Kiel gasto de Esperanto-societo „Split”, la 3-an kaj 4-an de marto 2022 en Split restadis la sekretario de DEC Josip Pleadin. Tiuokaze en la Urba biblioteko Marko Marulić la 3-an de marto okazis prezento de la dulingva libro Magia ludo, aŭtorita de Darija Budiša kaj ilustrita de Luce Cetinić kaj de la dulingva poemaro Poezia triptiko, verkita de Luce Cetinić, Lidija Leskur kaj
Jadranka Tarle Bojović, kiujn DEC eldonis en 2021 por Esperanto-societo „Split”. Okazis ankaŭ prelego de Josip Pleadin titolita Cent jaroj de Esperanto en Split kaj Dalmatio. Post la programo,sinjorino Gorana Vesanović donacis al DEC grandan nombron da leteroj kaj fotoj de sia patro, la
konata splita esperantisto Ante Vesanović (1911-1994). Tagon poste, la 4-an de marto, Josip Pleadin renkontiĝis kun Ivo Osibov por kopii kaj priskribi kvindekon da fotoj pri la historio de Esperanto en Split, gardotajn en la arkivo de DEC kaj uzotajn por la planata monografio pri la 100-jara jubileo de esperantistoj en Split, kiun oni planas eldoni ĝis la fino de 2022.
