Antaŭ nelonge estis publikigitaj la rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj konkursoj, kiujn ekde 1950 organizas Universala Esperanto-Asocio. Pli detale pri la konkurso bonvolu legi ĉe: liberafolio.org/2021/09/20/rezultoj-de-la-belartaj-konkursoj-de-uea-2021/ .
Inter la premiitoj troviĝas ankaŭ Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, kies libro “La aventuroj de Jombor kaj Miki” , publikigita pasintjare, estis proklamita Infanlibro de la Jaro. La libron originale en Esperanto verkis Julian Modest (Georgi Mihalkov) el Sofio (Bulgario) kaj ilustris la juna kroata ilustristino Ivana Pleskina.
La informo estas tre ĝojiga ĉar la sama premio jam la trian fojon estas atribuita al Đurđevac! En la jaro 2014 la saman premion ricevis la libro "Padma, la eta dancistino" de la fama esploristo Tibor Sekelj, eldonita de la firmao "Grafokom", kaj en 2018 "Tikiriki Tok el strobilo" de la israela aŭtorino Luiza Carol, kiun same publikigis Dokumetna Esperanto-Centro.