Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

Novaĵoj

La kvina kunveno de Erasmus+ projekto en Glasgovo

Tri reprezentantoj de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac (Marija Jerković, Roberto Maglica kaj Josip Pleadin) restadis en la lasta kunveno de partneraj organizaĵoj de la Erasmus+ projekto „Reta edukado nun” komence de oktobro 2022 en Skotlando. Dum la kunveno estis pritraktitaj konkludoj pri la projekto, kiu komenciĝis fine de 2020 kaj okazadis en tre malfavoraj kondiĉoj de la koronvirusa pandemio. Post la kunvenoj en Đurđevac meze de 2021, Bjalistoko (Pollando) en decembro 2021, Tuluzo (Francio) en marto 2022 kaj Piani di Luzza (Italio) en aprilo 2022, okazis la fina kunveno en Glasgovo (Skotlando) inter la 30-a de septembro kaj 4-a de oktobro 2022, kiu samtempe estis la lasta en Britio post ĝia eliro el Eŭropa Unio. La projekton „Reta edukado nun” aprobis la pola Agentejo por movebleco kaj programoj de Eŭropa Unio. La kunordiganto de la projekto estis Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj partneris Esperanto-kultur-centro el Tuluzo, Bunta Esperanto-Asocio el Bolonjo, Kosmo-strategio el Edinburgo kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. Dum kvin partneraj kunvenoj estis pritraktitaj temoj pri arkivado, ciferecigo de presitaj materialoj, aŭtoraj rajtoj, hibridaj prelegoj, subtekstigo de filmoj, komuna eŭropa referenckadro por lingvoj kaj diversaj teknikaj postuloj por realigo de reta kaj distanca edukado.

 

Niaj vizitantoj

Dum septembro 2022 Dokumentan Esperanto-Centron vizitis Nijolė Petraitytė, bibliotekistino el Šiauliai en Litovio (la 6-an kaj 7-an de septembro), elstara Esperanta verkisto Georgi Mihalkov (alinome Julian Modest) el Sofio en Bulgario (de la 22-a ĝis la 25-a de septembro) kaj konata hungara esperantisto Balázs Wacha (alinome Blazio Vaha) el Budapeŝto (de la 22-a ĝis la 25-a de septembro).

Dankon al la donacintoj!

Dum la somero 2022, Dokumenta Esperanto-Centro ricevis kelkajn donacojn, pro kiuj ni tutkore dankas al la donacintoj. Nian laboron subtenis: Jagoda Latinović-Čaldarević el Zagrebo (100,00 HRK), Roberto Maglica el Buje (100,00 HRK), Manuel Parra el Madrido (500,00 EUR), Nijole Petraytitė el Šiauliai (20,00 EUR) kaj Dubravko Toplak el Zagrebo (1.000,00 HRK), dum subvenciojn por projektoj al ni atribuis Esperantic Studies Foundation el Usono (696,00 EUR) kaj Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio el Zagrebo (5.000,00 HRK).

En Esperanto publikigita fantasta rakonto „Mor” de Đuro Sudeta

Inter la manuskriptoj, kiujn la elstara kroata esperantistino Zora Heide, kune kun la propraj aŭtoraj rajtoj donacis al Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac, troviĝis ankaŭ ŝia Esperanta traduko de la fantasta rakonto „Mor” de Đuro Sudeta. Dokumenta Esperanto-Centro permesis al Bjelovara esperantista societo publikigi la manuskripton anticipante la 120-an datreveno de la naskiĝo de Đuro Sudeta, la verkisto devenanta el la bjelovara regiono, kiun oni prifestos sekvontjare. La libro estis publike prezentita en la programo de la 10-a renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al si urbo” la 24-n de septembro 2022 en la Popola biblioteko Petar Preradović en Bjelovar. La solenaĵon, krom multaj esperantistoj kaj gastoj, partoprenis ankaŭ la 98-jara tradukistino Zora Heide kune kun siaj familianoj, inter kiuj estis ankaŭ la ilustristino de la kovrilo Tina Toplak Bažulić. La eldonon financis Departemento Bjelovar-Bilogora, kaj en la programo partoprenis prof. Zdravko Seleš kaj diplomita bibliotekistino Lucija Miškić Barunić, dum ĉapitrojn el la libro legis Gabriela Tomić, membrino de Bjelovara teatro en la kroata kaj Đurđa Vučetić, membrino de Bjelovara esperantista societo en Esperanto. La libro mendeblas ĉe la eldonisto: mailto:esperano.bjelovar@gmail.com

Prelego pri Esperanto en Kroatio dum la 6-a Internacia Simpozio en Pollando

Per sia prelego pri la temo „La tradicio de Esperanto en Kroatio kiel nemateria kultura havaĵo”, Josip Pleadin la 26-an de julio 2022 partoprenis la 6-an Internacian Simpozion pri la temo „135 jaroj de Esperanto: homoj, lingvo, kulturo kaj okazintaĵoj”, kiun organizis Eŭropa Centro de Kultura Edukado (Europejskie Centrum Eukacji Międzykulturowej) el Vroclaco en Pollando. La simpozion gastigis Karkonoŝa akademio de aplikitaj sciencoj (Karkonoska Akademia Nauk Stosowanych) el Jelenia Góra, kaj ĝi okazis hibride. La tekston de la prelego vi povas elŝuti ĉi ĉi-tie, kaj la filmitan prelegon bonvolu spekti en la ĵus malfermita jutuba kanalo de DEC: https://www.youtube.com/watch?v=HepBDOqMG9k.

Esplorado pri Esperanto en la gazetaro de Split

Enkadre de esploroj pri la 100-a datreveno de Esperanto en Split, jam du jarojn Dokumenta Esperanto-Centro realigas sisteman traserĉadon de periodaĵoj aperintaj en Split kaj Dalmatio. La rezultoj de tiu esplorado, kiun inter 2020 kaj 2022 realigis Josip Pleadin, estas resumitaj en du (kroatlingvaj) volumetoj: „Esperanto en la gazetoj Novo doba kaj Jadranski dnevnik, 1920-1939” kaj „Esperanto en la gazeto Slobodna Dalmacija, 1945-2009”. Temas pri ĉirkaŭ 220 paĝoj da teksto, en kiu komplete aŭ parte estas retajpitaj artikoloj el la menciitaj gazetoj, kiuj pritraktas la temon de Esperanto.

 

 

La Ministerio pri kulturo kaj medioj akceptis la projekton de ciferecigo de gazetoj

Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio akceptis la projekton „Ciferecigo de la gazetoj Konkordo kaj La Suda Stelo”, kiun por la konkurso lanĉita jarkomence kandidatigis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. Por kovri la antaŭviditan koston de 10.250 kunaoj, la Ministerio aprobis la sumon de 5.000 kunaoj, dum la ceteron aprobis Esperantic Studies Foundation (ESF) el Usono. La ciferecigon de entute ĉirkaŭ 4200 paĝoj de la gazetoj „Konkordo” (1924-1928) kaj „La Suda Stelo” (1932-1973) faros specialigita firmao „Point” s.l.r. el Varaždin, kun kiu DEC en julio subskribis respektivan kontrakton. La limdato por fini la projekton estas la 15-a de decembro (Zamenhofa tago) 2022. Ĉiuj ciferecigitaj materialoj estos libere uzeblaj de esperantista kaj neesperantista publikoj en PDF- kaj OCR-formatoj.


Vladimir Dujnić viziti DEC-on

En neoficiala vizito al Dokumenta Esperanto-Centro la 13-an kaj 14-an de julio 2022 estis Vladimir Dujnić el Hrvatska Kostajnica, unu el la vicprezidantoj de Kroata Esperanto-Ligo el Zagrebo. En la dumvizitaj interparoloj Vladimir Dujnić informiĝis pri la labormaniero de Dokumenta Esperanto-Centro kaj pri diversaj realigataj projektoj. Oni interparolis ankaŭ pri partopreno de Dokumenta Esperanto-Centro en la esploroj pri Antonija Jozičić, instruistino kiu estis pioniro de Esperanto en Hrvatska Kostajnica kaj pri porokazaj programoj dediĉotaj al ŝia laboro kaj organizotaj dum la kuranta jaro.


Esperanto en gimnazia gazeto

La prezidanto de Dokumenta Esperanto-Centro estas samtempe gimnazia profesoro kaj la ĉefa redaktoro de la gimnazia gazeto „Zamisli!” (Imagu!). Temas pri gazeto por literaturo kaj kulturo de nunaj kaj eksaj lernantoj kaj instruistoj de la Gimnazio d-ro Ivan Kranjčev en Đurđevac, kiu aperas unufoje dum ĉiu lerneja jaro. En la numero 2, aperinta en 2022, eĉ ses paĝoj estas dediĉitaj al Esperanto. Sub la titolo „Tradukoj el la internacia lingvo Esperanto” aperis mallonga enkonduko kaj tri rakontoj de la bulgara Esperanto-verkisto Julian Modest. La rakontojn el Esperanto tradukis Zdravko Seleš. „Du biletoj por teatro” kaj „Rapida negoco” estas publikigitaj en la norma kroata lingvo, dum la rakonto „Rapida negoco” aperis ankaŭ kiel unu el malmultaj tradukoj el Esperanto en la kajkavan dialekton de Đurđevac. Menciindas, ke inter la redakcianoj troviĝas ankoraŭ unu esperantistino kaj membro de DEC − Mihaela Cik, literatur-historiisto kaj komparisto. La dua numero de la gazeto elŝuteblas ĉe: http://gimnazija-ikranjceva-djurdjevac.skole.hr/upload/gimnazija-ikranjceva-djurdjevac/images/static3/1196/File/zamisli_2022.pdf

 

 

Vizito de Maya Gilmby

Maya kaj Dijana Gilmby, filino kaj nepino de la kroata esperantisto Dragutin Smolić, kiu estis aktiva esperantisto en Esperanto-Centro en Paderborn (Germanio), la 4-an de junio 2022 vizitis DEC-on. Post la morto de sia patro Dragutin, Maya plenumis grandegan laboron por savi lian Esperantan heredaĵon, kiun ŝi sisteme sendadis en pakaĵoj al la adreso de DEC. Nur dum februaro kaj marto ŝi sendis 20 pakaĵojn, kiuj enhavis plejparte fotojn, negativojn, diapozitivojn, celuloidajn filmojn kaj VHS-kasedojn kaj sonregistraĵojn, kiuj etas tre gravaj por la Esperanto-movado, ĉar il dokumentas la agadon de esperantistoj en diversaj landoj dum pli ol duonjarcento. La tuta materialo venis al DEC pro la lasta deziro de Dragutin Smolić, kaj Maya Gilmby volis vidi la lokon kie la heredaĵo de ŝia patro estos gardata. Post la vizito ŝi esprimis grandan kontenton, kvankam grandega laboro por ordigi kaj katalogi la ricevitan materialon nur sekvos.
Maya
eoEO