Dokumenta Esperanto-Centro subskribis la 22-an de septembro 2023 kontrakton kun Kroata aŭtorrajta agentejo el Zagrebo, kiu reprezentas Kroatan akademion pri sciencoj kaj artoj kiel posedanton de aŭtoraj rajtoj por la verkoj de fama kroata verkisto Miroslav Krleža, por publikigo de la romano „Bankedo en Blitvo” en Esperanto. La bazan tradukon ankoraŭ en 2015 faris Tomasz Chmielik pere de la germana kaj pola eldonoj, kaj la manuskripton deponis en Dokumenta Esperanto-Centro. La komparon kun la originalo faros Josip Pleadin dum sekvaj monatoj. Publikigo de la romano havanta ĉirkaŭ 700 paĝojn estas planata por 2024, kaj ĝi aperos en la serio „Nordo-Sudo”.
Aŭtoro: admin
Vizito de Marc Vanden Bempt el Belgio
En la dua duono de septembro 2023, Dokumentan Esperanto-Centron vizitis Marc Vanden Bempt (eo.wikipedia.org/wiki/Marc_Vanden_Bempt) el Belgio, administranto kaj unu el la fondintoj de Internacia Esperanto-Arkivo, IEA, www.iespa.eu), neprofita asocio, kies celoj similas la celojn de DEC, kiu jam sufiĉe longan tempon kun IEA havas kunlabor-rilatojn. Dum la vizito kaj restado en DEC, okazis interparoloj pri estonta kunlaboro kaj estis realigita interŝanĝo de duoblaĵoj, per kio ambaŭ kolektoj akiris amason da nova materialo. DEC ĉi-okaze riĉigis sian kolekton per granda nombro de kompletaj jarkolektoj de diversaj valoraj gazetoj kaj libroj. Per sia letero de la 4-a de oktobro, DEC ankaŭ subtenis la klopodojn de IEA protekti Esperanton kiel nematerian kulturan heredaĵon de Flandrio, disponiginte al ili la necesajn dokumentojn pri la procezo kaj rezulto de la protekto de Esperanto en Kroatio.
Ĉu Hrvatska Kostajnica starigos memortabulon al Antonija Jozičić?
Ĉi-jare oni festas la 110-an datrevenon post publikigo de la Esperanta traduko de la verko „Ispovijest” (Konfeso) de Milka Pogačić, kiun tradukis kaj en 1913 publikigis instruistino Antonija Jozičić el Hrvatska Kostajnica. Per esploroj estas konfirmite, ke ĉi tiu eldono servis por traduki la verkon en la ĉinan lingvon (1931), kaj „Konfeso” estas konsiderata la unua verko el la kroata literaturo publikigita en la ĉina. Informoj pri tio troviĝas ankaŭ en la oficiala retejo de Urbo Hrvatska Kostajnica: hrvatska-kostajnica.hr/o-gradu/povijest/prvi-kontakti-hrvatske-i-kineske-knjizevnosti/
Ankoraŭ en majo 2022, invitita de Vladimir Dujnić, membro de la Estraro de Kroata Esperanto-Ligo, sekretario de Dokumenta Esperanto-Centro Josip Pleadin vizitis Hrvatska Kostajnica, trarigardis la heredaĵon de Antonija Jozičić kaj ŝia familio, kiu estas gardata kiel aparta kolekto en la iama Popola lernejo, kaj interparolis kun ŝia heredantino Milkica Lukić. Tiam naskiĝis la ideo pri starigo de memortabulo al ĉi tiu meritplena kultura kaj publika laborantino kaj unu el la plej meritaj Esperantaj aktivulinoj el la komenco de la 20-a jarcento en Kroatio.
La 13-an de septembro 2023, Dokumenta Esperanto-Centro sendis proponon pri starigo de tiu memortabulo al la urbestro de Hrvatska Kostajnica, sinjoro Daibor Bišćan. Ĉar la iama Popola lernejo en la Strato de Vladimir Nazor n-ro 8, sur kiu oni proponas starigi la memortabulon, ankoraŭ ne estas plene restaŭrita, sed estas parto de la kultura kaj historia tutaĵo de urbo Hrvatska Kostajnica, notita en la Registro de kulturaj havaĵoj sub la numero Z-5330, la saman tagon estis sendita ankaŭ demando pri la ebleco starigi la tabulon al la koncerna Konservista fako en Sisak, kiu la 21-an de septembro donis sian fakan opinion. Kopio de la faka opinio estas sendita la 3-an de oktobro per elektronika poŝto al la oficejo de la urbestro Bišćan, sed mirigas la fakto, ke ĝis ĉi tiu momento venis nenia respondo, kvankam en la letero de Dokumenta Esperanto-Centro estis menciite, ke, se Urbo Hrvatska Kotajnica ne havas planitajn financojn por tiu celo, DEC, kunlabore kun Kroata Esperanto-Ligo, pretas financi la kostojn por starigi la memortabulon.
Ĉar la nomo de Antonija Jozičić estas tre grava por Esperanto en Kroatio, membroj de Kroata Esperanto-Ligo, gviditaj de Faruk Islamović, la 14-an de oktobro organizis ekskurson al Hrvatska Kostajnica(esperanto.hr/wp/izlet-u-hrvatsku-kostajnicu-2/). Multeco de esperantistoj en la urbo kaj ilia interesiĝo pri la heredaĵo de Antonija Jozičić ne povis pasi nerimarkite, kaj ni esperas ke ilia alveno estos stimulo por fari pozitivan konkludon en Hrvatska Kostajnica pri la propono de DEC, des pli, ĉar la tradicio de Esperanto en Kroatio ekde 2019 estas protektita kiel nemateria kultura havaĵo n-ro Z-7298.
Akceptita Erasmus+ projekto de DEC „Eŭropaj horizontoj por kreski”
Meze de majo 2023, Agentejo por moviĝoj kaj programoj de Eŭropa Unio (AMPEU) el Zagrebo, informis Dokumentan Esperanto-Centrom pri akcepto de Erasmus+ projekto 2023-1-HR01-KA122-ADU-000141190 (European Horizons for Growt - Eŭropaj horizontoj por kreski). Respektivan kontrakton pri atribuo de senredona sumo de =13.145,00 eŭroj, prezidanto de DEC Zdravko Seleš subskribis la 12-an de junio, kaj la direktorino de AMPEU mr. sci. Antonija Gladović la 19-an de junio. La projekto rilatas edukadon de plenaĝuloj kaj antaŭvidas sep moviĝojn kaj inviton de unu fakulo al Kroatio. Celoj de la projekto estas fortigo de kapabloj de la personaro kaj instruistoj, akiro de aldonaj kapabloj por persona evoluo kaj internacia kunlaborado de la organizaĵo.
Dum la somero estis realigitaj du el la sep planitaj moviĝoj. Dum julio kaj aŭgusto Grozdana Grubišić-Popović partorpenis en la seminario „Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”, kiu okazis en Torino (Italio), kaj dum oktobro Josip Pleadin partoprenis en la internacia seminario pri sociaj retoj kaj homa konduto, kiu okazis en la Filologia fakultato de la Universitato de Sevilo (Hispanio). La projekto daŭros 18 monatojn kaj finiĝos la 30-an de novembro 2024.
La dua kandidatigita projekto de DEC troviĝas sur la rezerva listo, kaj pri ĝia eventuala akcepto oni atendas respondon de AMPEU ĝis la mezo de decembro 2023.

Daŭrigo de la kroata-hungara kunlaboro
Tegmentaj organizaĵoj de kroataj kaj hungaraj esperantistoj (Kroata Esperanto-Ligo kaj Hungaria Esperanto-Asocio), dum la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj en Bjelovar en 2011 subskribis interkonsenton pri partnera kunlaboro. Kvankam la du organizaĵoj kaj iliaj membroj ĉiam havis fruktodonan kaj sukcesan kunlaboron, pri la ekzisto de la interkonsento atentigis Dokumenta Esperanto-Centro, por ankoraŭ pliprofundigi la kunlaboro de la du organizaĵoj. Prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo Anto Mlinar, prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio Gyöngyi Mézes kaj sekretario de Dokumenta Esperanto-Centro Josip Pleadin, la unuan fojon neoficiale renkontiĝis dum la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino en aŭgusto ĉi- jare. Poste Dokumenta Esperanto-Centro gastigis la delegacion de Hungaria Esperanto-Asocio inter la 22-a kaj 24-a de septembro. Oficiala kunsido de la delegacioj de Kroata Esperanto-Ligo kaj Hungaria Esperanto-Asocio okazis en la Restoracio „Coner” en Jabučeta la 23-an de septembro. Flanke de Kroatio la kunsidon partoprenis Anto Mlinar, Ankica Jagnjić kaj Josip Pleadin, kaj flanke de Hungario Gyöngyi Mézes kaj Géza Felső, kiuj interkonsentis paŝojn por pliprofundigo de la kunlaboro jam ĉi-jare.

Reklamilo
Post la 11-a kongreso de kroataj sperantistoj, kiam ĝi kompletigis la oferton de siaj aktivecoj, Dokumenta Esperanto-Centro eldonis 1000 ekzemplerojn de reklamilo, unuavice por distribuado dum la Movada foiro en la 108-a Universala kongreso de Esperanto en Torino (inter la 29-a de julio kaj 5-a de aŭgusto 2023). La reklamilon vi povas elŝuti ĉi-tieaŭ peti paperan ekzempleron ĉe: dec.kroatio@gmail.com

Aperis porinfana libro de israela verkistino Luiza Carol
Meze de 2023, Dokumenta Esperanto-Centro publikigis libron „Aliaj pordoj malfermiĝas...”, kiu enhavas 9 porinfanajn rakontojn de israela verkistino Luiza Carol, originale verkitajn en Esperanto. Pri siaj laboro kaj la plej nova libro, Luiza Carol parolis al legantoj en mallonga filmeto, kiun vi povas spekti ĉi-tie.

La romano „Ruta Tannenbaum” de Miljenko Jergović publikigita en Esperanto
En julio 2023 en Esperanto estis publikigita romano „Ruta Tannenbaum” de la konata kroata verkisto Miljenko Jergović, kiu estis publike prezentita dum la 11-a kongreso de kroataj esperantitoj en la Urba biblioteko de Đurđevac. La romanon kune tradukis Tomasz Chmielik kaj Josip Pleadin, kaj ĝi aperis sub la numero 11 en la serio „Nordo-Sudo” de la pola eldonisto Ars Libri el Lublin kaj Dokumenta Esperanto- Centro el Đurđevac. Ĉar la aŭtoro ne povis partopreni la libroprezenton, la ĉeestintojn li alparolis per aparte interesa filmeto..

Kongreso de kroataj esperantistoj
Inter la 30-a de junio kaj 2-a de julio 2023 en Đurđevac okazis la 11-a kongreso de kroataj esperantistoj, kiun organizis Dokumenta Esperanto-Centro sub la aŭspicio de Urbo Đurđevac kaj Departemento Koprivnica-Križevci. Partoprenis ĉirkaŭ 90 geesperantistoj el Kroatio kaj aliaj landoj. En la bunta programo okazis ronda tablo pri stato kaj perspektivoj de Esperanto en Kroatio, jarkunveno de Kroata Eperanto-Ligo, kelkaj ekspozicioj kaj libropezentoj, solena programo kun koncertoj de Esperanta muziko, oficiala malfermo de Dokumenta Esperanto-Centro por publiko kaj kongresa ekskurso. Legu pli detale en la raporto kaj financa raporto.

La Esperantaj „Pratempaj rakontoj” el Đurđevac prezentitaj en Ogulin
Je naskiĝdatreveno de la plej elstara kroata verkistino Ivana Brlić-Mažuranić, la 18-an de aprilo 2023 en la „Fabeldomo de Ivana” (Ivanina kuća bajke) en Ogulin estis prezentita la plej nova traduko de ŝiaj „Pratempaj rakontoj”. Temas pri Esperantlingva traduko, eldonita de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, kaj pri la libro kiun preskaŭ komplete realigis kreantoj el Đurđevac. Fakte, post kiam ankoraŭ en 1989 por la Esperanta literatura kaj kultura gazeto „Koko”, kiun eldonadis la tiama Esperanto-klubo „Koko” el Đurđevac, Zdravko Seleš tradukis la rakonton „La arbaro de Stribor”, por ĉi tiu eldono li tradukis du pliajn fabelojn, dum kvar aliajn tradukis la gvidanto de la traduk- kaj eldonprojekto Josip Pleadin, kiu dum siaj esploradoj de la Esperanta historio trovis ankaŭ la malnovan tradukon de la rakonto „Jagor” de la geedzoj Ante kaj Milica Gropuzzo.
La libro enhavas ankaŭ postparolon de Božica Jelušić, same prenitan el la gazeto „Koko”, por kiu tiutempe ilustraĵojn faris Zdravko Šabarić, kaj ĉi tiun eldonon ilustris lernantoj de Elementa lernejo Đurđevac, sub gvidado de Sanja Flajs Vidaković kaj Zoran Vidaković, dum la ilustraĵojn fotis Danijel Domišljanović.
En Ogulin al la promocio de ĉi tiu valora eldonaĵo venis plena buso da esperantistoj kaj iliaj kunlaborantoj el Đurđevac, Bjelovar, Nova Rača kaj Zagrebo, kaj krome reprezentantoj de Esperanto-societo Rijeka, kiu, kune kun Urbo Ogulin, kunfinancis la libron. Post la enkondukaj salutoj de la direktorino de „Fabeldomo de Ivana” s-ino Tihana Turković kaj de la urbestro de Ogulin Dalibor Domitrović, la libroprezentan programon gvidis Josip Pleadin, kiu al la ĉeestintoj konigis la historion pri la ekesto de ĉi tiu projekto kaj ĝiaj kunlaborantoj, Božica Jelušić, kiu parolis pri Ivana Brlić-Mažuranić el nova perspektivo, lasante la renkontiĝon kun la teksto en la libro por speciala travivaĵo kaj Zdravko Seleš, kiu tralegis sian poemon „Našoj baki Ivani” (Al nia avino Ivana), publikigitan en 1991 en la dulingva poemaro „Noćnik/Noktulo” kaj la Esperantan kaj kroatan versiojn de ĉpitro el „La arbaro de Stribor”. „La arbaro de Stribor” estis ankaŭ la fina momento de la programo, kiun sur la scenejon alportis grupo de junaj aktoroj de Bjelovara teatro, kiu antaŭ nelonge premiere surscenigis ĝin en Bjelovar.
Dum la libroprezento estis menciita ankaŭ la Esperanta traduko de ”Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić”, kiu verŝajne plej bone montris la valoron de Esperanto kiel pontolingvo por la kroata kulturo. Nome, la tradicio de Esperanto en Kroatio en 2019 estis proklamita nemateria kultura havaĵo, kaj „Hlapić” pere de Esperanto estis tradukita en la japanan, ĉinan, persan, vjetnaman kaj korean. Ĉar ankaŭ „Pratempaj rakontoj” en Esperanto forvojaĝos en la mondon, ni esperas ke la beleco de la fabeloj de nia avino Ivana revenos al Đurđevac kaj Ogulin en iu ekzotika traduko.
(Zdravko Seleš)
