Post la prezento de la Esperanta eldono de „Pratempaj rakontoj” de Ivana Brlić-Mažuranić en la Fabeldomo de Ivana en Ogulin (la 18-an de aprilo) kaj en Rijeka en la Infana domo (la 28-an de septembro, enkadre de la programo Tagoj de Esperanto en nia hejmloko), la libro estis prezentita ankaŭ en la Urba biblioteko de Đurđevac, la 7-an de decembro. En la programo partoprenis la tradukintoj Zdravko Seleš kaj Josip Pleadin, kaj la ilustraĵoj, kiujn pretigis lernantoj de Elementa lernejo Đurđevac sub mentorado de Sanja Flajs Vidaković kaj Zoran Vidaković, estis prezentitaj kiel aparta ekspozicieto.