{"id":403,"date":"2021-08-18T16:57:09","date_gmt":"2021-08-18T16:57:09","guid":{"rendered":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/?p=403"},"modified":"2021-08-18T17:07:25","modified_gmt":"2021-08-18T17:07:25","slug":"erasmus-projekt-mrezno-obrazovanje-sada-2","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/2021\/08\/18\/erasmus-projekt-mrezno-obrazovanje-sada-2\/","title":{"rendered":"ERASMUS+ PROJEKTO \u201cRETA EDUKADO NUN\u201d"},"content":{"rendered":"
Erasmus+ projekto \"Reta edukado nun\" (Online Education Now) komenci\u011dis la 1-an de decembro 2020, kaj da\u016dros \u011dis la 31-a de majo 2022. La projekton gvidas Bjalistoka Esperanto-Societo (Pollando), kaj partneras Bunta Esperanto-Asocio el Bolonjo (Italio), Esperanto-Kultur-Centro el Tuluzo (Francio), Kosmo-strategio el Edinburgo (Britio) kaj Dokumenta Esperanto-Centro el \u0110ur\u0111evac (Kroatio), en kies organizado en \u0110ur\u0111evac, inter la 12-a kaj 16-a de a\u016dgusto, okazis la unua \u0109eesta projekta kunveno. <\/p>

<\/p>
La kunveno okazis en la \u0108asista domo \"Peski\" kaj partoprenis \u011din dudeko da personoj el Britio, Pollando, Francio, Germanio, Hispanio, Nederando, Hungario, Italio kaj Kroatio, inter kiuj anka\u016d membroj de Bjelovara esperantista societo kiel gastoj. La partoprenantoj diskutis pri diversaj aspektoj de ciferecigo de bibliotekoj kaj arkivoj kaj pri la nuntempaj teknologiaj solvoj, kun aparta pritrakto de Esperantaj arkivoj en la mondo. La sidejon de la gastiganto, Dokumenta Esperanto-Centro, la nacia Esperanto-arkivo en Kroatio, la partoprenantoj vizitis diman\u0109e, la 15-an de a\u016dgusto, kiam ili konati\u011dis kun la statuso de la \"tradicio de Esperanto en Kroatio\" kiel nemateria kultura hava\u0135o kaj kun la labormaniero de \u0109i tiu institucio. <\/p>

<\/p>
En la labora parto de la kunveno okazis prelegoj de Sara Span\u00f2 pri funkciado de Erasmus+ projektoj, de Ana Manero pri la hispana Biblioteko Juan R\u00e9gulo P\u00e9rez, de Francesco Maurelli pri la projekto mem, de Josip Pleadin pri grafikaj teknologioj, eldonado kaj arkivado, de Pascal Dubourg Glatigny pri la stato kaj defioj de Esperantaj arkivoj en la mondo, dum per zoom-kontakto la partoprenantoj sekvis la prelegon de Przemys\u0142aw Wierzbowski el Pollando pri pretigo de ciferecaj eldonoj. <\/p>

<\/p>
Ekster la labora parto, la partoprenantoj vizitis la bienon Barnagor de Bo\u017eica Jelu\u0161i\u0107, koncerton de la muzikgrupo Psihomodo Pop sur la urba \u0109efplaco, Malnovan urbon, la Muzeon de Urbo \u0110ur\u0111evac kaj la nove malfermitan Vizitcentron de Sablejo de \u0110ur\u0111evac. <\/p>

<\/p>
En la fina kunsido, okazinta dum la posttagmezaj horoj la 15-an de a\u016dgusto, estis akceptitaj konkludoj pri la kunveno kaj anoncite, ke la sekva \u0109eesta kunveno de la reprezentantoj de la partneraj organiza\u0135oj okazos meze de decembro \u0109i-jare en Bjalistoko en Pollando. Marte 2022 la partoprenantojn gastigos Tuluzo en Francio, kaj maje 2022 Bolonjo en Italio, dum por la planita kunveno en Edinburgo en Skotlando ankora\u016d ne estas difinita dato. <\/p>

<\/p>
La partoprenantoj de la kunveno organizite forvoja\u011dis el \u0110ur\u0111evac lunde, la 16-an de a\u016dgusto. <\/p>

<\/p>
La organizantoj kaj partoprenintoj de la kunveno dankas al la teamo de la \u0108asista domo \"Peski\" kaj al la kompanio Hrvatske \u0161ume (Kroataj arbaroj) pro la escepte korekta kaj kvalita servado.<\/p>","protected":false},"excerpt":{"rendered":"","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":[],"categories":[42],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/403"}],"collection":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=403"}],"version-history":[{"count":8,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/403\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":416,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/403\/revisions\/416"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=403"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=403"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=403"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}