{"id":777,"date":"2023-01-14T12:00:58","date_gmt":"2023-01-14T12:00:58","guid":{"rendered":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/about\/"},"modified":"2023-12-06T18:49:22","modified_gmt":"2023-12-06T18:49:22","slug":"kongres-hrvatskih-esperantista-2023","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/kongres-hrvatskih-esperantista-2023\/","title":{"rendered":"Kongres hrvatskih esperantista &#8211; 2023"},"content":{"rendered":"<p>La tradicio okazigi kongresojn de kroataj esperantistoj datas ekde 1997, kiam en Zagrebo okazis la unua tia aran\u011do. Sekvis la urboj Vara\u017edin (1998), Osijek (1999), \u0110ur\u0111evac (2000), Rijeka (2002), Zagreb (2003), Zabok (2005), Velika Gorica (2010), Bjelovar (2011) kaj Koprivnica (2012). Post la 10-a kongreso en Koprivnica ekestis longa pa\u016dzo de 11 senkongresaj jaroj. Kvankam ekzistis la deziro da\u016drigi la tradicion de la kongresoj, ili ne okazadis \u0109efe pro manko de lokaj organizantoj. En 2022 Dokumenta Esperanto-Centro denove sendis al Kroata Esperanto-Ligo sian kandidati\u011don por kongresa organizanto, bazante sian decidon sur la sperto, kiun la esperantistoj de \u0110ur\u0111evac akiris dum la organizado de du anta\u016daj kongresoj: de tiu en \u0110ur\u0111evac en 2000 kaj en Koprivnica en 2012.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>La\u016d la decido de Kroata Esperanto-Ligo, la 11-a kongreso de kroataj esperantistoj do okazos en <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/%C4%90ur%C4%91evac\"><u><b> \u0110ur\u0111evac<\/b><\/u><\/a>\u00a0pri kiu vi povas vidi kelkajn fotojn en nia <a href=\"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/foto-djurdjevac\/\"><u><b>fotogalerio<\/b><\/u><\/a>, sed tiu aran\u011do volas fari\u011di pli ol nura nacia kongreso. Esperantistoj de pluraj landoj eprimis la deziron partopreni, \u0109ar en E\u016dropo kaj anka\u016d mondskale mankas similaj malgrandaj aran\u011doj. Sekve, la organizantoj invitas ne nur kroatajn esperantistojn, sed anka\u016d samideanojn el aliaj (aparte el najbaraj kaj proksimaj) landoj por ali\u011di kaj partopreni. Partopreno de esperantistoj almena\u016d el E\u016dropa Unio kaj aliaj e\u016dropaj landoj nun estos pli facila, \u0109ar ekde la 1-a de januaro 2023 Kroatio fari\u011dis parto de la \u015cengena areo kaj ekde la sama estas ekuzita e\u016dro kiel enlanda valuto.&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Por ke la organizantoj estu kiom eble pli frue certaj pri la nombro de kongresanoj, ni invitas \u0109iujn esperantistojn ali\u011di jam en la unua ali\u011dperiodo, kiam la <a href=\"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/wp-content\/uploads\/2023\/01\/Kongresnine.pdf\" style=\"\"><u style=\"\"><b> kotizoj<\/b> <\/u> <\/a> estas plej favoraj. La\u016deble uzu la <a href=\"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/pristupnica\/\" <b=\"\"><u><b>retan ali\u011dilon<\/b><\/u> <\/a> , kaj se vi preferas, vi povas uzi <a href=\"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/wp-content\/uploads\/2023\/01\/alighilo_djurdjevac.pdf\"><u><b>anka\u016d printeblan ali\u011dilon.<\/b><\/u> <\/a>.&nbsp;<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>Por \u0109iuj prikongresaj bezonoj kaj demandoj, skribu al la organizantoj: <b><u>dec.kroatio@gmail.com<\/u><\/b> a\u016d telefonu al la kongresa sekretario: <b>+385 98 248 574<\/b> (Josip Pleadin).<\/p>","protected":false},"excerpt":{"rendered":"","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/777"}],"collection":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=777"}],"version-history":[{"count":12,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/777\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1137,"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/777\/revisions\/1137"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=777"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}