{"id":745,"date":"2022-11-24T06:31:52","date_gmt":"2022-11-24T06:31:52","guid":{"rendered":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/?p=629"},"modified":"2022-11-24T07:36:37","modified_gmt":"2022-11-24T07:36:37","slug":"zavrsen-projekt-digitalizacije","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/2022\/11\/24\/zavrsen-projekt-digitalizacije\/","title":{"rendered":"Finita grava projekto de ciferecigo"},"content":{"rendered":"<p lang=\"en-GB\" align=\"justify\">Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), la nacia Esperanto-arkivo en Kroatio, meze de novembro 2022 finis tre gravan projekton de ciferecigo de la gazetoj \u201eKonkordo\u201d (1924-1928), \u201eBalkana Konkordo\u201d (1931) kaj \u201eLa Suda Stelo\u201d (1932-1973) kun \u0109irka\u016d 4200 pa\u011doj da enhavo. Per tio DEC komencis realigi ciferecigon de raraj eldona\u0135oj el sia kolekto, cele al ilia konservdo kaj publika diskonigo, kion kiel prioritatan celon oni menciis jam en la statuto de DEC en 2010.<\/p>\r\n<p lang=\"en-GB\" align=\"justify\"><br \/>En januaro 2022, DEC proponis la projekton de ciferecigo al la konkurso de la kroata Ministerio pri kulturo kaj medioj. DEC argumentis ke temas pri la plej gravaj Esperanto-perioda\u0135oj aperintaj en la teritorio de Kroatio. \u0108ar jam anta\u016de la A\u016dstria Nacia Biblioteko  ciferecigis la unuan kroatan Esperanto-gazeton \u201eKroata Esperantisto\u201d, da\u016drigi ciferecigon de aliaj gazetoj estis natura sekvo por konservado de valoraj materialoj. En DEC trovi\u011das la plej kompletaj jarkolektoj de tiuj gazetoj, inkluzive de la cenzuritaj, konfiskitaj kaj tre raraj numeroj, mankantaj en aliaj kolektoj. La Ministerio aprobis la projekton enkadre de la protektado de la \u201etradicio de Esperanto\u201d kiel nemateria kultura hereda\u0135o de Kroatio n-ro Z-7298, kiu estis proklamita en 2019.<\/p>\r\n<p lang=\"en-GB\" align=\"justify\"><br \/>La Ministerio aprobis por la projekto duonon de la bezonata sumo, kaj la alian duonon bonvoleme aprobis Esperantic Studies Foundation (ESF) el Usono. Respektiva kontrakto kun la Ministerio estis subskribita la 23-an de junio 2022. La jarkolektoj de la menciitaj gazetoj estis transdonitaj komence de a\u016dgusto 2022 al la firmao Point s.l.r. en Vara\u017edin, kiu profesie okupi\u011das pri ciferecigo. La projekton nome de DEC gvidis Josip Pleadin, kaj nome de Point s.l.r. Danko Tkalec. Pri la plenumita laboro sian pozitivan pritakson al la Ministerio sendis anka\u016d la Konservista fako el Bjelovar, la respondeca regiona institucio pri konservado kaj protektado de kulturaj valora\u0135oj.<\/p>\r\n<p lang=\"en-GB\" align=\"justify\"><br \/>Per realigo de la projekto oni ebligis konsultadon de ciferecaj materialoj distance, sen neceso venadi al realaj arkivoj. Aliflanke, tiamaniere oni protektas la originalajn paperajn gazetojn, kiuj pro ofta uzado bezonis ur\u011dan prizorgon kaj konservadon. Avanta\u011do de la finita projekto estas anka\u016d, ke la ciferecigitaj gazetoj estas disponigitaj en la formatoj PDF (kio montras ilian realan aspekton) kaj OCR, (kio ebligas traser\u0109adon de la teksto). Tio multflanke faciligas la laboron de esploristoj.<\/p>\r\n<p lang=\"en-GB\" align=\"justify\"><br \/>Ekde mezo de novembro 2022 la ciferecigitaj kolektoj estas publike uzeblaj \u0109e:<br \/><a href=\"https:\/\/library.foi.hr\/zbirka\/dechr\">https:\/\/library.foi.hr\/zbirka\/dechr<\/a><\/p>\r\n<p lang=\"en-GB\" align=\"justify\"><br \/>Ni menciu anka\u016d, ke la gazeton \u201eKroata Esperantisto\u201d detale pristudis la membro de DEC prof. d-ro Velimir Pi\u0161korec en sia kroatlingva studo \u201eNa\u011du, na\u011du \u015dipo mia \u2012 prvi hrvatski esperantski \u010dasopis Kroata Esperantisto (1909-1911)\u201d, aperinta en la libro \u201eJezik i medij \u2012 jedan  jezik: vi\u0161e svjetova\u201d, 2006, pa\u011doj 563-574. La revuon \u201eLa Suda Stelo\u201d analize pritraktis Josip Pleadin en sia Esperantlingva teksto \u201eKritika analizo de la revuo La Suda Stelo\u201d, aperinta en la libro \u201eInstrui Dokumenti Organizi: fest-libro por la 80a naski\u011d-tago de Claude Gacond\u201d, 2011, pa\u011doj 317-328.<\/p>\r\n<p lang=\"en-GB\" align=\"justify\"><br \/>Menciindas anka\u016d, ke la gazeton \u201eKonkordo\u201d ne posedas e\u0109 la Nacia kaj universitata biblioteko en Zagrebo, kiel \u0109efa konservejo de presitaj materialoj el la tuta lando.<\/p>\r\n<p lang=\"en-GB\" align=\"justify\">\u00a0<\/p>\r\n\r\n\r\n\r\n\r\n\r\n\r\n\r\n<p>&nbsp;<\/p>","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>&nbsp;<\/p>","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[24],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/745"}],"collection":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=745"}],"version-history":[{"count":5,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/745\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":750,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/745\/revisions\/750"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=745"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=745"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=745"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}