Meze de 2021 la sekretario de DEC Josip Pleadin vizitis la Fabeldomon de Ivana en Ogulin,
en kiu estas konservata la heredaĵo de la kroata porinfana verkistino Ivana Brlić-Mažuranić (1874-
1938). Dum la vizito estis konstatite ke la Fabeldomo de Ivana ne posedas la verkon Mirindaj
aventuroj de metilernanto Hlapiĉ, kiu pere de Esperanto estis tradukita al pluraj aziaj lingvoj. Sekve
de tio al la direktorino de la Fabeldomo de Ivana, s-ino Tihana Turković, estis proponite, ke DEC
helpu en ilia kolektado. Jam en oktobro 2021 al la Fabeldomo de Ivana, el la kolekto de duoblaĵoj
de DEC estis sendita la eldono de Mirinda aventuroj de metilernanto Hlapiĉ en la vjetnama lingvo,
eldonita en 2008 kaj tradukita de Phang Hong Vuong kaj Luong Ngoc Bao. En decembro 2021,
helpe de esperantisto Ho Song kaj tradukinto Jang Jeong-Ryeol estis havigita la korea eldono el
2013, kaj helpe de esperantistino Mina Dan el Kolkato la bengala eldono el 2006, tradukita de
Probal Dashgupta. Perita de Japana Esperanto-Instituto, en februaro 2022, de la tradukinto
Sekoguchi Ken estis ricevita la japana eldono el 2004, kaj en marto 2022, helpe de s-ino Bisera
Fabris el la Ambasado de Respubliko Kroatio en Pekino la ĉina eldono el 2012, tradukita de Shi
Cheng Tai. Por kompletigi la kolekton de la aziaj eldonoj de Mirindaj aventuroj de metilernanto
Hlapiĉ mankas ankoraŭ la persa eldono el 2005, tradukita de Achtar Etemadi el Teherano.
Samtempe kun la kolektado de libroj, en DEC startis ankaŭ la projekto pri tradukado de
Antikvaj rakontoj de Ivana Brlić-Mažuranić al Esperanto, per kio realiĝas la ideo de la forpasinta zagreba esperantisto Radenko Milošević. Publikigo de Antikvaj rakontoj en Esperanto estas atendata meze de 2023.
