
Dokumenta Esperanto-Centro en decembro 2023 publikigis Esperantan eldonon de la konata infanlibro „La Timulo” („A Félőlény”) de frue forpasinta hungara porinfana verkisto Pál Békés (1956-2010). La libron tradukis rumania hungarino Lenke Szász, kaj ilustris juna nederlanda esperantistino Yentl-Rose Hemelrijk dum sia ĉi-jara volontula staĝo en DEC. La eldonisto plej varme dankas la vidvinon de la aŭtoro, s-inon Ágnes Merényi, kiu senpage cedis la aŭtorajn rajtojn por ĉi tiu eldono.