Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

Pri ni 

Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, estas la nacia Esperanto-arkivo
de kroatiaj esperantistoj kaj unu el la plej grandaj Esperanto-kolektoj en la teritorio de sudorienta Eŭropo.
La arkivo ekformiĝis en la komenco de la 1980-aj jaroj kiel privata kolekto de Esperantaĵoj de
Josip Pleadin, kaj oficiliĝis per fondo de la civitana societo nomita Dokumenta Esperanto-Centro
(DEC) la 13-an de junio 2010.

 

Kiel prioritataj taskoj de DEC, en la artikolo 8 de ĝia Statuto troviĝas „asociiĝo de esperantistoj kaj
simpatiantoj de Esperanto en la projektoj de kolektado, arkivado, konservado, protektado, valorigo,
dokumentado, prilaboro kaj uzado de libroj, gazetoj, fotoj, dokumentoj kaj aliaj presitaj,
skribitaj, fotitaj, filmitaj, sonaj kaj elektronikaj materialoj en kaj pri la Internacia Lingvo Esperanto,
savado de tiaj materialoj el pereo kaj klopodado protekti ilin flanke de urbaj, regionaj aŭ
ŝtataj institucioj kiel nacian kulturan heredaĵon”.

 

Per la dokumento de la Administrejo pri protektado de kultura heredaĵo (Uprava za zaštitu
kulturne baštine) de la 11-a de februaro 2019, klasnumero: UP/I-612-08/18-06/0150,
registronumero: 532-04-01-03-02/2-19-2, la „tradicio de Esperanto” estis proklamita
nemateria kultura havaĵo kaj notita en la Registro de kulturaj havaĵoj − Listo de protektitaj
kulturaj havaĵoj sub la numero Z-7298. En la menciita dokumento, la Dokumenta Esperanto-Centro
el Đurđevac estas eksplicite menciita kiel unu el la portantoj de la koncerna kultura
havaĵo kaj ĝi fariĝis la plej grava konservanto de Esperantaj arkivaĵoj en Kroatio, sed
ankaŭ en la teritorio de la eksa Jugoslavio.

 

La arkiva kolekto de DEC staras je dispono de ĉiuj interesiĝantaj personoj kaj institucioj. Pri
la kondiĉoj por ĝia uzado bonvolu legi ĉi
tie.

 

Sjedište: Bana Jelačića 138A, HR-48350 Đurđevac, Hrvatska
Posjeti mogući od ponedjeljka do subote uz prethodnu najavu.
Elektronička adresa: dec.kroatio@gmail.com
Telefono: +385 48 733 297
Radni jezici: hrvatski i esperanto
OIB: 05256180196
Poslovni račun: HR0723400091111000952

Josip Pleadin

 

eoEO