
En novembro 2023, Bjelovara esperantista societo, kunlabore kun Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj la firmao „Point” s.l.r. el Varždin, sukcese finis ciferecigon de la gazeto „Juna Ambasadoro”, la sola Esperanto-periodaĵo aperinta en Bjelovar kaj dissendita al pli ol sesdek landoj. Dum 15-jara aperado (ekde 1963 ĝis 1977) aperis 86 numeroj. La gazeto estis oficiala informilo de la Junulara sekcio de Esperanto-societo Bjelovar, kaj redaktis ĝin Franjo Forjan (respondeca redaktoro, 1963-1971), Vladimir Salopek (respondeca redaktoro, 1972-1976) kaj Nenad Margetić (ĉefa redaktoro, 1977). Por aperado de „Juna Ambasadoro” krom la redaktoroj, la plej merita estis Vilim Polašek, kiu por ĉiuj 86 numeroj tajpis stencilojn, kaj la teknika redaktoro Mario Duk.
Ĉar malmultas konservitaj jarkolektoj, la ciferecigo de la gazeto „Juna Ambasadoro”, kiel daŭrigo de la komencita laboro de DEC rilate ciferecigon de propraj arkivaj materialoj, estas granda sukceso je konservado de la tradicio de Esperanto en Kroatio. La ciferecigon financis Urbo Bjelovar, kaj la kompleta materialo estas publike diponigita ĉe: library.foi.hr/zbirka/index.php?H=dechr