Ĉi-jare oni festas la 110-an datrevenon post publikigo de la Esperanta traduko de la verko „Ispovijest” (Konfeso) de Milka Pogačić, kiun tradukis kaj en 1913 publikigis instruistino Antonija Jozičić el Hrvatska Kostajnica. Per esploroj estas konfirmite, ke ĉi tiu eldono servis por traduki la verkon en la ĉinan lingvon (1931), kaj „Konfeso” estas konsiderata la unua verko el la kroata literaturo publikigita en la ĉina. Informoj pri tio troviĝas ankaŭ en la oficiala retejo de Urbo Hrvatska Kostajnica: hrvatska-kostajnica.hr/o-gradu/povijest/prvi-kontakti-hrvatske-i-kineske-knjizevnosti/
Ankoraŭ en majo 2022, invitita de Vladimir Dujnić, membro de la Estraro de Kroata Esperanto-Ligo, sekretario de Dokumenta Esperanto-Centro Josip Pleadin vizitis Hrvatska Kostajnica, trarigardis la heredaĵon de Antonija Jozičić kaj ŝia familio, kiu estas gardata kiel aparta kolekto en la iama Popola lernejo, kaj interparolis kun ŝia heredantino Milkica Lukić. Tiam naskiĝis la ideo pri starigo de memortabulo al ĉi tiu meritplena kultura kaj publika laborantino kaj unu el la plej meritaj Esperantaj aktivulinoj el la komenco de la 20-a jarcento en Kroatio.
La 13-an de septembro 2023, Dokumenta Esperanto-Centro sendis proponon pri starigo de tiu memortabulo al la urbestro de Hrvatska Kostajnica, sinjoro Daibor Bišćan. Ĉar la iama Popola lernejo en la Strato de Vladimir Nazor n-ro 8, sur kiu oni proponas starigi la memortabulon, ankoraŭ ne estas plene restaŭrita, sed estas parto de la kultura kaj historia tutaĵo de urbo Hrvatska Kostajnica, notita en la Registro de kulturaj havaĵoj sub la numero Z-5330, la saman tagon estis sendita ankaŭ demando pri la ebleco starigi la tabulon al la koncerna Konservista fako en Sisak, kiu la 21-an de septembro donis sian fakan opinion. Kopio de la faka opinio estas sendita la 3-an de oktobro per elektronika poŝto al la oficejo de la urbestro Bišćan, sed mirigas la fakto, ke ĝis ĉi tiu momento venis nenia respondo, kvankam en la letero de Dokumenta Esperanto-Centro estis menciite, ke, se Urbo Hrvatska Kotajnica ne havas planitajn financojn por tiu celo, DEC, kunlabore kun Kroata Esperanto-Ligo, pretas financi la kostojn por starigi la memortabulon.
Ĉar la nomo de Antonija Jozičić estas tre grava por Esperanto en Kroatio, membroj de Kroata Esperanto-Ligo, gviditaj de Faruk Islamović, la 14-an de oktobro organizis ekskurson al Hrvatska Kostajnica(esperanto.hr/wp/izlet-u-hrvatsku-kostajnicu-2/). Multeco de esperantistoj en la urbo kaj ilia interesiĝo pri la heredaĵo de Antonija Jozičić ne povis pasi nerimarkite, kaj ni esperas ke ilia alveno estos stimulo por fari pozitivan konkludon en Hrvatska Kostajnica pri la propono de DEC, des pli, ĉar la tradicio de Esperanto en Kroatio ekde 2019 estas protektita kiel nemateria kultura havaĵo n-ro Z-7298.