Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

Pliaj detaloj

La tradicio okazigi kongresojn de kroataj esperantistoj datas ekde 1997, kiam en Zagrebo okazis la unua tia aranĝo. Sekvis la urboj Varaždin (1998), Osijek (1999), Đurđevac (2000), Rijeka (2002), Zagreb (2003), Zabok (2005), Velika Gorica (2010), Bjelovar (2011), Koprivnica (2012) kaj Đurđevac (2023). Dum la 11-a kongreso okazinta en Đurđevac en 2023, Kroata Esperanto-Ligo decidis komisii koncesion por organizado de kongreso de kroataj esperantistoj al Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac por periodo de kvin jaroj. 

La 12-a kongreso okazos inter la 21-a kaj 28-a de junio 2024 en Prvić Luka sur la insulo Prvić en la Arkipelago de Šibenik, pri kiu vi povas trovi kelkajn fotojn en la foto-galerio. Por postaj jaroj oni esploras la eblecojn okazigi ĉi tiun aranĝon en Slavonski Brod (2025), Karlovac (2026), Delnice (2027) kaj Vukovar (2028). 

 

Kongreso de kroataj esperantistoj volas fariĝi pli ol nura nacia kongreso. Esperantistoj de pluraj landoj eprimis la deziron partopreni, ĉar en Eŭropo kaj ankaŭ mondskale mankas similaj malgrandaj aranĝoj. Sekve, la organizantoj invitas ne nur kroatajn esperantistojn, sed ankaŭ samideanojn el aliaj (aparte el najbaraj kaj proksimaj) landoj por aliĝi kaj partopreni. La kongreso okazonta en Prvić Luka estos speciala pro pluraj aferoj: unue, ĉar kiel unua tia aranĝo ĝi okazos en Dalmatio kaj daŭros unu semajnon. Unika ĝi estos ankaŭ pro la fakto, ke ĝi okazos sur kvieta insulo sen aŭtomobila trafiko kaj granda turisma tumulto, sed tamen proksime al la bordo. Ĝi estos unika ankaŭ ĉar ĝi estos pli leĝera, dediĉita al ripozo kaj sinbanado en la maro dumtage, kaj al kulturaj kaj laboraj programoj dum posttagmezoj kaj vesperoj.

 

Ni atentigas vin, ke nombro de disponeblaj litoj estas limigita, kaj ke estas necese strikte respekti aliĝdatojn, por ĝustatempe certigi loĝadon. La loĝado estas hosteltipa, respektive pli modesta ol kutime, sed ĝi ebligas interesan somerumadon kontraŭ malalta prezo, kio malfacile troveblas sur la adriatika marbordo. Pro tio eluzu ĉi tiun eblecon kaj regalu vin per agrabla somerumado, ĉar dum kvar postaj jaroj, la kongresoj okazos en la interno de la lando. 

 

Kongresajn aktualaĵojn sekvu en nia retejo, kaj pri ĉiuj demandoj skribu al la organizantoj: dec.kroatio@gmail.com aŭ telefonu al la kongresa sekretario: +385 98 248 574 (Josip Pleadin).

kongres-naslovna-hr
eoEO