Tri reprezentantoj de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac (Marija Jerković, Roberto Maglica kaj Josip Pleadin) restadis en la lasta kunveno de partneraj organizaĵoj de la Erasmus+ projekto „Reta edukado nun” komence de oktobro 2022 en Skotlando. Dum la kunveno estis pritraktitaj konkludoj pri la projekto, kiu komenciĝis fine de 2020 kaj okazadis en tre malfavoraj kondiĉoj de la koronvirusa pandemio. Post la kunvenoj en Đurđevac meze de 2021, Bjalistoko (Pollando) en decembro 2021, Tuluzo (Francio) en marto 2022 kaj Piani di Luzza (Italio) en aprilo 2022, okazis la fina kunveno en Glasgovo (Skotlando) inter la 30-a de septembro kaj 4-a de oktobro 2022, kiu samtempe estis la lasta en Britio post ĝia eliro el Eŭropa Unio. La projekton „Reta edukado nun” aprobis la pola Agentejo por movebleco kaj programoj de Eŭropa Unio. La kunordiganto de la projekto estis Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj partneris Esperanto-kultur-centro el Tuluzo, Bunta Esperanto-Asocio el Bolonjo, Kosmo-strategio el Edinburgo kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. Dum kvin partneraj kunvenoj estis pritraktitaj temoj pri arkivado, ciferecigo de presitaj materialoj, aŭtoraj rajtoj, hibridaj prelegoj, subtekstigo de filmoj, komuna eŭropa referenckadro por lingvoj kaj diversaj teknikaj postuloj por realigo de reta kaj distanca edukado.