Insulo Prvić
Prvić estas insulo en la arkipelago de Šibenik, proksime al Vodice. Ĝia areo okupas 2,41 kvadratkilometrojn, kaj tie vivas 453 loĝantoj (laŭ la censo el 2001). La longeco de ĝia bordo estas 10,6 kilometroj kaj koeficiento de ĝia evoluiteco estas 1,93. La plej alta pinto de la insuo estas Vitković (79 m). Sur la instulo ekzista du tipaj dalmatiaj fiŝistaj vilaĝoj: Prvić Luka kaj Šepurine, ligitaj per unu kilometron longa vojo. Šepurine troviĝas en la okcidenta parto de la insulo, kaj Prvić Luka kuŝas sur ĝia sudorienta parto.
La insulo estis loĝigita ankoraŭ dum antikva epoko, kaj sub la preĝejo de Madono de Nasko estis trovitaj antikvaj kaj malfruantikvaj materiaj restaĵoj (ceramikaĵoj, tomboj en amforoj, frukristanaj kapiteloj), kaj prokime al la preĝejo estis trovita romia tegolo el la 1-a jarcento de nova erao.
La insulo Prvić estas natura daŭrigo de la insulo Zlarin, kion pruvas multaj subakvaj malprofundaĵoj, la rifo Raženik kaj la insuleto Lupac. La insulo kuŝas je unu naŭtika mejlo sudoriente de urbo Vodice. Estas interese, ke la insulo ne estas konstruita el kalkŝtono kiel aliaj insuloj, sed el kretaj dolomitoj.
Pitoreskaj golfoj kaj golfetoj allogas banantojn, kiuj en la natura beleco serĉas izolon kaj kvieton. Ambaŭ insulaj vilaĝoj estas protektitaj de la Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio kiel nacia kultura heredaĵo. La insulo konatas sub la nomo Insulo de Faŭsto - insulo de Faust Vrančić, sciencisto, historiisto, lingvisto, filozofo, matematiksito kaj fizikisto, kiu vivis en la 17-a jarento. Li naskiĝis en Šibenik, kaj sur la insulo pasigis sian infanaĝon. Li mortis en Venecio, kaj laŭ propra deziro estis entombigita en la insulo, en la preĝejo de Sankta Maria Graciplena en Prvić Luka.
Ekde la mezepoko, la insulo servis kiel restadejo de ŝibenikaj nobelaj familioj, kiuj al Prvić rifuĝis antaŭ pesto, kiel en la jaro 1487 atestis la fama ŝibenikano Juraj Šižgoroć en sia verko „Pri la situo de Ilirio kaj urbo Šibenik”. La ŝibenikaj nobeloj luprenadis la teron de la komunumo sur Prvić kaj donadis ĝin al servutuloj por kultivado, kio iniciatis pli ampleksan loĝigon de la insulo ekde la 15-a jarcento, rilata al la granda turka danĝero, kiam sur la insulon migris loĝantaro de la granda mezepoka setlejo sur Srima kaj fondis Prvić Šepurine. Al Prvić Luka la triaordaj franciskanoj glagolicanoj venis en 1461 kaj fondis monaĥejon kun la preĝejo de Maria Gracoplena. Estas menciata ankaŭ monaĥejo de benediktanoj en iu dokumento el 1267, sed ĝi ne estas materir konfirmita.
La nomo Prvić plej verŝajne devenas el la fakto, ke temas pri insulo, kiu estas plej proksima al la kontinento, respektive la unua (kroate: prvi). La loĝantaro okupiĝis pri fiŝkaptado, olivkultivado, kultivado de vinberoj kaj navigado ĝis la unua duono de la 20-a jarcento, kiam plej multaj el ili elmigris. Dum la 1920-aj jaroj, Prvić estis plej dense loĝata kroata insulo kun ĉirkaŭ 1300 loĝantoj je kvadratkilometro. Ankaŭ hodiaŭ ĝi estas la sola en la kategorio de malgrandj insuloj (malpli ol 15-kvadratkilometraj), kiu posedas du vilaĝojn.
Dum la Dua mondimilito la loĝantoj de la insulo Prvić organizite aliĝis al kontraŭfaŝisma batalo. Inter ili troviĝis ankaŭ pluraj esperantistoj. Multaj loĝantoj pereis, kaj pri ilia heroeco hodiaŭ atestas pluraj partizanaj monumentoj en ambaŭ vilaĝoj de la insulo.
En Šepurine troviĝas du preĝejoj. La malpli granda, konstruita en la mezepoko, estas konsekrita al Jelena Kruckavalirino, patrino de la imperiestro Konstantino la Granda. La nova, pli granda preĝejo, devenas el la fino de la 19-a jarceno kaj estas konsekrita al la Ĉieliro de la Beata Virgulino Maria. En Šepurine troviĝas ankaŭ nobela vilao de famaj nobeloj Antun kaj Faust Vrančić, kiun nuntempe posedas la nobela familio Draganić. En Prvić troviĝas preĝejo de Madono Gracoplena, en kiu je propra postulo estis entombigita Faust Vrančić.
Ĉiujare en ambaŭ insulaj vilaĝoj okazas diversaj kulturaj aranĝoj, muzikaj koncertoj, pentraĵkspozicioj kaj sportaj aranĝoj. La loĝantaro okupiĝas pri kultivado de vinberoj, olivoj, pri fiŝkaptado, sed plejparte pri turismo. En la vilaĝo Šepurine funkcias agrikultura-turisma komunumo „Faut Vrančić”, kiu malfermis Memorcentron „Faust Frančić” kun ekstera amfiteatro kaj somera scenejo, polivalenta salono, memoraĵvendejo kaj inventaĵoj de Fasut Vrančić en natura grandeco.
Kvnakam turismo prezentas la ĉefan ekonomian branĉon sur la insulo, plejparto el la loĝejoj rilatas al privataj apartamentoj, ĉar sur la insulo funkcias nur unu hotelo, malfermita en 2004 en Prvić Luka. Sur la insulo ekzistas pluraj restoracioj, picejoj kaj kafejoj. Dum someraj monatoj oftas festivaloj de tradicia horkantado. Konataj popolaj festoj okazas la 2-an de aŭgusto en Prvić Luka (Sinjorino de Anĝelo) kaj la 16-an de aŭgusto en Šepurine (Sankta Roko).
Spektu filmetojn ĉe Jutubo, ekz.:
youtube.com/watch?v=8baDElk3y_k&t=26s