{"id":945,"date":"2023-04-23T08:04:52","date_gmt":"2023-04-23T08:04:52","guid":{"rendered":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/?p=629"},"modified":"2023-04-23T10:57:32","modified_gmt":"2023-04-23T10:57:32","slug":"djurdjevacke-esperantske-price-pretstavljane-u-ogulinu","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/2023\/04\/23\/djurdjevacke-esperantske-price-pretstavljane-u-ogulinu\/","title":{"rendered":"La Esperantaj \u201ePratempaj rakontoj\u201d el \u0110ur\u0111evac prezentitaj en Ogulin"},"content":{"rendered":"<p lang=\"en-GB\" align=\"justify\">Je naski\u011ddatreveno de la plej elstara kroata verkistino Ivana Brli\u0107-Ma\u017eurani\u0107, la 18-an de aprilo 2023 en la \u201eFabeldomo de Ivana\u201d (Ivanina ku\u0107a bajke) en Ogulin estis prezentita la plej nova traduko de \u015diaj \u201ePratempaj rakontoj\u201d. Temas pri Esperantlingva traduko, eldonita de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el \u0110ur\u0111evac, kaj pri la libro kiun preska\u016d komplete realigis kreantoj el \u0110ur\u0111evac. Fakte, post kiam ankora\u016d en 1989 por la Esperanta literatura kaj kultura gazeto \u201eKoko\u201d, kiun eldonadis la tiama Esperanto-klubo \u201eKoko\u201d el \u0110ur\u0111evac, Zdravko Sele\u0161 tradukis la rakonton \u201eLa arbaro de Stribor\u201d, por \u0109i tiu eldono li tradukis du pliajn fabelojn, dum kvar aliajn tradukis la gvidanto de la traduk- kaj eldonprojekto Josip Pleadin, kiu dum siaj esploradoj de la Esperanta historio trovis anka\u016d la malnovan tradukon de la rakonto \u201eJagor\u201d de la geedzoj Ante kaj Milica Gropuzzo.&nbsp;<\/p><br><p lang=\"en-GB\" align=\"justify\"><span style=\"white-space:pre\">\t<\/span>La libro enhavas anka\u016d postparolon de Bo\u017eica Jelu\u0161i\u0107, same prenitan el la gazeto \u201eKoko\u201d, por kiu tiutempe ilustra\u0135ojn faris Zdravko \u0160abari\u0107, kaj \u0109i tiun eldonon ilustris lernantoj de Elementa lernejo \u0110ur\u0111evac, sub gvidado de Sanja Flajs Vidakovi\u0107 kaj Zoran Vidakovi\u0107, dum la ilustra\u0135ojn fotis Danijel Domi\u0161ljanovi\u0107.<\/p><br><p lang=\"en-GB\" align=\"justify\"><span style=\"white-space:pre\">\t<\/span>En Ogulin al la promocio de \u0109i tiu valora eldona\u0135o venis plena buso da esperantistoj kaj iliaj kunlaborantoj el \u0110ur\u0111evac, Bjelovar, Nova Ra\u010da kaj Zagrebo, kaj krome reprezentantoj de Esperanto-societo Rijeka, kiu, kune kun Urbo Ogulin, kunfinancis la libron. Post la enkondukaj salutoj de la direktorino de \u201eFabeldomo de Ivana\u201d s-ino Tihana Turkovi\u0107 kaj de la urbestro de Ogulin Dalibor Domitrovi\u0107, la libroprezentan programon gvidis Josip Pleadin, kiu al la \u0109eestintoj konigis la historion pri la ekesto de \u0109i tiu projekto kaj \u011diaj kunlaborantoj, Bo\u017eica Jelu\u0161i\u0107, kiu parolis pri Ivana Brli\u0107-Ma\u017eurani\u0107 el nova perspektivo, lasante la renkonti\u011don kun la teksto en la libro por speciala traviva\u0135o kaj Zdravko Sele\u0161, kiu tralegis sian poemon \u201eNa\u0161oj baki Ivani\u201d (Al nia avino Ivana), publikigitan en 1991 en la dulingva poemaro \u201eNo\u0107nik\/Noktulo\u201d kaj la Esperantan kaj kroatan versiojn de \u0109pitro el \u201eLa arbaro de Stribor\u201d. \u201eLa arbaro de Stribor\u201d estis anka\u016d la fina momento de la programo, kiun sur la scenejon alportis grupo de junaj aktoroj de Bjelovara teatro, kiu anta\u016d nelonge premiere surscenigis \u011din en Bjelovar.&nbsp;<\/p><br><p lang=\"en-GB\" align=\"justify\"><span style=\"white-space:pre\">\t<\/span>Dum la libroprezento estis menciita anka\u016d la Esperanta traduko de \u201dMirindaj aventuroj de metilernanto Hlapi\u0107\u201d, kiu ver\u015dajne plej bone montris la valoron de Esperanto kiel pontolingvo por la kroata kulturo. Nome, la tradicio de Esperanto en Kroatio en 2019 estis proklamita nemateria kultura hava\u0135o, kaj \u201eHlapi\u0107\u201d pere de Esperanto estis tradukita en la japanan, \u0109inan, persan, vjetnaman kaj korean. \u0108ar anka\u016d \u201ePratempaj rakontoj\u201d en Esperanto forvoja\u011dos en la mondon, ni esperas ke la beleco de la fabeloj de nia avino Ivana revenos al \u0110ur\u0111evac kaj Ogulin en iu ekzotika traduko.<\/p><br><p lang=\"en-GB\" align=\"justify\">(Zdravko Sele\u0161)<\/p>","protected":false},"excerpt":{"rendered":"","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[24],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/945"}],"collection":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=945"}],"version-history":[{"count":3,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/945\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":949,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/945\/revisions\/949"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=945"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=945"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=945"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}