Ekde la komenco de aprilo, en Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en Đurđevac laboras la 22-jara Yentl-Rose Hemelrijk, nederlanda volontulino konstante loĝanta en Tuluzo (Francio). Esperanton ŝi komencis lerni en 2022 en la Esperanto-Kultur-Centro (EKC) en Tuluzo kaj aliĝis por volontulado enkadre de la franca volontula servo „Service Civique”. Post sesmonata staĝo en Francio, ŝi akceptis kvinmonatan volontuladon en Kroatio. En sia nova laborloko ŝi ĉefe laboroas pri katalogado de libroj kaj arkivaj materialoj kaj skanado de fotoj. Ŝi estos ankaŭ membro de la organiza teamo de la 11-a kongreso de kroataj esperantistoj, kiu en Đurđevac okazos inter la 30-a de junio kaj 2-a de julio, organizata de DEC. Sian liberan tempon ŝi uzas por konatiĝo kun Kroatio kaj lernado de la kroata lingvo. Ŝi parolas la nederlandan, francan, hispanan, anglan kaj Esperanton. Aparte ŝi interesiĝas pri desegnado kaj plastikaj artoj, vizitas ekspoziciojn kaj prepariĝas por ilustrado de novaj Esperantaj libroj eldonotaj de DEC. En Đurđevac ŝi restados ĝis la fino de aŭgusto 2023, kaj por la jaro 2024 DEC kandidatiĝis por akcepti du novajn volontulojn el Tuluzo kaj Strasburgo. Ĉiu volontulo dum sia staĝo plenumos ĉirkaŭ 500 laborhorojn, per kio grave pligrandiĝas efikeco de la agado de DEC.
