Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO
Urbo Hrvatska Kostajnica permesis starigon de memortabulo al Antonija Jozičić
0401_antonija_jozicic (Medium)
0401_Ssomen_pploca (Medium)

Kiel rezulton de pluraj aktivecoj de kroataj esperantistoj lige al memorigo pri la esperantistino Antonija Jozičić (1869-1945) el Hrvatska Kostajnica, kaj aparte kiel respondon rilate la propono de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac el septembro 2023, Urbo Hrvatska Kostajnica la 28-an de novembro 2023 akceptis Decidon pri donado de permeso por starigo de memortabulo al Antonija Jozičić (KLASO: 612-01/23-01/17, REGISTRONUMERO: 2176/02-01-23-2), kiun subskribis la urbestro Dalibor Bišćan. Per ĉi tiu Decido Urbo Hrvatska Kostajnica konsentas financi ankaŭ la produktokostojn de la memortabulo laŭ la sumo kiun petis DEC.


Pri ĉi tiu Decido la 5-an de decembro DEC informis la Konservistan fakon en Sisak, sendante al ĝi ankaŭ ŝanĝitan proponon pri lokigo kaj aspekto de la memortabulo, kiel tion postulis la menciita Konservista fako en sia faka opinio de la 21-a de septembro 2023.


Laŭ la interkonsento de kroataj esperantistoj, starigo de la memortabulo estas planata por la 16-a de junio 2024, samtempe kun la dua ekskurso de kroataj esperantistoj al Hrvatska Kostajnica kaj kun prezento de monografio „Učiteljica Antonija Jozičić, 1869.-1945”, por kiu estis faritaj multaj esploroj en la Kroata ŝtata arkivo kaj Ŝtata arkivo en Zagrebo, Ŝtata arkivo en Slavonski Brod, Historia arkivo en Novi Sad, Historia arkivo de la Diocezo de Požega kaj Ŝtata arkivo en Sisak.

eoEO