Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO
Subskribita kontrakto pri okazigo de la 12-a kongreso de kroataj esperantistoj en Prvić Luka

En la jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo, okazinta dum la 11- kongreso de kroataj esperantistoj en Đurđevac, al Dokumenta Esperanto-Centro estis komisiita organizado de kongresoj de kroataj esperantistoj dum estontaj kvin jaroj. Sekve, la 12-a kongreso okazos en Prvić Luka sur la insulo Prvić pud Šibenik inter la 21-a kaj 28-a de junio 2024. Ĉi tiu kongreo laŭ multaj aferoj diferencos de la antaŭaj, ĝi daŭros sep tagojn kaj ebligos al la kongresanoj ripozon kaj ĝuon. Kun la firmao Ripozejo Požega s.l.r., en kies hostelo okazos la kongreso, la 5-an de oktobro estis subkribita kontrakto pri loĝigaj kaj manĝo-servoj por la kongresanoj. Antaŭ la subskribo de la kontrakto, la sekretario de DEC vizitis la hostelon la 28-an kaj 29-an de aŭgusto por konatiĝi kun ĝiaj eblecoj. La 12-a kongreso estos la unua kiu okazos en la regiono de Dalmatio, kio devus altiri atenton ankaŭ de eksterlandaj esperantistoj, ĉar krom la labora parto, al la kongresanoj oni ebligos agrablan kaj nemultekostan somerumadon en la insulo sen aŭtomobila trafiko kaj ekkursojn al konataj turismaj celoj, kiaj estas la naciaj parkoj Kornati kaj Akvofaloj de Krka. Pli detalj informoj baldaŭ aperos en la retpaĝaro de DEC.

prvic-luka
eoEO