Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

Loĝado kaj manĝado

 

Loĝado kaj manĝado por la kongresanoj estas organizitaj en la Ripozejo Požega s.l.r. (https://odmaraliste-prvic.com.hr). Temas pri hosteltipa loĝado en unulitaj, dulitaj kaj plurlitaj ĉambroj. Unulitaj kaj dulitaj ĉambroj inkluzivas banejon kaj necesejon kaj plej multaj el ili ankaŭ fridujon, sed neniu ĉambro estas klimatizita. Plurlitaj ĉambroj uza komunajn banejojn.

 

Manĝado estas organizita en la hostela teretaĝa restoracio, kie funkcias ankaŭ kafejo. La prezliston, kiu inkluzivas prezojn de loĝado kaj manĝado (matenmanĝo kaj tagmanĝo), vi povas vidi ĉi-tie..Ni atentigas vin, ke la manĝoj estas antaŭviditaj laŭ la restoracia menuo, kiu ne ofertas specialajn servojn (vegetaranoj, veganoj, manĝaĵoj laŭ mendo). 

Nombro de litoj en la hostelo estas limigita, do estas necese rezervi loĝadon kaj manĝadon kiel eble plej frue, sed plej laste ĝis la 31-a de marto 2024. Post tiu dato ni akceptos mendojn nur se restos liberaj lokoj, sed la prezoj estos konsiderinde pli altaj. Rezervado validas nur post pago de kompleta sumo. Pagojn eblos fari ankaŭ en maksimume tri partoj, konsiderante, ke la unua parto devas esti pagita ĝis la 31-a de januaro, la dua ĝis la 28-a de februaro kaj la tria ĝis la 31-a de marto 2024. Kaze de poparta pagado, estas aplikataj prezoj el dua dua pagperiodo (ĝis la 31-a de marto 2024). 

 

La loĝadon vi povas rezervi per reta mendilo aŭ per elektronika poŝto ĉe: dec.kroatio@gmail.com nur post aŭ kune kun pago de kongreskotizo. Ne eblas pagi loĝ- kaj manĝokostojn, se antaŭe ne estas pagita kongreskotizo, respektive se vi ne ricevis kongresnumeron.

 

Pagoj estas farataj al la banka konto de Dokumetna Esperanto-Centro Đurđevac n-ro: 

HR0723400091111000952.

 

GRAVA AVIZO: Se aliĝinto rezignas pri kongresa partopreno aŭ pri uzado de pagitaj servoj, li ne havas rajton rericevi siajn pagojn.

20230829_061035 (Large)
20230828_182612 (Large)
20230828_175346 (Large)
20230828_164142 (Large)
20230828_164135 (Large)
kongres-naslovna-hr
eoEO