Dum majo 2024, Dokumenta Esperanto-centro eldonis tri novajn librojn: originalan romanon de Julian Modest, titolitan „Alina”, originalan rakontaron de ukraina aŭtorino Tatjana Auderskaja el Odeso sub la titolo „Nokta vojaĝo” kaj kroatlingvan monografion de Josip Pleadin „Učiteljica Antonija Jozičić (1869.-1945.).
La monografio pri Antonija Jozičić estas rezulto de kelkjara esplorlaboro pri la instruistino kaj esperantistino, pioniro de Esperanto en Hrvatska Kostajnica komence de la 20-a jarcento, kiun oni publike prezentos la 16-an de junio en la Hotelo „Central” en Hrvatska Kotajnica.
La aliaj du libroj estos oficiale prezentitaj dum junio en la 12-a kongreso de kroataj esprantistoj en Prvić Luka.