la 24-n de septembro 2022 en la Popola biblioteko Petar Preradović en Bjelovar. La solenaĵon, krom multaj esperantistoj kaj gastoj, partoprenis ankaŭ la 98-jara tradukistino Zora Heide kune kun siaj familianoj, inter kiuj estis ankaŭ la ilustristino de la kovrilo Tina Toplak Bažulić. La eldonon financis Departemento Bjelovar-Bilogora, kaj en la programo partoprenis prof. Zdravko Seleš kaj diplomita bibliotekistino Lucija Miškić Barunić, dum ĉapitrojn el la libro legis Gabriela Tomić, membrino de Bjelovara teatro en la kroata kaj Đurđa Vučetić, membrino de Bjelovara esperantista societo en Esperanto. La libro mendeblas ĉe la eldonisto: mailto:esperano.bjelovar@gmail.com

eoEO