Dokumenta 

Esperanto - 

Centro (DEC)

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
dec.kroatio@gmail.com
+385 48 733 297
DOKUMENTA ESPERANTO CENTRO KROATIO

La kvina kunveno de Erasmus+ projekto en Glasgovo

Tri reprezentantoj de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac (Marija Jerković, Roberto Maglica kaj Josip Pleadin) restadis en la lasta kunveno de partneraj organizaĵoj de la Erasmus+ projekto „Reta edukado nun” komence de oktobro 2022 en Skotlando. Dum la kunveno estis pritraktitaj konkludoj pri la projekto, kiu komenciĝis fine de 2020 kaj okazadis en tre malfavoraj kondiĉoj de la koronvirusa pandemio. Post la kunvenoj en Đurđevac meze de 2021, Bjalistoko (Pollando) en decembro 2021, Tuluzo (Francio) en marto 2022 kaj Piani di Luzza (Italio) en aprilo 2022, okazis la fina kunveno en Glasgovo (Skotlando) inter la 30-a de septembro kaj 4-a de oktobro 2022, kiu samtempe estis la lasta en Britio post ĝia eliro el Eŭropa Unio. La projekton „Reta edukado nun” aprobis la pola Agentejo por movebleco kaj programoj de Eŭropa Unio. La kunordiganto de la projekto estis Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj partneris Esperanto-kultur-centro el Tuluzo, Bunta Esperanto-Asocio el Bolonjo, Kosmo-strategio el Edinburgo kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac. Dum kvin partneraj kunvenoj estis pritraktitaj temoj pri arkivado, ciferecigo de presitaj materialoj, aŭtoraj rajtoj, hibridaj prelegoj, subtekstigo de filmoj, komuna eŭropa referenckadro por lingvoj kaj diversaj teknikaj postuloj por realigo de reta kaj distanca edukado.

 

Niaj vizitantoj

Dum septembro 2022 Dokumentan Esperanto-Centron vizitis Nijolė Petraitytė, bibliotekistino el Šiauliai en Litovio (la 6-an kaj 7-an de septembro), elstara Esperanta verkisto Georgi Mihalkov (alinome Julian Modest) el Sofio en Bulgario (de la 22-a ĝis la 25-a de septembro) kaj konata hungara esperantisto Balázs Wacha (alinome Blazio Vaha) el Budapeŝto (de la 22-a ĝis la 25-a de septembro).

Dankon al la donacintoj!

Dum la somero 2022, Dokumenta Esperanto-Centro ricevis kelkajn donacojn, pro kiuj ni tutkore dankas al la donacintoj. Nian laboron subtenis: Jagoda Latinović-Čaldarević el Zagrebo (100,00 HRK), Roberto Maglica el Buje (100,00 HRK), Manuel Parra el Madrido (500,00 EUR), Nijole Petraytitė el Šiauliai (20,00 EUR) kaj Dubravko Toplak el Zagrebo (1.000,00 HRK), dum subvenciojn por projektoj al ni atribuis Esperantic Studies Foundation el Usono (696,00 EUR) kaj Ministerio pri kulturo kaj medioj de Respubliko Kroatio el Zagrebo (5.000,00 HRK).

En Esperanto publikigita fantasta rakonto „Mor” de Đuro Sudeta

Inter la manuskriptoj, kiujn la elstara kroata esperantistino Zora Heide, kune kun la propraj aŭtoraj rajtoj donacis al Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac, troviĝis ankaŭ ŝia Esperanta traduko de la fantasta rakonto „Mor” de Đuro Sudeta. Dokumenta Esperanto-Centro permesis al Bjelovara esperantista societo publikigi la manuskripton anticipante la 120-an datreveno de la naskiĝo de Đuro Sudeta, la verkisto devenanta el la bjelovara regiono, kiun oni prifestos sekvontjare. La libro estis publike prezentita en la programo de la 10-a renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al si urbo” la 24-n de septembro 2022 en la Popola biblioteko Petar Preradović en Bjelovar. La solenaĵon, krom multaj esperantistoj kaj gastoj, partoprenis ankaŭ la 98-jara tradukistino Zora Heide kune kun siaj familianoj, inter kiuj estis ankaŭ la ilustristino de la kovrilo Tina Toplak Bažulić. La eldonon financis Departemento Bjelovar-Bilogora, kaj en la programo partoprenis prof. Zdravko Seleš kaj diplomita bibliotekistino Lucija Miškić Barunić, dum ĉapitrojn el la libro legis Gabriela Tomić, membrino de Bjelovara teatro en la kroata kaj Đurđa Vučetić, membrino de Bjelovara esperantista societo en Esperanto. La libro mendeblas ĉe la eldonisto: mailto:esperano.bjelovar@gmail.com

Prelego pri Esperanto en Kroatio dum la 6-a Internacia Simpozio en Pollando

Per sia prelego pri la temo „La tradicio de Esperanto en Kroatio kiel nemateria kultura havaĵo”, Josip Pleadin la 26-an de julio 2022 partoprenis la 6-an Internacian Simpozion pri la temo „135 jaroj de Esperanto: homoj, lingvo, kulturo kaj okazintaĵoj”, kiun organizis Eŭropa Centro de Kultura Edukado (Europejskie Centrum Eukacji Międzykulturowej) el Vroclaco en Pollando. La simpozion gastigis Karkonoŝa akademio de aplikitaj sciencoj (Karkonoska Akademia Nauk Stosowanych) el Jelenia Góra, kaj ĝi okazis hibride. La tekston de la prelego vi povas elŝuti ĉi ĉi-tie. , kaj la filmitan prelegon bonvolu spekti en la ĵus malfermita jutuba kanalo de DEC: https://www.youtube.com/watch?v=HepBDOqMG9k.

Esplorado pri Esperanto en la gazetaro de Split

Enkadre de esploroj pri la 100-a datreveno de Esperanto en Split, jam du jarojn Dokumenta Esperanto-Centro realigas sisteman traserĉadon de periodaĵoj aperintaj en Split kaj Dalmatio. La rezultoj de tiu esplorado, kiun inter 2020 kaj 2022 realigis Josip Pleadin, estas resumitaj en du (kroatlingvaj) volumetoj: „Esperanto en la gazetoj Novo doba kaj Jadranski dnevnik, 1920-1939” kaj „Esperanto en la gazeto Slobodna Dalmacija, 1945-2009”. Temas pri ĉirkaŭ 220 paĝoj da teksto, en kiu komplete aŭ parte estas retajpitaj artikoloj el la menciitaj gazetoj, kiuj pritraktas la temon de Esperanto.

 

 

eoEO