{"id":1162,"date":"2023-01-14T12:00:58","date_gmt":"2023-01-14T12:00:58","guid":{"rendered":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/about\/"},"modified":"2023-12-06T20:23:55","modified_gmt":"2023-12-06T20:23:55","slug":"otok-prvic","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/novo.dec-kroatio.hr\/eo\/otok-prvic\/","title":{"rendered":"Insulo Prvi\u0107"},"content":{"rendered":"
Insulo Prvi\u0107<\/h2>\n
\t<\/span>Prvi\u0107 estas insulo en la arkipelago de \u0160ibenik, proksime al Vodice. \u011cia areo okupas 2,41 kvadratkilometrojn, kaj tie vivas 453 lo\u011dantoj (la\u016d la censo el 2001). La longeco de \u011dia bordo estas 10,6 kilometroj kaj koeficiento de \u011dia evoluiteco estas 1,93. La plej alta pinto de la insuo estas Vitkovi\u0107 (79 m). Sur la instulo ekzista du tipaj dalmatiaj fi\u015distaj vila\u011doj: Prvi\u0107 Luka kaj \u0160epurine, ligitaj per unu kilometron longa vojo. \u0160epurine trovi\u011das en la okcidenta parto de la insulo, kaj Prvi\u0107 Luka ku\u015das sur \u011dia sudorienta parto. <\/span><\/p>
\t<\/span>La insulo estis lo\u011digita ankora\u016d dum antikva epoko, kaj sub la pre\u011dejo de Madono de Nasko estis trovitaj antikvaj kaj malfruantikvaj materiaj resta\u0135oj (ceramika\u0135oj, tomboj en amforoj, frukristanaj kapiteloj), kaj prokime al la pre\u011dejo estis trovita romia tegolo el la 1-a jarcento de nova erao. <\/span><\/p>
\t<\/span>La insulo Prvi\u0107 estas natura da\u016drigo de la insulo Zlarin, kion pruvas multaj subakvaj malprofunda\u0135oj, la rifo Ra\u017eenik kaj la insuleto Lupac. La insulo ku\u015das je unu na\u016dtika mejlo sudoriente de urbo Vodice. Estas interese, ke la insulo ne estas konstruita el kalk\u015dtono kiel aliaj insuloj, sed el kretaj dolomitoj.<\/span><\/p>
\t<\/span>Pitoreskaj golfoj kaj golfetoj allogas banantojn, kiuj en la natura beleco ser\u0109as izolon kaj kvieton. Amba\u016d insulaj vila\u011doj estas protektitaj de la Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio kiel nacia kultura hereda\u0135o. La insulo konatas sub la nomo Insulo de Fa\u016dsto - insulo de Faust Vran\u010di\u0107, sciencisto,  historiisto, lingvisto, filozofo, matematiksito kaj fizikisto, kiu vivis en la 17-a jarento. Li naski\u011dis en \u0160ibenik, kaj sur la insulo pasigis sian infana\u011don. Li mortis en Venecio, kaj la\u016d propra deziro estis entombigita en la insulo, en la pre\u011dejo de Sankta Maria Graciplena en Prvi\u0107 Luka. <\/span><\/p>
\t<\/span>Ekde la mezepoko, la insulo servis kiel restadejo de \u015dibenikaj nobelaj familioj, kiuj al Prvi\u0107 rifu\u011dis anta\u016d pesto, kiel en la jaro 1487 atestis la fama \u015dibenikano Juraj \u0160i\u017egoro\u0107 en sia verko \u201ePri la situo de Ilirio kaj urbo \u0160ibenik\u201d. La \u015dibenikaj nobeloj luprenadis la teron de la komunumo sur Prvi\u0107 kaj donadis \u011din al servutuloj por kultivado, kio iniciatis pli ampleksan lo\u011digon de la insulo ekde la 15-a jarcento, rilata al la granda turka dan\u011dero, kiam sur la insulon migris lo\u011dantaro de la granda mezepoka setlejo sur Srima kaj fondis Prvi\u0107 \u0160epurine. Al Prvi\u0107 Luka la triaordaj franciskanoj glagolicanoj venis en 1461 kaj fondis mona\u0125ejon kun la pre\u011dejo de Maria Gracoplena. Estas menciata anka\u016d mona\u0125ejo de benediktanoj en iu dokumento el 1267, sed \u011di ne estas materir konfirmita. <\/span><\/p>
\t<\/span>La nomo Prvi\u0107 plej ver\u015dajne devenas el la fakto, ke temas pri insulo, kiu estas plej proksima al la kontinento, respektive la unua (kroate: prvi). La lo\u011dantaro okupi\u011dis pri fi\u015dkaptado, olivkultivado, kultivado de vinberoj kaj navigado \u011dis la unua duono de la 20-a jarcento, kiam plej multaj el ili elmigris. Dum la 1920-aj jaroj, Prvi\u0107 estis plej dense lo\u011data kroata insulo kun \u0109irka\u016d 1300 lo\u011dantoj je kvadratkilometro. Anka\u016d hodia\u016d \u011di estas la sola en la kategorio de malgrandj insuloj (malpli ol 15-kvadratkilometraj), kiu posedas du vila\u011dojn.<\/span><\/p>
\t<\/span>Dum la Dua mondimilito la lo\u011dantoj de la insulo Prvi\u0107 organizite ali\u011dis al kontra\u016dfa\u015disma batalo. Inter ili trovi\u011dis anka\u016d pluraj esperantistoj. Multaj lo\u011dantoj pereis, kaj pri ilia heroeco hodia\u016d atestas pluraj partizanaj monumentoj en amba\u016d vila\u011doj de la insulo. <\/span><\/p>
\t<\/span>En \u0160epurine trovi\u011das du pre\u011dejoj. La malpli granda, konstruita en la mezepoko, estas konsekrita al Jelena Kruckavalirino, patrino de la imperiestro Konstantino la Granda. La nova, pli granda pre\u011dejo, devenas el la fino de la 19-a jarceno kaj estas konsekrita al la \u0108ieliro de la Beata Virgulino Maria. En \u0160epurine trovi\u011das anka\u016d nobela vilao de famaj nobeloj Antun kaj Faust Vran\u010di\u0107, kiun nuntempe posedas la nobela familio Dragani\u0107. En Prvi\u0107 trovi\u011das pre\u011dejo de Madono Gracoplena, en kiu je propra postulo estis entombigita Faust Vran\u010di\u0107. <\/span><\/p>
\t<\/span>\u0108iujare en amba\u016d insulaj vila\u011doj okazas diversaj kulturaj aran\u011doj, muzikaj koncertoj, pentra\u0135kspozicioj kaj sportaj aran\u011doj. La lo\u011dantaro okupi\u011das pri kultivado de vinberoj, olivoj, pri fi\u015dkaptado, sed plejparte pri turismo. En la vila\u011do \u0160epurine funkcias agrikultura-turisma komunumo \u201eFaut Vran\u010di\u0107\u201d, kiu malfermis Memorcentron \u201eFaust Fran\u010di\u0107\u201d kun ekstera amfiteatro kaj somera scenejo, polivalenta salono, memora\u0135vendejo kaj inventa\u0135oj de Fasut Vran\u010di\u0107 en natura grandeco. <\/span><\/p>
\t<\/span>Kvnakam turismo prezentas la \u0109efan ekonomian bran\u0109on sur la insulo, plejparto el la lo\u011dejoj rilatas al privataj apartamentoj, \u0109ar sur la insulo funkcias nur unu hotelo, malfermita en 2004 en Prvi\u0107 Luka. Sur la insulo ekzistas pluraj restoracioj, picejoj kaj kafejoj. Dum someraj monatoj oftas festivaloj de tradicia horkantado. Konataj popolaj festoj okazas la 2-an de a\u016dgusto en Prvi\u0107 Luka (Sinjorino de An\u011delo) kaj la 16-an de a\u016dgusto en \u0160epurine (Sankta Roko).<\/span><\/p>
\t<\/span>Spektu filmetojn \u0109e Jutubo, ekz.:<\/span><\/p>
<\/p>
<\/strong><\/p>