Invitita de Vladimir Dujnić, esperantisto el Hrvatska Kostajnica (nun unu el la
vicprezidantoj de Kroata Esperanto-Ligo), tiun urbon apud la bosnia landlimo inter la 13-a kaj 15-a
de majo viziti la sekretario de DEC Josip Pleadin. La kaŭzo de lia vizito estis pliprofundigo de la
esploroj pri Antonija Jozičić, esperantistino el la komenco de la 20-a jarcento. Dum la restado en
Hrvatska Kostajnica Josip Pleadin interparolis kun la heredintino de Antonija Jozičić, sinjorino
Milkica Lukić, kiu prezentis al li dokumentojn, fotojn kaj materian heredaĵon de Antonija. Estis
vizitita ankaŭ la memorĉambro en la konstruaĵo de Popollernejo kie Antonija laboris kaj ŝia tombo
en la urba tombejo. Estis kolektitaj multaj fotoj kaj sonregistraĵon kaj kopiitaj ĉiuj pli gravaj dokumento pri Jozičić-familio. En multaj interparoloj estis skizita ankaŭ la temo pri konservado de la memoro pri ĉi tiu escepta persono, kiu inspiris Vladimiron Dujnić por imagi diversajn kulturajn
kaj turismajn projektojn.
