Pliaj detaloj
Slavonski Brod estas industria, kultura kaj administra centro de la Departemento Brod-Posavina en la orienta parto de Kroatio. Kun ĉirkaŭ 53.000 loĝantoj, post Osijek ĝi estas la dua plej granda urbo en la regiono de Slavonio kaj la sesa en Kroatio. Dum la romia epoko ĝi nomiĝis Marsonia, kaj inter 1244 kaj 1945 ĝi estis konata kiel Brod na Savi. Tiun nomon ĝi ŝuldas al la rivero Sava, sur kies bordo ĝi kuŝas, kaj kiu estas natura limo inter Kroatio kaj Bosnio kaj Hercegovino. Aliflanke de la rivero Sava, en Bosnio kaj Hercegovino, troviĝas Brod (antaŭa Bosanski Brod). En Slavonski Brod estas funkcianta metala, agrikutlura kaj ligna industrioj.
En la pasinteco Slavonski Brod estis unu el la plej gravaj centroj de Esperanto en Kroatio kaj en la eksa Jugoslavio. Dum jardekoj en ĝi funkciis forta Esperanto-societo, kaj tre signifan instigon al Esperanto donis la presisto kaj esperantisto Vilim Buk (1891-1962), kiu ekde 1932 eldonadis vaste koantan Esperanto-gazeton „La Suda Stelo” (https://library.foi.hr/zbirka/dechr).
KIEL ALVENI AL SLAVONSKI BROD?
El la balkanaj landoj plej facile oni venas al Slavonski Brod tra Beogrado, kaj el la okcident- kaj mezeŭropaj landoj tra Zagrebo. Kaj Zagrebo kaj Beogrado havas internaciajn flughavenojn, kiuj estas bone ligitaj al multaj landoj. El Beogrado trafikas buslinioj al Osijek, de kie al Slavonski Brod eblas veni per trajnoj kaj busoj. El Zagrebo ĉiutage trafikas multaj busoj kaj trajnoj al Slavonski Brod. Tra Slavonski Brod pasas la ĉefa aŭtoŝoseo kiu ligas Zagrebon kaj Beogradon, do al Slavonski Brod facilas veni ankaŭ per aŭtomobiloj, kaj ĉar en la proksimeco de Slavonski Brod funkcias limtrapasejo inter Kroatio kaj Bosnio kaj Hercegovino, tra Slavonski Brod trafikas multaj internaciaj buslinioj.
AŬSPICIANTO DE LA KONGRESO
La 13-a kongreso de kroataj esperantistoj okazos sub la aŭspicio de Urbo Slavonski Brod.
LOKOJ KIE OKAZADOS KONGRESAJ PROGRAMOJ
La solena programo de la kongreso okazos la 17-an de majo 2025 inter la 8h00 kaj 14h00 en la Muzika lernejo de Slavonski Brod, Vukovarska strato 1.
La ceteraj programoj (jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo, libroprezentoj, interkona vespero, programoj el la projekto Erasmus+ ktp.) okazados en pluraj lokoj en la urbo, pri kio oni estos detale informitaj per la Kongresa libro.