Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO
Prezentado de Esperanto en lernejoj

Bjelovara esperantista societo en 2021 komencis la projekton „Promocio de Esperanto inter gejunuloj”, kiun financis Departemento Bjelovar-Bilogora. Post la finitaj projektaj aktivecoj, promocio de Esperanto inter gejunuloj daŭre restis aparte grava aktiveco, do kelkaj programoj en la lernejoj de la Departemeno Bjelovar-Bilogora okazadis ankaŭ dum 2022 kaj 2023. En tiujn aktivecojn, kiel logistika subtenanto estis inkluzivita ankaŭ Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac.


Okaze de Tago de Eŭropo, la 9-a de majo, emerita instruistino Đurđa Vučetić estis gasto kaj kunlaboranto en kvar laborejoj okazintaj en lernejoj kaj bibliotekoj. La unu laborejo okazis la 10-an de majo 2022 en la regiona filio de bjelovara Popola biblioteko „Petar Preradović” en Nova Rača, sub la titolo „Kun libro kaj Esperanto tra la mondo”. Partoprenis lernantoj de la 4-a klaso, kaj la laborejon organizis bibliotekistino Mirjana Štelcer. Du laborejoj okazis la 12-an de majo 2022 en la Elementa lernejo „Nobelo Ivan Trnski” en Nova Rača por la lernantoj de la 2-a kaj 3-a klasoj sub la titolo „Esperanta alfabeto”, kaj organizis ilin bibliotekistino Ines Vidović. La kvara laborejo okazis la 17-an de majo 2022 en la Regiona lernejo Severin sub la titolo „Kun libro kaj Esperanto tra la mondo”. Partoprenis lernantoj de la 4-a klaso, kaj la laborejon organizis instruistino Vesna Vlajinić kunlabore kun la bibliotekistino Mirjana Štelcer.


Invitita de la instruistino Valerija Turk Presečki el la Turisma-gastoserva kaj nutra lernejo el Bjelovar, enkadre de Erasmus+ projekto kiun la lernejo realigas kun partneroj el Norda Makedonio, la sekretario de DEC Josip Pleadin, por la lernantoj de la lernejo, organizis la 17-an de aprilo 2023 prelegon pri „Tradicio de Esperanto kiel nemateria kultura havaĵo de Respubliko Kroatio”, kaj la 18-an de septembro 2023. laborejon pri Esperanto por trideko da bjelovaraj kaj makedonaj lernantoj kaj instruistoj enkadre de la sama projekto.


Dum la Monato de kroata libro en 2023, dediĉita al tradukistoj, okazis du gravaj ekspozicioj pri kroata literaturo en Esperanto. La unua, titolita „Libroj − ekspozicio de libroj de kroataj aŭtoroj tradukitaj al Esperanto” okazis en la regiona filio de la bjelovara Popola biblioteko „Petar Preradović” en Nova Rača inter la 17-a kaj 31-a de oktobro. La malfermon de la ekspozicio, kiun realigis bibiotekistino Mirjana Štelcer, ĉeestis pluraj esperantistoj el Bjelovar kaj Đurđevac. 


La dua ekspozicio, titolita „Kroata literaturo en Esperanto” okazis ekde la 15-a de oktobro ĝis la 15-a de novembro 2023 en la komuna lerneja biblioteko de kvar bjelovaraj mezlernejoj (Ekonomia kaj buroteknika lernejo, Medicina lernejo, Turisma-gastoserva kaj nutra lernejo kaj Komerca kaj vendista lernejo). La ekspozicion realigis bibliotekistinoj Zorka Renić kaj Alica Bačeković Pavelić.


Por ambaŭ ekspozicioj, la eksponaĵojn prizorgis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac.

FOTOGRAFIJE:

17. travnja 2023. predavanje „Tradicija esperanta kao nematerijalno kulturno dobro Republike Hrvatske”

18. rujna 2023. radionica o esperantu za oko tridesetak bjelovarskih i makedonskih učenika i nastavnika

17. do 31. listopada, područni odjel Narodne knjižnice  „Petar Preradović” iz Bjelovara u Novoj Rači; izložba „Libroj − izložba knjiga hrvatskih autora prevedenih na esperanto”

15. listopada do 15. studenoga 2023. godine u zajedničkoj školskoj knjižnici četiriju bjelovarskih srednjih škola (Ekonomska i birotehnička škola, Medicinska škola, Turističko-ugostiteljska i prehrambena škola te Komercijalna i trgovačka škola) druga izložba pod nazivom „Hrvatska književnost na esperantu”

eoEO