Kongresa ekskurso
Tuttaga kongresa ekskurso okazos dimanĉe, la 18-an de majo 2025 kaj gvidos nin al Naturparko Jankovac: https://www.pp-papuk.hr/park-suma-jankovac/
La Naturparko Jankovac troviĝas sur la monto Papuk. Ĝi estas montara valo kuŝanta je alteco de 475 metroj. Ĝi regalas la vizitantojn per agrablaj freŝeco kaj beleco kaj estas unu el la plej popularaj ekskursejoj de montgrimpantoj kaj naturŝatantoj en Kroatio Pro siaj naturaj karakterizaĵoj, en la jaro 1955 Jankovac estis proklamita protektita park-arbaro. Al Jankovac, kiu de Slavonski Brod distancas 260 kilometrojn (!), ni vojaĝos per buso, kaj la vojaĝo dauros ĉirkaŭ 2,5 horojn.
La prezo de la ekskurso (45 eŭroj) inkluzivas transporton, ĉiĉeronon, tagmanĝon en la Montara domo Jankovac kaj enirbiletojn por la Naturparko. Pliajn informojn pri la ekskurso vi trovos en la Kongresa libro.