Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO
La 3-a kunveno de Erasmus+ projekto en Tuluzo
Inter la 10-a kaj 14-a de marto 2022, tri reprezentantoj de DEC (Roberto Maglica, Josip Pleadin kaj Zdravko Seleš) restadis en la tria kunveno de la Erasmus+ projekto Reta edukado nun,kiun gastigis Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio) enkadre de sia renkontiĝo SemEO (Semajno de Esperanto). Dum la 11-a de marto okazis enkonduka interaga prelego pri Ciferecaj kompetentoj de Christophe Chazarein, kaj en la posttagmezaj horoj oni grupe laboris sub la gvido de Szabolcs Szilva. El inter multegaj ideoj por la praktika laboro estis elektitaj temoj Konsiloj por efika fukciado de retaj kunvenoj, Liberaj programaroj, La mondo de ciferecaj bildoj kaj Retaj komunikaj platformoj. La temoj estis pritraktitaj grupe, prezentitaj per Zoom la 12-an de marto kaj publikigitaj en Jutubo. La retrokuplado pri la rezultoj de la kunveno okazis la 13-an de marto.



Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

eoEO