Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

Loĝado kaj manĝado

Por la kongresanoj ni decidis rezervi loĝadon en la Hostelo Mali Pariz (Strato Eugen Kumičić 32), kiu situas ekster la urbocentro je promendistanco de 30 minutoj. Laŭ la kvalito de siaj ĉambroj ĝi efektive estas 3-stela hotelo, kiu ofertas pli favoran prezon de loĝado ol plejparto de la urbocentraj hoteloj, kiuj kutime estas 4-stelaj (Central, Savus, Garten). Ĉar en Slavonski Brod ne funkcias publika transporto, oni ofte uzas taksiojn. Ĉiuj taksiaj kompanioj havas la saman prezon de 4 eŭroj por unu enurba veturado, do konsilindas, ke niaj kongresanoj uzu taksiojn grupe (3-4 homoj), ĉar tiam la prezo de veturado por ĉiu persono atingas kutiman prezon de publika transporto (1,00-1,50 eŭroj).


PREZOJ DE LOĜADO en la Hostelo Mali Pariz:


1-lita ĉambro: 60 EUR por unu persono/unu tago

2-lita ĉambro: 40 EUR por unu persono/unu tago

3-lita ĉambro: 30 EUR por unu persono/unu tago


En la ofertita prezo estas inkuzivita turisma imposto (1,33 eŭroj por ĉiu tago), sed ne estas inkluzivitaj manĝoj. 


Se vi volas loĝi en la Hostelo Mali Pariz, bonvolu tuj mendi la loĝadon en difinita kategorio, ĉar nombro da litoj estas limigita. Nepre aliĝu, rezervu kaj pagu loĝadon antaŭ la 31-a de decembro 2024. Post tiu dato eblos mendi loĝadon samloke nur se restos liberaj litoj.


Bonvolu plenigi la kongresan aliĝilon kaj mendilon por la loĝado.


Post ilia forsendo, bonvolu pagi la sumon de viaj kostoj al la bankkonto de Dokumenta Esperanto-Centro: HR0723400091111000952, ĉar viaj aliĝo kaj mendo validos nur post ricevita pago.


MANĜADO


La kongresa organizanto ne organizos manĝojn por la kongresanoj, krom se ili estas aparte anoncitaj (kiel ekz. vespermanĝo dum la Interkona vespero aŭ tagmanĝo dum la kongresa ekskurso). Manĝojn ĉiu kongresano povas aparte mendi en la Hostelo Mali Pariz post sia alveno je prezo de 8,00 eŭroj por matenmanĝo kaj 14,00 eŭroj por tagmanĝo aŭ vespermanĝo. Pro la distanco inter la Hostelo kaj la kongresejo, konsilindas esplori manĝeblecojn en la urbocentro, kie funkcias pluraj tradiciaj restoracioj, sed ankaŭ rapidmanĝejoj kaj manĝokioskoj.


Pliajn informojn pri taksioj kaj restoracioj la kongresa organizanto disponigos al la kongresanoj en la kongresa libro.

eoEO