Pri la Adriatika Feriado
2-a ADRIATIKA FERIADO
La unua Adriatika Feriado okazis en Prvić Luka (Kroatio) en 2013. Ĝi estis malgranda unusemajna internacia aranĝo kun trideko da aliĝintoj, organizita de Dokumenta Esperanto-Centro. La esperantistoj revenis al Prvić Luka en 2024 pro la 12-a kongreso de kroataj esperantistoj. Ĉar la restado en Prvić Luka ambaŭfoje tre plaĉis al la partoprenintoj, Dokumenta Esperanto-Centro decidis organizi esperantistan feriadon samloke.
Ni anoncas okazigon de la 2-a Adriatika Feriado inter la 21-a kaj 28-a de junio 2025 en la Ripozejo Požega en Prvić Luka. Konsideru, ke la nombro da disponeblaj lokoj estas limigita (ni rezervis nur 50 lokojn en 2- kaj 3-litaj ĉambroj!), do bonvolu antaŭ la fino de 2024 aliĝi kaj rezervi vian restadon! Ĝis la sama dato eblas mendi ankaŭ loĝadon en unulitaj ĉambroj! Postaj mendoj estos akceptataj nur se en la Ripozejo restos liberaj lokoj!
LA LOKO
Prvić Luka estas malgranda kaj kvieta vilaĝo kun proksimume 400 loĝantoj. Ĝi situas sur la insulo Prvić en la arkipelago de Šibenik en Dalmatio, tre proksime al la iama Esperanto-kampadejo en Primoŝteno. Ĝi estas loko por senĝena ripozo, ankoraŭ neplagita de amasa turismo. Sur la insulo estas malpermesita aŭtomobila trafiko, kaj la maro estas kristale pura. Tre proksimas Naciaj Parkoj Kornati kaj Krka, al kiuj eblas ekskursi!
LA RIPOZEJO
La Ripozejo fakte estas hostelo posedata de Urbo Požega. Tamen, la esperantistoj trovis ĝin tre taŭga por siaj aranĝoj pro la situo kaj akcepteblaj prezoj. La hostelo kuŝas tuj apud la maro. Ĝi posedas ĉefe 2-, 3- kaj 4-litajn ĉambrojn, modeste ekipitajn, sed tamen agrablajn por loĝado. Ĉiu ĉambro havas propran duŝejon, necesejon kaj fridujon. La domo ne estas klimatizita, sed dum junio, kiam okazos nia aranĝo, ankoraŭ ne estas tro varme, kaj la maro estas jam sufiĉe agrabla por naĝado. Kelkajn fotojn pri la vilaĝo kaj la Ripozejo vi povas vidi ĉi-tie.
RESTORACIO
La Ripozejo havas propran restoracion, kiu servas nur anticipe planitajn manĝojn. Ne eblas fari specialajn mendojn, nek konsumi vegetaranan aŭ veganan manĝaĵon. La prezo de la aranĝo inkluzivas duonpensionon, respektive matenmanĝon kaj tagmanĝon, dum pri vepermanĝoj la partoprenantoj devas mem zorgi. Eblas alporti proprajn manĝaĵojn aŭ aĉeti ilin en la loka vendejo. Konsideru tamen, ke surinsulaj prezoj kelkfoje povas esti sufiĉe altaj! Tipa tagmanĝo servata en la Ripozejo.
ALIĜO
Aliĝu plenigante retan aliĝilon, aŭ skribu al la organizanto. Validas nur aliĝoj kun samtempa pago de aliĝkotizo + antaŭpago por la loĝado kaj manĝado de 100 eŭroj popersone. Pagojn oni faru al la banka konto de la organizanto: HR0723400091111000952 (Dokumentacijski esperantski centar). La definitivaj prezoj de la loĝado kaj manĝado estos konataj nur komence de januaro 2025. Ili estos iom pli altaj ol dum 2024, sed ni garantias, ke malmultloke ĉe Adriatiko vi povos ferii tiapreze! Dalmatio apartenas al la plej agrablaj lokoj por somera feriado en Eŭropo! Do eluzu la eblecon por ferii en la Esperanta etoso ĉe la suda maro! Por havi imagon pri la kostoj, ĉi-tie vi povas vidi la kongresajn prezojn de 2024!
Aliĝkotizoj ne estas transdoneblaj al aliaj personoj! La pagoj por la loĝado kaj manĝado ne estas repageblaj, sed ĝis la 30-a de marto 2025 estas cedeblaj al aliaj personoj per skriba konsento de la paginto!
KONTAKTOJ DE LA ORGANIZANTO:
Poŝta adreso: DEC, Bana Jelačića 138A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
Retadreso: dec.kroatio@gmail.com
Telefono: +385 98 248 574