Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio akceptis la projekton „Ciferecigo de la gazetoj Konkordo kaj La Suda Stelo”, kiun por la konkurso lanĉita jarkomence kandidatigis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. Por kovri la antaŭviditan koston de 10.250 kunaoj, la Ministerio aprobis la sumon de 5.000 kunaoj, dum la ceteron aprobis Esperantic Studies Foundation (ESF) el Usono. La ciferecigon de entute ĉirkaŭ 4200 paĝoj de la gazetoj „Konkordo” (1924-1928) kaj „La Suda Stelo” (1932-1973) faros specialigita firmao „Point” s.l.r. el Varaždin, kun kiu DEC en julio subskribis respektivan kontrakton. La limdato por fini la projekton estas la 15-a de decembro (Zamenhofa tago) 2022. Ĉiuj ciferecigitaj materialoj estos libere uzeblaj de esperantista kaj neesperantista publikoj en PDF- kaj OCR-formatoj.