Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO
Ekspozicio de la bulgara esperantistino Maja Gorova

Por la bezonoj de la 11-a renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, Dokumenta Esperanto-Centro, kiel partnero de Bjelovara Esperantista Societo, organizis teknikan helpon por venigi la ekspozicion „Tempospuroj” de la bulgara esperantistino kaj akademia pentristino Maja Gorova el Sofio al Kroatio kaj por ĝia unua prezento en la Urba muzeo de Bjelovar inter la 1-a kaj 23-a de septembro 2023. Interkonsente kun la pentristino, DEC havas la eblecon starigi la ekspozicion dum sekvaj monatoj ankaŭ en aliaj urboj de Kroatio. La pentristino Maja Gorova kaj ŝia edzo Bogomil Ĵivkov, cetere konata bulgara akademia skulptisto, en septembro dum kelkaj tagoj gastis en Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac, konatiĝis kun la arkiva kolekto de DEC kaj urbaj vidindaĵoj, kaj vizitis la ekspozicio „La lumoj de Moulin Rouge” de Henri de Toulouse-Lautrec kaj la Galerion de naiva pentroarto en Hlebine. La artistoj esprimis sian deziron lasi en Đurđevac spurojn de sia restado, kaj nuntempe estas pripensata la ideo pri starigo de Esperanta reliefo sur la fasado de DEC aŭ de aparta Esperanta monumento, por kiu skulptistajn laborojn senpage farus sinjoro Bogomil Ĵivkov.

eoEO