Post longtempaj klopodoj, Bjelovara Esperantista Societo en septembro 2023 publikigis presitan eldonon de „Pasporto tra la Zamenhofaj Esperanto-Objektoj en Kroatio”, kiun kompilis Josip Pleadin, uzante materialojn de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. La eldonon kunfinancis Urbo Bjelovar, kaj la libreto estas mendebla ĉe Bjelovara Esperantista Societo: esperanto.bjelovar@gmail.com
