Je naskiĝdatreveno de la plej elstara kroata verkistino Ivana Brlić-Mažuranić, la 18-an de aprilo 2023 en la „Fabeldomo de Ivana” (Ivanina kuća bajke) en Ogulin estis prezentita la plej nova traduko de ŝiaj „Pratempaj rakontoj”. Temas pri Esperantlingva traduko, eldonita de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, kaj pri la libro kiun preskaŭ komplete realigis kreantoj el Đurđevac. Fakte, post kiam ankoraŭ en 1989 por la Esperanta literatura kaj kultura gazeto „Koko”, kiun eldonadis la tiama Esperanto-klubo „Koko” el Đurđevac, Zdravko Seleš tradukis la rakonton „La arbaro de Stribor”, por ĉi tiu eldono li tradukis du pliajn fabelojn, dum kvar aliajn tradukis la gvidanto de la traduk- kaj eldonprojekto Josip Pleadin, kiu dum siaj esploradoj de la Esperanta historio trovis ankaŭ la malnovan tradukon de la rakonto „Jagor” de la geedzoj Ante kaj Milica Gropuzzo.
La libro enhavas ankaŭ postparolon de Božica Jelušić, same prenitan el la gazeto „Koko”, por kiu tiutempe ilustraĵojn faris Zdravko Šabarić, kaj ĉi tiun eldonon ilustris lernantoj de Elementa lernejo Đurđevac, sub gvidado de Sanja Flajs Vidaković kaj Zoran Vidaković, dum la ilustraĵojn fotis Danijel Domišljanović.
En Ogulin al la promocio de ĉi tiu valora eldonaĵo venis plena buso da esperantistoj kaj iliaj kunlaborantoj el Đurđevac, Bjelovar, Nova Rača kaj Zagrebo, kaj krome reprezentantoj de Esperanto-societo Rijeka, kiu, kune kun Urbo Ogulin, kunfinancis la libron. Post la enkondukaj salutoj de la direktorino de „Fabeldomo de Ivana” s-ino Tihana Turković kaj de la urbestro de Ogulin Dalibor Domitrović, la libroprezentan programon gvidis Josip Pleadin, kiu al la ĉeestintoj konigis la historion pri la ekesto de ĉi tiu projekto kaj ĝiaj kunlaborantoj, Božica Jelušić, kiu parolis pri Ivana Brlić-Mažuranić el nova perspektivo, lasante la renkontiĝon kun la teksto en la libro por speciala travivaĵo kaj Zdravko Seleš, kiu tralegis sian poemon „Našoj baki Ivani” (Al nia avino Ivana), publikigitan en 1991 en la dulingva poemaro „Noćnik/Noktulo” kaj la Esperantan kaj kroatan versiojn de ĉpitro el „La arbaro de Stribor”. „La arbaro de Stribor” estis ankaŭ la fina momento de la programo, kiun sur la scenejon alportis grupo de junaj aktoroj de Bjelovara teatro, kiu antaŭ nelonge premiere surscenigis ĝin en Bjelovar.
Dum la libroprezento estis menciita ankaŭ la Esperanta traduko de ”Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić”, kiu verŝajne plej bone montris la valoron de Esperanto kiel pontolingvo por la kroata kulturo. Nome, la tradicio de Esperanto en Kroatio en 2019 estis proklamita nemateria kultura havaĵo, kaj „Hlapić” pere de Esperanto estis tradukita en la japanan, ĉinan, persan, vjetnaman kaj korean. Ĉar ankaŭ „Pratempaj rakontoj” en Esperanto forvojaĝos en la mondon, ni esperas ke la beleco de la fabeloj de nia avino Ivana revenos al Đurđevac kaj Ogulin en iu ekzotika traduko.
(Zdravko Seleš)