Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

Novaĵoj

Zora Heide transdonis siajn aŭtorajn rajtojn al DEC

Hrvatska esperantistica Zora Heide (rođ. Vinceljak), poznata kao izvorna esperantska spisateljica i prevoditeljica, Dokumentacijskom esperantskom centru iz Đurđevca ustupila je sva autorska prava za svoje izvorne ili prevedene tekstove na svim jezicima na kojima je stvarala. Ugovor o prijenosu autorskih prava za radove na hrvatskom, švedskom, danskom, islandskom i esperantu, koji uključuje književne, stručne, znanstvene, novinarske i druge radove, potpisan je 22. veljače 2022. godine. 

 
Treba naglasiti da je gopođa Zora Heide u više navrata DEC-u poklonila dijelove svoje izuzetno bogate privatne esperantske zbirke te da se za preuzimanje priprema i ostatak materijala, koji sadrži brojne originale i prijevode na esperanto, obuhvaćene ugovorom o prijenosu autorskih prava. 

Prema ugovoru DEC je dužan voditi sustavnu brigu o prikupljanju, očuvanju, promociji, objavljivanju i distribuiranju autoričinih djela. Na tom tragu, do jeseni 2022. će u izdanju Društva eserantista Bjelovara biti objavljen njen prijevod fantastične pripovijetke Mor Đure Sudete, za što je sredstva osigurala Bjelovarsko-bilogorska županija.
Zora Heide

 

Kunlaboro kun la Fabeldomo de Ivana

Meze de 2021 la sekretario de DEC Josip Pleadin vizitis la Fabeldomon de Ivana en Ogulin, en kiu estas konservata la heredaĵo de la kroata porinfana verkistino Ivana Brlić-Mažuranić (1874- 1938). Dum la vizito estis konstatite ke la Fabeldomo de Ivana ne posedas la verkon Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ, kiu pere de Esperanto estis tradukita al pluraj aziaj lingvoj. Sekve de tio al la direktorino de la Fabeldomo de Ivana, s-ino Tihana Turković, estis proponite, ke DEC helpu en ilia kolektado. Jam en oktobro 2021 al la Fabeldomo de Ivana, el la kolekto de duoblaĵoj de DEC estis sendita la eldono de Mirinda aventuroj de metilernanto Hlapiĉ en la vjetnama lingvo, eldonita en 2008 kaj tradukita de Phang Hong Vuong kaj Luong Ngoc Bao. En decembro 2021, helpe de esperantisto Ho Song kaj tradukinto Jang Jeong-Ryeol estis havigita la korea eldono el 2013, kaj helpe de esperantistino Mina Dan el Kolkato la bengala eldono el 2006, tradukita de Probal Dashgupta. Perita de Japana Esperanto-Instituto, en februaro 2022, de la tradukinto Sekoguchi Ken estis ricevita la japana eldono el 2004, kaj en marto 2022, helpe de s-ino Bisera Fabris el la Ambasado de Respubliko Kroatio en Pekino la ĉina eldono el 2012, tradukita de Shi Cheng Tai. Por kompletigi la kolekton de la aziaj eldonoj de Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ mankas ankoraŭ la persa eldono el 2005, tradukita de Achtar Etemadi el Teherano. 

 Samtempe kun la kolektado de libroj, en DEC startis ankaŭ la projekto pri tradukado de Antikvaj rakontoj de Ivana Brlić-Mažuranić al Esperanto, per kio realiĝas la ideo de la forpasinta zagreba esperantisto Radenko Milošević. Publikigo de Antikvaj rakontoj en Esperanto estas atendata meze de 2023.
Ivanina kuća bajke

Reprezentantoj de DEC en Bjalistoko

EU flag-Erasmus+_vect_POS (1)-1

Inter la 8-a kaj 13-a de decembro 2021, tri reprezentantoj de Dokumenta Esperanto-Centro restadis en la dua partnera kunveno de la Erasmus+ projekto „Reta edukado nun” en Bjalistoko en Pollando. La gastiganto de la kunveno estis Bjalistoka Esperanto-societo, kaj dum la kunveno, krom la antaŭviditaj diskutoj pri la projektaj temoj rilataj al la aŭtoraj rajtoj, okazis pluraj konsultiĝoj pri la projekto mem kaj pri la restaj tri kunvenoj, okazontaj en Tuluzo, Bolonjo kaj Edinburgo. 

 

La partoprenantoj vizitis ankaŭ la programojn de la 22-aj Zamehofaj tagoj, dum kiuj estis festita la 30-a fondodatreveno de Esperanto-societo en Bjalistoko, kaj estis organizitaj vizitoj al famaj lokoj el la historio de Esperanto en la urbo mem kaj al la urbeto Supraśl. Kun partopreno de la urbestro kaj aliaj altaj funkciuloj de la urbo, estis florkronita la monumento de L. L. Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto.



20211211_135039-
reta edukado nun

DEC denove premiita

Julian Modest - La aventuroj de Jombor kaj Miki

Antaŭ nelonge estis publikigitaj la rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj konkursoj, kiujn ekde 1950 organizas Universala Esperanto-Asocio. Pli detale pri la konkurso bonvolu legi ĉe: liberafolio.org/2021/09/20/rezultoj-de-la-belartaj-konkursoj-de-uea-2021/

 

Inter la premiitoj troviĝas ankaŭ Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, kies libro “La aventuroj de Jombor kaj Miki” , publikigita pasintjare, estis proklamita Infanlibro de la Jaro. La libron originale en Esperanto verkis Julian Modest (Georgi Mihalkov) el Sofio (Bulgario) kaj ilustris la juna kroata ilustristino Ivana Pleskina.

 

La informo estas tre ĝojiga ĉar la sama premio jam la trian fojon estas atribuita al Đurđevac! En la jaro 2014 la saman premion ricevis la libro "Padma, la eta dancistino" de la fama esploristo Tibor Sekelj, eldonita de la firmao "Grafokom", kaj en 2018 "Tikiriki Tok el strobilo" de la israela aŭtorino Luiza Carol, kiun same publikigis Dokumetna Esperanto-Centro.

 

ERASMUS+ PROJEKTO “RETA EDUKADO NUN”

EU flag-Erasmus+_vect_POS (1)-1
reta edukado nun

Erasmus+ projekto "Reta edukado nun" (Online Education Now) komenciĝis la 1-an de decembro 2020, kaj daŭros ĝis la 31-a de majo 2022. La projekton gvidas Bjalistoka Esperanto-Societo (Pollando), kaj partneras Bunta Esperanto-Asocio el Bolonjo (Italio), Esperanto-Kultur-Centro el Tuluzo (Francio), Kosmo-strategio el Edinburgo (Britio) kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac (Kroatio), en kies organizado en Đurđevac, inter la 12-a kaj 16-a de aŭgusto, okazis la unua ĉeesta projekta kunveno. 


La kunveno okazis en la Ĉasista domo "Peski" kaj partoprenis ĝin dudeko da personoj el Britio, Pollando, Francio, Germanio, Hispanio, Nederando, Hungario, Italio kaj Kroatio, inter kiuj ankaŭ membroj de Bjelovara esperantista societo kiel gastoj. La partoprenantoj diskutis pri diversaj aspektoj de ciferecigo de bibliotekoj kaj arkivoj kaj pri la nuntempaj teknologiaj solvoj, kun aparta pritrakto de Esperantaj arkivoj en la mondo. La sidejon de la gastiganto, Dokumenta Esperanto-Centro, la nacia Esperanto-arkivo en Kroatio, la partoprenantoj vizitis dimanĉe, la 15-an de aŭgusto, kiam ili konatiĝis kun la statuso de la "tradicio de Esperanto en Kroatio" kiel nemateria kultura havaĵo kaj kun la labormaniero de ĉi tiu institucio. 


En la labora parto de la kunveno okazis prelegoj de Sara Spanò pri funkciado de Erasmus+ projektoj, de Ana Manero pri la hispana Biblioteko Juan Régulo Pérez, de Francesco Maurelli pri la projekto mem, de Josip Pleadin pri grafikaj teknologioj, eldonado kaj arkivado, de Pascal Dubourg Glatigny pri la stato kaj defioj de Esperantaj arkivoj en la mondo, dum per zoom-kontakto la partoprenantoj sekvis la prelegon de Przemysław Wierzbowski el Pollando pri pretigo de ciferecaj eldonoj. 


Ekster la labora parto, la partoprenantoj vizitis la bienon Barnagor de Božica Jelušić, koncerton de la muzikgrupo Psihomodo Pop sur la urba ĉefplaco, Malnovan urbon, la Muzeon de Urbo Đurđevac kaj la nove malfermitan Vizitcentron de Sablejo de Đurđevac. 


En la fina kunsido, okazinta dum la posttagmezaj horoj la 15-an de aŭgusto, estis akceptitaj konkludoj pri la kunveno kaj anoncite, ke la sekva ĉeesta kunveno de la reprezentantoj de la partneraj organizaĵoj okazos meze de decembro ĉi-jare en Bjalistoko en Pollando. Marte 2022 la partoprenantojn gastigos Tuluzo en Francio, kaj maje 2022 Bolonjo en Italio, dum por la planita kunveno en Edinburgo en Skotlando ankoraŭ ne estas difinita dato. 


La partoprenantoj de la kunveno organizite forvojaĝis el Đurđevac lunde, la 16-an de aŭgusto. 


La organizantoj kaj partoprenintoj de la kunveno dankas al la teamo de la Ĉasista domo "Peski" kaj al la kompanio Hrvatske šume (Kroataj arbaroj) pro la escepte korekta kaj kvalita servado.

ERASMUS+ PROJEKT ”MREŽNO OBRAZOVANJE SADA” – SUSRET

EU flag-Erasmus+_vect_POS (1)-1

Inter la 12-a kaj 16-a de aŭgusto 2021, Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac gastigos reprezentantojn de la partneraj organizaĵoj el Britio, Francio, Italio kaj Pollando, kiuj kune kun la DEC-anoj partoprenas en la Erasmus+ projekto “Reta edukado nun” (Online Education Now). 

 
 La kunordiganto de la projekto estas Bjalistoka Esperanto-Societo el Pollando kaj la partneraj organizaĵoj estas Bunta Esperanto Asocio el Bolonjo (Italio), Kosmo strategio el Edinburgo (Britio), Centre Culturel Espéranto el Tuluzo (Francio) kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. Kvankam la projekto komenciĝis ankoraŭ en decembro 2020 kaj daŭros ĝis la fino de majo 2022, pro la epidemiologiaj kaŭzoj ĝis nun okazadis nur retaj kunvenoj, kaj la partneroj por la unua fojo renkontiĝos en Đurđevac. 

 En la programo estos prelegoj pri Esperantaj arkivoj, arkivigado kaj cifirecigo de arkivaĵoj, kaj krome pri pretigo de retaj libroj kaj broŝuroj, diskuto pri la projekta temo kaj pri preparado de la sekva kunveno en Bjalistoko decembre 2021.
reta edukado nun

 

eoEO