Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

Kongresaj ekskursoj

Kongreso de kroataj esperantistoj, Prvić Luka (Insula Prvić) 21.06 - 28.06.2024.

Karaj kongresanoj, bonvolu tuj, sed laste ĝis la 20-a de majo 2024 elekti ekskursojn kaj pagi kiel garantion 50% de sumoj por viaj preferataj ekskursojn! La reston vi pagos al la kongresa kasisto surloke! Mendu la ekskursojn ĉe: dec.kroatio@gmail.com kaj pagu al la konto de Dokumenta Esperanto-Centro (Dokumentacijski esperantski centar) n-ro: HR0723400091111000952.


E1 - NACIA PARKO KORNATI (la 23-a de junio); Prezo: 100,00 EUR

Konsideru, ke Kornati estas protektita insularo, kaj la ekskurso konsistas ĉefe el plurhora ŝipa veturado kaj ĝuado de la insulara kaj mara pejzaĝoj, sen eliri sur la bordon. Ni ankriĝos en iu golfo por naĝi kaj sunumi, sed ni ne povos surbordiĝi! La ekskurso taŭgas nur por bonaj naĝantoj aŭ por tiuj kiuj kapablas trovi interesajn aktivaĵojn surŝipe, ĉar la maro estas profunda, sen malprofundaĵoj kaj strandoj! La Nacia parko Kornati konsistas el 89 insuloj, insuletoj kaj rifoj. Ĝi estas proklamita nacia parko en 1980. Kompleta areo de la parko okupas 220 kvadratkilometrojn, el kio nur unu kvarono estas tero kaj la cetero estas maraj ekosistemoj. Ĉi tiu ekskurso estas nekutima kaj neforgesebla travivaĵo. La prezo inkluzivas ŝipan veturadon, enirbileton kaj tagmanĝon sur la ŝipo.

Cijena uključuje plovidbu brodom, ulaznice i ručak na brodu.


E2 - NACIA PARKO KRKA (la 22-an de junio); Prezo: 95,00 EUR

La Nacia parko Krka sian nomon ricevis laŭ la samnoma rivero. Ĝi situas en meza Dalmatio, kelkajn kilometrojn nordoriente de la urbo Šibenik. La parko okupas la regionon apud la rivero Krka kaj havas areon de 109 kvadratkilometroj, el kiuj unu kvaronon okupas akvo. Nia ekskurso gvidos nin ŝipe al Skradinski buk, la plej bela loko de la parko kun imponaj akvofaloj kaj kaskdoj. De tie ni piede vizitos vidindaĵojn de la parko.

La prezo inkluzivas ŝipan veturadon, enirbiletojn kaj tagmanĝon sur la ŝipo.


E3 - INSULARO DE ŠIBENIK (Zlarin, Kaprije, Obonjan, la 25-a de junio); Prezo: 75,00 EUR

Temas pri tre interesa ŝipa ekskurso tra la arkipelago de Šibenik. Kiujn insulojn ni vizitos, dependas de la vetero dum nia ekskursa tago. La prezo inkluzivas ŝipveturadon, haltadon ĉe diversaj insuloj, sunumadon sur plaĝoj kaj naĝadon en la maro. Inkluzivita estas ankaŭ tagmanĝo sur la ŝipo aŭ en iu golfo.


E4 - PRIMOŠTEN (la 28-an de junio); Prezo: senpaga por uzantoj de nia komuna transporto, kaj por la aliaj: 10,00 EUR

La celo de ĉi tiu ekskurso estas la urbeto Primošten, situanta kvardekon da kilometroj for de Šibenik. Inter esperantistoj ĝi estis iam tre populara kaj fama pro la Esperanto-kampadejo, kiu estis fondita en la jaro 1961. Dum nia ekskurso ni rememoros pri tiu historio. La ekskurso okazos buse, kaj la urbeton ni vizitos piede.

La prezo inkluzivas nur busan veturadon!



La planitaj tagmanĝoj estas deviga parto de ĉiu ekskurso, inkluzivitaj en la pagataj sumoj. Por ĉiuj ŝipaj ekskursoj oni rajtas kunporti ankaŭ aldonajn proprajn manĝaĵojn kaj trinkaĵon, sed ankaŭ sur la ŝipo aĉeteblas diversaj trinkaĵoj.


Ĉiuj prezoj estas kalkulitaj je minimume 30 personoj. Ĉiuj uzotaj ŝipoj estos rezervitaj nur por nia esperantista grupo. Por povi garantii la ekskursajn vojaĝojn, bonvolu tuj rezervi vian lokon en elektitaj ekskursoj. La organizanto rajtas nuligi ekskurson por kiu aliĝis malpli ol 30 personoj. Kaze de nuligo de la ekskurso, la pagintoj rericevos kompletan pagitan sumon. Se iu paginto rezignos pri la ekskurso, tiu rajtas cedi sian lokon al alia persono, sed ne rajtas rericevi la monon.

eoEO